Ekamita
door BeiDirSein, 15 januari 2009
Berichten: 4
Taal: Esperanto
BeiDirSein (Profiel tonen) 15 januari 2009 21:37:58
Mi trovis la vorton "ekamita" en vortaro kiel esti amanta aŭ komenci ami.
Mi volas demandi, ĉu la vorto ekzistas, kaj kion kunrespondon ĝi havas.
ekzemple: Ĉu ŝi estas ekamita kun, en, de mi?
Dankon =)
(Mi esperas ke vi comprenas min *tusi*)
Rogir (Profiel tonen) 15 januari 2009 21:49:45
Se oni dirus 'ŝi estas ekamita de mi', tio signifus:
Mi komencis ami ŝin.
Se oni dirus 'la knabo ekamita', tio signifus:
La knabo, kiun iu (aŭ io) komencis ami.
RiotNrrd (Profiel tonen) 17 januari 2009 05:58:16
BeiDirSein:Mi trovis la vorton "ekamita" en vortaro kiel esti amanta aŭ komenci ami.Kiel povas tion esti?
"Ekamita" estas pasiva, kaj jam okazis. "Esti amanta" estas aktiva kaj nun okazanta. Klare la difino estas malĝusta.
horsto (Profiel tonen) 18 januari 2009 21:07:21