訊息: 38
語言: Esperanto
Frano (顯示個人資料) 2026年11月11日下午3:24:09
salivanto:Ne estas klare al mi ĉu vi starigas demandon, aŭ simple klopodas indiki kiom vi komprenas ĝis nun..Ĉi tio estas nur miaj meditoj pri via teksto, ĉiaj komentoj estas bonvenaj sed ne necesaj.
amigueo (顯示個人資料) 2026年11月11日下午8:48:28
salivanto:La fantaziaj prepozicioj ne estas eraraj, ili intencas klarigi, ekz la rilaton inter ki- vorto kaj prepozicio (la parko en kiu ni manĝis = la parko eŭn nia isa manĝo). La fantazia prepozicio EŬN montras ke prepozicisignifa frazo (kiu enhavis nian manĝon) povus roli kiel prepozicion EŬN. Tio estas tre ĝenerala trajto de ki-vortoj. ISA estas fantazia adjektivo kiu signifas "kiu okazis en la pasinteco"; mi bezonis ĝin por kompletigi ekvivalencon "la parko en kiu ni manĝis = la parko eŭn nia isa manĝo".amigueo:Dankon Salivanto,Nu, inter aliaj: la viaj.
min plaĉus ke vi indikus la erarajn klarigojn en ĉi tiu temfadeno, en ĉi tiun temfadenon.
Mi ne supozas, ke "min plaĉas" kaj la diversaj "fantaziaj prepozicioj" vere helpas al la aliaj efektive lerni veran Esperanton.
En Esperanto, plaĉi funkcias kun AL, sed por derivaĵoj (la plaĉitoj aplaŭdis furore), kelkfoje AL iĝas -N. Tiu transformo eblas ĉar -N estas tre fleksebla prepozicio kiu povas anstataŭi multajn aliajn. Iri al Parizo - iri Parizon. Manĝi du horojn - la horoj manĝitaj. Kuri dek mil kaloriojn - la kalorioj kuritaj.
amigueo (顯示個人資料) 2026年11月12日下午7:43:44
Frano:Dankon pro la respondoj.Laŭ mi lernis en ĉi tiu temfadeno, la naturo de DA aŭ DE estas jene:
Honeste, mi ne komprenis. Tial mi demandas - ĉu ĉi tiu diferenco inter "nombro de" kaj "nombro da" vere gravas?
Ĉu povas esti iuj realaj miskomprenoj? Se ne, do ĉu ĉi tiu diferencigo vere necesas?
DA situas sintakse inter kvanto kaj substanco.
DE estas multe pli ĝenerala prepozicio, kaj iel kiel JE servas por plenigi truojn, se neniu alia prepozicio ŝajnas konvena.
Kvanto/nombro da mono (tie la senco estas klara; sed la fokuso povas esti sur Kvanto aŭ sur Mono laŭ konteksto --observu ke Salivanto diris ke DA fokusas sur substanco, kaj DE sur Kvanto en ĉi tiu ekzemplo).
Tiu ŝanĝebla fokuso inter kvanto kaj substanco povus inspiri interpreton de DA kiel prepozicio/postpozicio. Kiam la fokuso estas sur kvanto, DA rolas kiel prepozicio, kaj kiam la fokuso estas sur substanco, DA rolas kiel postpozicio.
Okazante ke ne estas speciala markilo por distingi inter ambaŭ kazoj, oni uzas la ĝeneralan multfunkcian prepozicion DE kiam DA rolus kiel prepozicio.
Nun mi atendas la korekton de Salivanto, Metsis, Altebrilas aŭ.
salivanto (顯示個人資料) 2026年11月15日下午2:31:08
amigueo:Vi pravas ĝenerale, sed notu ke nek "nombro" nek "kvanto" estas kvanto.
Kvanto/nombro da mono
Sed "granda nombro" kaj "granda kvanto" ja estas.
Jen erara dialogo
Kiom da butero vi havas?
Kvanton.
Jen bona respondo:
Kiom da butero vi havas?
Mi havas grandan kvanton.
Altebrilas (顯示個人資料) 2026年11月15日下午4:53:08
Tio signifas, ke mi konas la kvanton, sed ke ial mi ne povas aŭ volas precizigi ĝin.
"Iun ajn kvanton " ne taŭgas en tiu frazo, sed taŭgus responde al:
"Kiun kvanton da esperantistojn la movado povas akcepti?"
amigueo (顯示個人資料) 2026年11月17日下午4:18:59
salivanto:La dialogo 1 ne estas erara. Sed ambigua, depende de la prozodio:amigueo:Kvanto/nombro da monoVi pravas ĝenerale, sed notu ke nek "nombro" nek "kvanto" estas kvanto.
Sed "granda nombro" kaj "granda kvanto" ja estas.
1
Jen erara dialogo
Kiom da butero vi havas?
Kvanton.
2
Jen bona respondo:
Kiom da butero vi havas?
Mi havas grandan kvanton.
a. Estas signifa kvanto.
b. Estas kvanto kiun mi ne volas riveli.
La dialogo 2 estas pli klara por la ricevanto de la respondo, sed la naturo de "kvanto" restas la sama en ambaux dialogoj.
Mi komprenas (ĉu?) la intencon de Salivanto: averti ke kvanto povas esti la koncepto de kvanto, kaj ne kvanto. Aŭ eble ri intencas reveni sur la kazo de DA prepozicio aŭ postpozicio laŭ la fokuso estas sur kvanto aŭ sur substanco, respektive.
