Đi đến phần nội dung

Problemoj de Esperanto

viết bởi sinjoro_dubanto, Ngày 27 tháng 6 năm 2026

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 08:32:33 Ngày 18 tháng 7 năm 2026

Ĉu vi konsultis vortaron ? Kial incestinto kaj incestito ne taŭgas?

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 14:08:41 Ngày 18 tháng 7 năm 2026

Altebrilas:Ĉu vi konsultis vortaron ? Kial incestinto kaj incestito ne taŭgas?
Certe, sed en sama registro ol "prostituciato" tauxgas ili ( vortoj incestito kaj incestinto).

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:50:23 Ngày 18 tháng 7 năm 2026

Kiu estas la subjekto de tiu frazo ?

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 09:22:55 Ngày 19 tháng 7 năm 2026

Altebrilas:Kiu estas la subjekto de tiu frazo ?
《Ĉu vi konsultis vortaron ? Kial incestinto kaj incestito ne taŭgas?
Certe, sed en sama registro ol "prostitu(ci)ato" tauxgas ili ( vortoj incestito kaj incestinto).

LBL dirus ke "pjuto" estas tute nenecesa vorto, cxar eblas "fiprostitu(ci)ato"》

Tamen, via sugesto malfermas temon same interesan ol lingvan registron de pjuto aux incestito kaj konvenon ne per afiksoj esksplicitigi sekson de vorto pjuto.

Dialogo:
-cxu vi bone fartas?
-tre bone fartas cxi matene, male al hieraux. kaj vi?
-fartas normale. tro okupitas por rimarki Kiel fartas.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:34:18 Ngày 19 tháng 7 năm 2026

Prostitucio ne troveblas en vortaro, sed estas
Prostitui -> prostituado

Kial uzi malbelajn kaj malsimplajn nefundamentajn radikojn?

Mi supozas (post momento) ke LBL signifas " la bona lingvo"? Kial do krei LAL-n? (Mi lasas vin diveni la siglon)

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 05:02:34 Ngày 20 tháng 7 năm 2026

Altebrilas:Prostitucio ne troveblas en vortaro, sed estas
Prostitui -> prostituado

Kial uzi malbelajn kaj malsimplajn nefundamentajn radikojn?

Mi supozas (post momento) ke LBL signifas " la bona lingvo"? Kial do krei LAL-n? (Mi lasas vin diveni la siglon)
Vi pravas pri prostitu(ci)o, kaj pri LBL.
Tamen, Kion vi pensas pri elidita subjekto en la jena dialogo?

-Cxu vi bone fartas?
-Tre bone fartas cxi matene, male al hieraux. Kaj vi?
-Fartas normale. Tro okupitas por rimarki Kiel fartas.
-kie laboras Cxu havas kolegojn?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 08:19:55 Ngày 20 tháng 7 năm 2026

Tio tolereblas en mallongaj frazoj (mi jam aŭdis tion en parola lingvo). En longaj kaj malsimplaj, tio aspektas strange kaj fuŝe.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 13:20:44 Ngày 20 tháng 7 năm 2026

Altebrilas:Tio tolereblas en mallongaj frazoj (mi jam aŭdis tion en parola lingvo). En longaj kaj malsimplaj, tio aspektas strange kaj fuŝe.
Kiam estas tri "gxi" en frazo, aux tri "sxi", devas ekzisti elegantaj alternativaj rimedoj por referenci.
La konvencio povus konsisti el elidi subjekton kiu estas jam subjekto de antauxa frazo, aux kiu estas la unua aux lasta nomo de la antauxa frazo.

" La afisxo kovras muron. Rektangulas kaj verdas (afisxo).
" La afisxo kovras muron. Dikaks kaj rugaks (muro).

Quay lại