Přejít k obsahu

Ukrainio 2026: civitana enketo cel vero

od uživatele amigueo ze dne 9. září 2026

Příspěvky: 52

Jazyk: Esperanto

Leopold65 (Ukázat profil) 30. září 2026 13:05:45

Altebrilas:Ĉu Galileo ne agus alimaniere, se li nur volus plialtigi en socia hierarkio?
Mi ne scias. Mi ne estas Galileo. Sed la deziro lerni ion novan (kaj komuniki ĝin), kion aliaj ne scias — ĝuste tio ŝanĝas ies rolon en la socia hierarkio. Laŭ mia opinio.

Altebrilas:
Tial, tiuj, kiuj levis la "forpelitojn" de la socio al la supro de la hierarkio, intencis interrompi la pacon de la socio, provoki internan streĉiĝon kaj konflikton. Kial, laŭ via opinio?
Pri kiu hierarkio temas? Ĉu spaco en informiloj? Estas normale, ĉar la temo estas nova kaj evoluiĝanta.
Koncerne ies pozicion en la socio. Kio estis farita estas rekta imitado de la komunista himno, "Kiu estis nenio, fariĝos ĉio."

Altebrilas:
La tuta historio de la homaro estas historio de militoj. Ĉiu scienca malkovro servis la celon de milito.
Post Sapiens Sapiens, hastu Sapiens trifoje!
Mi konas sinjorinon, kiu estas mediumino. Ŝi asertas, ke nia civilizo baldaŭ estos "forviŝita", same kiel la civilizo, kiu havis la teknologion por moligi ŝtonon, estis "forviŝita". Vi eble ne kredos ŝin, sed nia mondo pli kaj pli fariĝas frenezulejo, kaj iu faras tion intence. Kial?

Altebrilas:
Pri virusoj, mi ne komprenis ĉu temas pri biologiaj aŭ komputikaj.
Biologia. Serĉu per Guglo la temon AI kaj biologia esplorado.

Altebrilas (Ukázat profil) 30. září 2026 20:30:55

Ke la socio riskas sin memdetrui, mi ne kontestas. Ĉu pro klimato, ĉu pro militoj, ĉu pro ekonomia krizo kaj masatego, ĉu pro industria katastrofo, ĉu pro virusa epidemio, la riskoj estas multaj. AI multobligas tiujn riskojn, pro malbonintencaj agoj.

Fronte al tio, militoj por konservi profiton aŭ disponi pri alikies libereco aspektas ridinde. Homaro prefere unuiĝu por eviti tiujn danĝerojn kaj konstrui mondon ŝirmitan kontraŭ troigoj de la besta parto de homoj.

Eĉ se ili estas nur kelkaj, homoj kun grandega Egoo estas kaŭzo de la plejmulto de misaj decidoj. Tio kredigas, ke ĉiuj homoj estas tiaj.

Sed multaj pfajfas pri socia hierarkio, kaj feliĉe havas aliajn interesojn: scienco, arto, literaturo, vojaĝoj, familio aŭ amikeco, ĝardenumado, aŭ eĉ Esperanto.

Tiuj aktivecoj estas pli feliĉiga ol lukto inter alfa-viroj, kvankam tiu-ĉi , kaze de venko, alportas al ili plezuron kvazaŭ drogecan - kun similaj postaj efikoj.

Altebrilas (Ukázat profil) 30. září 2026 20:31:42

Leopold65 (Ukázat profil) 30. září 2026 22:31:01

Altebrilas:
Fronte al tio, militoj por konservi profiton aŭ disponi pri alikies libereco aspektas ridinde. Homaro prefere unuiĝu por eviti tiujn danĝerojn kaj konstrui mondon ŝirmitan kontraŭ troigoj de la besta parto de homoj.
Vi estas tre naiva. Ĉiu vera provo organizi homojn kun similaj ideoj estos rimarkita de la koncernaj privataj strukturoj kaj neŭtraligita. Tiuj, kiuj regas la mondon, scias kiel uzi monon por reĝisori ajnan situacion, kiun ili deziras. La kampanjo por glori GLAT-on kaj BLM-on estis efektivigita tre rapide kaj efike. Jen tre bona ekzemplo de la efikeco de la plenumaj mekanismoj uzataj de la mastroj de la mondo. Se ĉi tiuj ekzemploj ne sufiĉas por ke vi komprenu, tiam konsideru ĉi tion: kial homoj kun malaltaj IQ ekregis en ĉiuj EU-landoj?

