メッセージ: 10
言語: Esperanto
rosto (プロフィールを表示) 2009年1月24日 6:16:50
Rogir (プロフィールを表示) 2009年1月24日 18:52:36
Jan (Jano (vira))- Jantje (eta Jano (vira))
boom (arbo) - boompje (arbeto)
Jos (Joso (vira)) - Josje (Jonjo (ina))
Ni ankaŭ havas -ke, kio nur funkcias por inoj:
Marieke, Meike, Mieke, Femke ktp
jan aleksan (プロフィールを表示) 2009年1月25日 11:02:05
Mi demandis min dum kelkaj sekundoj ĉu tio ekzistas en la francan. Ne estas tiel facila.
Ekzistas almenaŭ 1 sufikso: -inou. Sed certe ekzistas pli.
ekz: lapin (kuniklo) > lapinou.
Tio ne sekvas striktaj reguloj, sed komprenebla por francparolantoj
Kelkfoje, silaboj estas duoblita:
chien (hundo) >> chienchien
poule (kokino) >> poupoule
sed "chat" (kato) ne iĝos chachat. Oni prefereble diros "le petit chat" (La kateto).
Por uloj, Oni prefereble duobliĝas silabojn de la nomo. Tio estas multe pli uzita:
- Georges (ĵorĵ) >> Jojo (ĵoĵo)
- Paul (pol) >> Popol, Paulo (polo)
- Charlotte (ŝarlot) >> Chacha (ŝaŝa)
- Didier (didie) >> Dédé (dede)
- Thierry (tieri) >> Titi
- ktp...
Ankaŭ por kelkaj adĵektivoj
- Mignon (ĉarma) >> mimi
ILuvEire (プロフィールを表示) 2009年2月2日 6:50:18
Perro - hundo
Perrito - hundido
Ankaŭ en la germana estas "chen"
Mäd - Arĥaika formo de virino (mi pensas...)
Mädchen - knabino
Ankaŭ, ĉiuj malgrandoj estas la "gender" (?) neŭtra.
Matthieu (プロフィールを表示) 2009年2月2日 13:20:14
jan aleksan: Ekzistas almenaŭ 1 sufikso: -inou. Sed certe ekzistas pli.Oni ankaŭ povas aldoni -ounet (aŭ -ounette por inoj), Alexounet.
ekz: lapin (kuniklo) > lapinou.
Sed tiuj sufiksoj ne vere estas samaj ol esperantaj sufiksoj. Francaj nomoj kun tia sufikso aspektas iom stulaj al mi.
ceigered (プロフィールを表示) 2009年2月2日 17:29:51
-o (oŭ, sed la 'o' estas ŝvao)
Compensation (rekompenco) >> compo (ina vorto *gramatike*, sed vira koncepto *komunuze*)
Christian (Krisĉen, mia nomo) >> Chrisso (vira nomo)
Matthew >> Matto (vira nomo)
-ie/y (i
Lad (knabo) >> Laddie (vira vorto)
Christimas (Kristnasko) >> Chrissy (vira koncepto)
Fitzgerald (familinomo) >> Fitzy (vira nomo)
Matthew >> Matty (vira nomo)
Kerry >> Kezzy (ina nomo)
-a/-zza (a aŭ ŝvao)
Daniel >> Dazza (vira nomo)
Lauren >> Lozza (ina nomo)
Karen >> Kazza (ina nomo)
Matthew >> Mazza (vira nomo)
Mary >> Mezza (ina nomo)
Sharon >> Shazza (ina nomo)
Gerald >> Gezza (vira nomo)
(R kaj foje aliaj konsonantoj povas iĝi 'zz' komunuze)
Ni ne havas firmajn regulojn por tio (ĉar la angla linguo ne havas efektivajn virajn kaj inajn vortojn), sed 'o' povas esti vira aŭ forta, 'ie/y' povas esti ina kaj dolĉa, kaj '-a/-azza' povas esti neŭtrala.
jan aleksan (プロフィールを表示) 2009年2月3日 15:22:24
Mutusen: Alexounet.Beĥĥĥ... Mathiounet ... gh!...
Mi preferas Aleks, aŭ Al, aŭ eĉ ...A ^^
Sxak (プロフィールを表示) 2009年2月19日 17:23:51
rosto:En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?tamen etimologio de ambaŭ tiuj sufiksoj estas rusa.
werechick (プロフィールを表示) 2009年2月21日 7:30:40
rosto:En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?En la angla lingvo, "-ie" estas kiel "-njo," do viraj kaj inaj nomoj kiu oni sonas same, oni povas legi klare malsame.
"Bobby" probable estas viro kiu nomiĝas "Robert," sed "Bobbie" probable estas ino kiu nomiĝas "Roberta."
Ofte, viraj inaj mallongnomoj uzas malsamajn literojn por la sama sono, ne nur kun "y" kaj "ie."
Viro kiu nomiĝas "Joseph" povas esti ankaŭ, mallonge, "Joe," sed virino, "Josephine" estas nur "Jo." (Joe kaj Jo sonas same)
sigkalis (プロフィールを表示) 2009年3月8日 8:50:59
Patro - tėvas.
Paĉjo - tėvelis.
Patrino - motina, mama.
Panjo - mamytė.
Hundo - šuo.
Hundido - šuniukas, šunelis, šunytis.
Maŝino - mašina.
Eta maŝino - mašinėlė, mašinytė.
Domo - namas.
Dometo - namelis, namukas.
Kesto - dėžė.
Eta kesto aŭ skatolo - dėžutė, dėželė.
Karecaj sufiksoj en litova lingvo: el, ėl, ut, uk, iuk, yt.