ไปยังสารบัญ

Kiel skribi esperante sonojn el alia lingvo

จาก Frankouche, 21 มกราคม 2009

ข้อความ 7

ภาษา: Esperanto

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 00:21:27

Multaj lingvoj havas sonojn kiuj ne eblas skribi per la esperantaj literoj, ekz en la araba : ع, ح, غ. Tiu tri literoj ofte skribitas per latina alfabeto kaj ciferoj : gh, h aŭ 7, aa aŭ â aŭ 3.
Ĉu ekzistas regulojn por skribi fremdajn sonojn en la esperanta ?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 13:17:58

Se vi uzas ĉapelliterojn, uzi gh kaj aliajn diliterojn estas bona ideo, mi opinias.

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 16:26:08

Dankon por la ligoj.
Tamen, la sono غ "gh" ne estas "ĥ" aŭ "g" en mezorientaraba sed speco de "R" kiel la (franca, germana...) [ʁ]. La urbo de "Gaza" (en la angla) en Falestinio skribiĝas "غزة" = "[ʁ]aza" kaj ne Gaza. Se mi skribas en la esperanta "Ghaza", eble la legonto legos la malkorektan "Ĝaza"...

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 16:28:06

Laŭ mi estas pli proksime de la ĥ, eble vi skribu ĥĥ?

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 18:25:31

Rogir:Laŭ mi estas pli proksime de la ĥ, eble vi skribu ĥĥ?
Tio veras, "gh/?" similas "kh/ĥ" sed ne estas ekzakte la sama sono.
"ĥĥ" ne eblas ĉar la sono ripetiĝas.

Fakte, mi ne scias kiel fari kun la "gh", eble "gĥ" aŭ "rĥ" ? (sen strangoliĝi okulumo.gif)

Kiel skribi la anglan "the" ? ze, fe, ðe, ð'... kaj aliajn sonojn ?

Kiu estus la plej bona solvo ?

tomasoavro (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 20:58:30

Ja neniu lingvo havas solvon por ĉi tiu afero do kial Esperanto trovus rimedon?
Simple, da literoj en esperanta alfabeto estas tro malmulte.
Laŭ mi nur unu el du manieroj povas esti:
* citi fontajn signojn en neŝanĝita formo

* uzi internaciajn signojn fonetikajn (IFA)

กลับไปด้านบน