Altebrilas (Ukázat profil) 1. října 2026 13:01:28

Ne. La lukto de samseksemuloj por agnoskigi ilian malsamecon kaj iliaj rajtojn kiel homoj daŭras de post la jaroj 70aj, kaj okazis progresive.

Ne temas pri rapida kampanjo organizita de iu kaŝita mondmastro . Rasismo de iuj usonaj policistoj estas alia problemo. Civitanoj prave postulas, ke oni traktu ĉiujn egale, kiu ajn estu ilia haŭtkoloro.

Mi ne havas donitaĵojn pri inteligenta nivelo de eŭropaj ŝtatestroj. Eble psikologoj povas studi tion, samkiel nivelon de kompato de aŭtoritataj ŝtatestroj. Eble ĉiu speco de reĝimo favoras iun psikan profilon.

Mi pretendas la rajton esti naiva kaj esperi pli bonan mondon. Alikaze, kial dediĉi tempon al Esperanto ?

Leopold65 (Ukázat profil) 1. října 2026 16:14:02

Altebrilas:Ne. La lukto de samseksemuloj por agnoskigi ilian malsamecon kaj iliaj rajtojn kiel homoj daŭras de post la jaroj 70aj, kaj okazis progresive.

Ne temas pri rapida kampanjo organizita de iu kaŝita mondmastro . Rasismo de iuj usonaj policistoj estas alia problemo. Civitanoj prave postulas, ke oni traktu ĉiujn egale, kiu ajn estu ilia haŭtkoloro.
Sed en malpli ol jaro, GLAT-uloj kaj nigruloj akiris pli da rajtoj ol ordinaraj blankuloj. Tio signifas, ke iu reĝisoris ĉi tion, kaj ene de la kadro de la tuta "civilizita mondo".

Altebrilas:
Mi ne havas donitaĵojn pri inteligenta nivelo de eŭropaj ŝtatestroj. Eble psikologoj povas studi tion, samkiel nivelon de kompato de aŭtoritataj ŝtatestroj. Eble ĉiu speco de reĝimo favoras iun psikan profilon.
Pardonu min, sed estas neeble por iu kun deca IQ ne scii, ke cirklo enhavas 360 gradojn. Aŭ ke aerodrono povas flugi plurajn fojojn pli foren ol ĝia fuelkapacito. Aŭ kian IQ devas havi reganto por ne kompreni, ke la invado de migrantoj, kun ilia kutimo trudi siajn proprajn regulojn ĉie, plimalbonigos la vivojn de leĝobservaj civitanoj de sia lando?

Altebrilas:
Mi pretendas la rajton esti naiva kaj esperi pli bonan mondon. Alikaze, kial dediĉi tempon al Esperanto ?
Mi lernas esperanton por povi komuniki kun homoj, kies lingvojn mi ne parolas.

Altebrilas (Ukázat profil) 1. října 2026 16:55:25

Pri glatuloj kaj migrantoj, vi faras asertojn. Kiel vi povas esti certa pri ili? Ĉu tio fontas el via propra sperto, aŭ ĉu vi spektis aŭ legis tion en gazetoj, televido aŭ Interreto ?

Mi ne neas, ke ekzistas problemoj , ĉefe kiam mankas rimedoj por dece akcepti ilin . Sed ne estas kaŝitaj organizantoj kun malbonaj intencoj (krom homtrafikantoj, kiuj agas por mono) laŭ miaj scioj. Alikaze, mi emus scii pri kiu temas.

Leopold65 (Ukázat profil) 1. října 2026 17:39:28

Altebrilas:Pri glatuloj kaj migrantoj, vi faras asertojn. Kiel vi povas esti certa pri ili? Ĉu tio fontas el via propra sperto, aŭ ĉu vi spektis aŭ legis tion en gazetoj, televido aŭ Interreto ?
Mi akiras informojn pri la vivo eksterlande legante retajn amaskomunikilojn, spektante YouTube kaj ciferecan televidon (mi vidas plurajn eksterlandajn televidkanalojn tie). Kaj mi povas fari logikajn konkludojn. Ekzemple, la fakto, ke junulara justeco estas specife adaptita al la GLAT-komunumo.