En ambaŭ dialogoj KVANTO rolas same: oni komprenas ke la kvanto estas pli malpli mistera kaj la kvanto estas da substanco (butero). Oni demandas pri la kvanto per KIOM kaj oni ricevis malgrandan informadon. KVANTO povus anstataŭin de KIOMO.
(Kie vi loĝas? 1. En kieo aŭ en loko. 2. En granda loko aŭ kieo. Ĉu LOKO en unua respondo estas speciala ol LOKO en dua respondo? Ne, ili ambaŭ havas saman signifon.)
Salivanto fuŝis na (aŭ provis trompi per) la unua ekzemplo, kaj Altebrilas cedis al erara rezono. amigueo komence cedis, kaj poste korektis sin.
La ekzemploj de Salivanto instruas pri la homa naturo.
Frano (顯示個人資料) 2026年11月20日上午7:23:41
DA = Amaso (nedifinita kvanto: granda nombro da homoj)
DE = Difino aŭ Datumo (difinita grupo aŭ statistika cifero: la nombro de la homoj / de loĝantoj)
Tri rapidaj memorigiloj por la praktiko:
1 La alergio al „LA“: La prepozicio da neniam toleras difinilon (la, tiu, mia, ĉiuj) tuj post si.
Mankas „la“ → da (nombro da libroj)
Staras „la“ → de (la nombro de la libroj)
2 La testo de „MULTAJ“: Se (granda) nombro... egalas al multaj, uzu da.
Granda nombro da homoj = Multaj homoj → da
La nombro de kromosomoj estas 46 (ne temas pri multaj kromosomoj, sed pri cifero/eco) → de
3 Rima memorigilo:
Kiam temas pri amaso sen difin’ — DA helpos vin.
Kiam temas pri cifero aŭ difin’ — DE estas la fin’.
La vortoj kvanto, procento kaj grupo sekvas la saman bazan logikon kiel nombro, sed kun grava grado-diferenco: ju malpli la vorto estas pura mezurunuo, des pli ofte aperas de.
amigueo (顯示個人資料) 2026年11月22日下午3:28:14
Frano:AI konsilas:amigueo:
DA = Amaso (nedifinita kvanto: granda nombro da homoj)
DE = Difino aŭ Datumo (difinita grupo aŭ statistika cifero: la nombro de la homoj / de loĝantoj)
Tri rapidaj memorigiloj por la praktiko:
1 La alergio al „LA“: La prepozicio da neniam toleras difinilon (la, tiu, mia, ĉiuj) tuj post si.
Mankas „la“ → da (nombro da libroj)
Staras „la“ → de (la nombro de la libroj)
2 La testo de „MULTAJ“: Se (granda) nombro... egalas al multaj, uzu da.
Granda nombro da homoj = Multaj homoj → da
La nombro de kromosomoj estas 46 (ne temas pri multaj kromosomoj, sed pri cifero/eco) → de
3 Rima memorigilo:
Kiam temas pri amaso sen difin’ — DA helpos vin.
Kiam temas pri cifero aŭ difin’ — DE estas la fin’.
La vortoj kvanto, procento kaj grupo sekvas la saman bazan logikon kiel nombro, sed kun grava grado-diferenco: ju malpli la vorto estas pura mezurunuo, des pli ofte aperas de.
1
DA ne alergias al LA.
Ekz, La terpomoj en la angulo de la ĉambro estas pli ol 500. Ili estas LA terpomoj. Prenu sakon DA LA terpomoj.
2
Ekz, KIOM DA kromosomoj havas homo? La NOMBRO DA kromosomoj de homo estas 46.
KIOMO = NOMBRO.
Laŭ la AI de Frano: "KIOM DE kromosomoj havas homo ajn?"
Mi ne diras ke la AI de Frano eraras, mi nur miras ke ĝis nun mi ĉiam uzis kaj legis kaj aŭdis KIOM DA kaj neniam KIOM DE.
Do, se oni demandas "KIOM DE litroj enhavas la sako?", oni aludas al nombro maksimuma de litroj enhaveblaj de la sako.
3
Rimo:
Kiom da jaroj havas vi? Multaj eĉ trodek unu.
Kiom de jaroj havas vi? Dinifite, okdek unu.
4
Cifero?
La cifero de la nombro da la tepomoj --> la cifero de da la terpomoj --> la nombro de la terpomoj.
nombro ne estas nombro, ĉi-kaze, sed cifero.
eble ĉiu terpomo havas gravuritan ciferon, ekz 77. Do, la nombro de la terpomoj estas 77, kvankam la nombro da terpomoj estas 2.
5
- 3,6 sakoj da la terpomoj — 3,6 sakoj el la konata kolekto de terpomoj.
Sed ni ne konas la kvanto de la tuta terpomaro el kiu la 3,6 sakoj daaj estis cxerpitaj.
Se la kvanto estus ekzakte 3,6 sakoj daaj, tiam mi povus diri:
la 3,6 sakoj daaj (la kvanto) de la terpomoj.
kiam ni parolas pri nombro, DA estas implica en NOMBRO, kaj ne estas necese diri:
la nombro da de la testikoj estas du.
Sed tiu lasta esprimo klarigas ke DA ne malaperis koncepte: la temo restas mezuro kaj substanco.
6
Se mi tiom longe klarigis, seŭ mi ne bone komprenas.