Tartalom

"Nombro de" kaj "nombro da"

Frano-tól, 2026. szeptember 13.

Hozzászólások: 36

Nyelv: Esperanto

Frano (Profil megtekintése) 2026. november 11. 15:24:09

salivanto:Ne estas klare al mi ĉu vi starigas demandon, aŭ simple klopodas indiki kiom vi komprenas ĝis nun..
Ĉi tio estas nur miaj meditoj pri via teksto, ĉiaj komentoj estas bonvenaj sed ne necesaj.

amigueo (Profil megtekintése) 2026. november 11. 20:48:28

salivanto:
amigueo:Dankon Salivanto,
min plaĉus ke vi indikus la erarajn klarigojn en ĉi tiu temfadeno, en ĉi tiun temfadenon.
Nu, inter aliaj: la viaj.
Mi ne supozas, ke "min plaĉas" kaj la diversaj "fantaziaj prepozicioj" vere helpas al la aliaj efektive lerni veran Esperanton.
La fantaziaj prepozicioj ne estas eraraj, ili intencas klarigi, ekz la rilaton inter ki- vorto kaj prepozicio (la parko en kiu ni manĝis = la parko eŭn nia isa manĝo). La fantazia prepozicio EŬN montras ke prepozicisignifa frazo (kiu enhavis nian manĝon) povus roli kiel prepozicion EŬN. Tio estas tre ĝenerala trajto de ki-vortoj. ISA estas fantazia adjektivo kiu signifas "kiu okazis en la pasinteco"; mi bezonis ĝin por kompletigi ekvivalencon "la parko en kiu ni manĝis = la parko eŭn nia isa manĝo".

En Esperanto, plaĉi funkcias kun AL, sed por derivaĵoj (la plaĉitoj aplaŭdis furore), kelkfoje AL iĝas -N. Tiu transformo eblas ĉar -N estas tre fleksebla prepozicio kiu povas anstataŭi multajn aliajn. Iri al Parizo - iri Parizon. Manĝi du horojn - la horoj manĝitaj. Kuri dek mil kaloriojn - la kalorioj kuritaj.

amigueo (Profil megtekintése) 2026. november 12. 19:43:44

Frano:Dankon pro la respondoj.
Honeste, mi ne komprenis. Tial mi demandas - ĉu ĉi tiu diferenco inter "nombro de" kaj "nombro da" vere gravas?
Ĉu povas esti iuj realaj miskomprenoj? Se ne, do ĉu ĉi tiu diferencigo vere necesas?
Laŭ mi lernis en ĉi tiu temfadeno, la naturo de DA aŭ DE estas jene:
DA situas sintakse inter kvanto kaj substanco.
DE estas multe pli ĝenerala prepozicio, kaj iel kiel JE servas por plenigi truojn, se neniu alia prepozicio ŝajnas konvena.
Kvanto/nombro da mono (tie la senco estas klara; sed la fokuso povas esti sur Kvanto aŭ sur Mono laŭ konteksto --observu ke Salivanto diris ke DA fokusas sur substanco, kaj DE sur Kvanto en ĉi tiu ekzemplo).
Tiu ŝanĝebla fokuso inter kvanto kaj substanco povus inspiri interpreton de DA kiel prepozicio/postpozicio. Kiam la fokuso estas sur kvanto, DA rolas kiel prepozicio, kaj kiam la fokuso estas sur substanco, DA rolas kiel postpozicio.
Okazante ke ne estas speciala markilo por distingi inter ambaŭ kazoj, oni uzas la ĝeneralan multfunkcian prepozicion DE kiam DA rolus kiel prepozicio.

Nun mi atendas la korekton de Salivanto, Metsis, Altebrilas aŭ.

salivanto (Profil megtekintése) 2026. november 15. 14:31:08

amigueo:
Kvanto/nombro da mono
Vi pravas ĝenerale, sed notu ke nek "nombro" nek "kvanto" estas kvanto.
Sed "granda nombro" kaj "granda kvanto" ja estas.

Jen erara dialogo
Kiom da butero vi havas?
Kvanton.

Jen bona respondo:
Kiom da butero vi havas?
Mi havas grandan kvanton.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. november 15. 16:53:08

"Kvanton" ne taŭgas, sed "iun kvanton" jesja.

Tio signifas, ke mi konas la kvanton, sed ke ial mi ne povas aŭ volas precizigi ĝin.

"Iun ajn kvanton " ne taŭgas en tiu frazo, sed taŭgus responde al:

"Kiun kvanton da esperantistojn la movado povas akcepti?"

amigueo (Profil megtekintése) 2026. november 17. 16:18:59

salivanto:
amigueo:Kvanto/nombro da mono
Vi pravas ĝenerale, sed notu ke nek "nombro" nek "kvanto" estas kvanto.
Sed "granda nombro" kaj "granda kvanto" ja estas.
1
Jen erara dialogo
Kiom da butero vi havas?
Kvanton.
2
Jen bona respondo:
Kiom da butero vi havas?
Mi havas grandan kvanton.
La dialogo 1 ne estas erara. Sed ambigua, depende de la prozodio:
a. Estas signifa kvanto.
b. Estas kvanto kiun mi ne volas riveli.

La dialogo 2 estas pli klara por la ricevanto de la respondo, sed la naturo de "kvanto" restas la sama en ambaux dialogoj.

Mi komprenas (ĉu?) la intencon de Salivanto: averti ke kvanto povas esti la koncepto de kvanto, kaj ne kvanto. Aŭ eble ri intencas reveni sur la kazo de DA prepozicio aŭ postpozicio laŭ la fokuso estas sur kvanto aŭ sur substanco, respektive.
En ambaŭ dialogoj KVANTO rolas same: oni komprenas ke la kvanto estas pli malpli mistera kaj la kvanto estas da substanco (butero). Oni demandas pri la kvanto per KIOM kaj oni ricevis malgrandan informadon. KVANTO povus anstataŭin de KIOMO.
(Kie vi loĝas? 1. En kieo aŭ en loko. 2. En granda loko aŭ kieo. Ĉu LOKO en unua respondo estas speciala ol LOKO en dua respondo? Ne, ili ambaŭ havas saman signifon.)
Salivanto fuŝis na (aŭ provis trompi per) la unua ekzemplo, kaj Altebrilas cedis al erara rezono. amigueo komence cedis, kaj poste korektis sin.
La ekzemploj de Salivanto instruas pri la homa naturo.

Vissza a tetejére