Ĉu vi konas la koncepton de "ŝariaj patroloj"?

Altebrilas:
Mi ne neas, ke ekzistas problemoj , ĉefe kiam mankas rimedoj por dece akcepti ilin . Sed ne estas kaŝitaj organizantoj kun malbonaj intencoj (krom homtrafikantoj, kiuj agas por mono) laŭ miaj scioj. Alikaze, mi emus scii pri kiu temas.
Vi povos daŭre ŝajnigi, ke vi ne rimarkas, sed provu kompreni, ke por la transloĝigo de migrantoj, ekzistas tiuj, kiuj organizas ilian foriron de ilia antaŭa loĝloko, ilian vojaĝon, ilian alvenon en la landon, kaj ilian leĝigon en la alvenlando. Kaj la leĝigo de migrantoj estas akompanata de subaĉeto (lobiado) de oficistoj por legitimi ilian restadon en la lando. Aŭ ĉu vi pensas, ke ĉi tio estis mem-organizita mem-senpage?

Altebrilas (Ukázat profil) 2. října 2026 13:04:48

Malfidu amaskomunikilojn kaj konkludojn, kiujn oni povas tiri el iliaj informoj. Ili estas ofte biasaj, kvankam prezentante faktojn formale objektive, ili instigas spektantojn pensi kaj fari konkludojn favorajn al iliaj politikaj celoj.

Kio estas junulara justeco? Mi ne komprenas.

Nek mi aŭdis pri ŝariaj patroloj. Pri kio temas?

La trafikantoj de migrantoj veturas aŭ kondukas ilin ĝis iu marbordo, enŝipigas ilin en nepluhavindan boaton, donas al ili iom da benzino, enpoŝigas monon kaj foriras.

Nur post tiam ili devas memorganizi, ĉar ne estas alia elekteblo. Kaj la sekvon ofte estas tragika. Poste estas humanismaj asocioj kiuj pli malmli zorgas pri ili.

Leopold65 (Ukázat profil) 2. října 2026 21:34:39

Altebrilas:Malfidu amaskomunikilojn kaj konkludojn, kiujn oni povas tiri el iliaj informoj. Ili estas ofte biasaj, kvankam prezentante faktojn formale objektive, ili instigas spektantojn pensi kaj fari konkludojn favorajn al iliaj politikaj celoj.

Kio estas junulara justeco? Mi ne komprenas.

Nek mi aŭdis pri ŝariaj patroloj. Pri kio temas?
Bonvolu diri al mi en kiu lando kaj sur kiu kontinento vivas tiaj feliĉaj homoj (aŭ ĉu cenzuro estas tiel kruela) kiuj scias nenion pri ŝariaj (islamaj) patroloj kaj junulara justeco?

Altebrilas:
La trafikantoj de migrantoj veturas aŭ kondukas ilin ĝis iu marbordo, enŝipigas ilin en nepluhavindan boaton, donas al ili iom da benzino, enpoŝigas monon kaj foriras.

Nur post tiam ili devas memorganizi, ĉar ne estas alia elekteblo. Kaj la sekvon ofte estas tragika. Poste estas humanismaj asocioj kiuj pli malmli zorgas pri ili.
Vi jam mem trovis parton de la ĉeno — humanitarajn organizaĵojn specialiĝantajn pri helpo al migrantoj. Ĉu tiuj organizaĵoj mem leĝigas la restadon de migrantoj en la lando? Ŝajne ne. Do la sekva ligo en la ĉeno estas municipaj oficistoj. Se migrantoj estas leĝigitaj kontraŭleĝe, tio estas unu afero, sed se ili estas leĝigitaj laŭleĝe, tio signifas, ke iu jam redaktis leĝon por certigi la enfluon de migrantoj. Ĉu vi opinias, ke tiu ĉeno organizis sin mem, aŭ ĉu ĝin organizis kaj pagis iu alia?

Zpět na začátek