Ku rupapuro rw'ibirimwo

AdE": [mj-jn2026]

ca, kivuye

Ubutumwa 45

ururimi: Esperanto

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 29 Rusama 2026 19:29:28

Altebrilas:Tra.
Tuttra.
(La tuta surfaco de la parko)

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2026 08:40:33

Bonvolu klarigi al mi kiel vi faras por promeni tra la tuta surfaco de la parko, kaj kiel vi faras por nur promeni tra ĝi.

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2026 10:50:08

Altebrilas:Bonvolu klarigi al mi kiel vi faras por promeni tra la tuta surfaco de la parko, kaj kiel vi faras por nur promeni tra ĝi.
tuttra la parko: tra ĉiuj vojo en la parko aŭ eĉ la "tuta" surfaco (kompreneble, estas troigo)


Mi trovis tre interese: tut-en, tut-pri, tut-el ktp.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2026 13:20:33

Jes parkogardisto kaj promenanto ne iras tra ĝi sammaniere, sed ĝenerale, la kunteksto sufiĉas por kompreni. Ĉu estas kontraŭekzemplo kie dubo povas miskomprenigi iun rakonton?

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2026 14:45:07

NePorKomencantoj


luna01998:-
Por respondi al la demando "kio estas tio?", ĉu oni rajtas uzi la frazon "tio estas..." kun pluralaj substantivoj? Ekzemple;
- Kio estas tio?
- Tio estas libroj.
- Kio estas tio?
- Tio estas ŝuoj.
- Kio estas tio?
- Tio estas birdoj.
Por mi tio sonas iomete strange sed mi ne trovas pli taŭgan vorton/frazon por respondi al tiaj demandoj. Mi pensas ke "tiuj" kaj "ili" tute ne havus la saman signifon (kiel ne estus la sama respondi singulare "tiu estas libro" aŭ "ĝi estas libro" ol "tio estas libro") kaj strangaĵoj kiel "tioj" ŝajnas al mi plene evintindaj.

amigueo:-
Tiu fenomeno estas malofta okazo en Esperanto, sed gxi povus tre logike igxi abunda kaj normala nuanco.
" mi ne nomus tiojn amikoj. (Por emfazi ke ili estas strangajxoj gxis nun malfacile klasigeblaj aux ne klare perceptataj)
" prenu tion martelon (strangan martelon, ne evidentan)
" Tioj (tiuj ajxoj) estas robotoj, ne bestoj. (La ajxo konstas de elementoj nombrigeblaj sed ankoraux senklasaj)

Subira ku ntango