前往目錄

Karecaj sufiksoj -ĉj- kaj -nj- en naciaj lingvoj

貼文者: rosto, 2009年1月24日

訊息: 11

語言: Esperanto

rosto (顯示個人資料) 2009年1月24日上午6:16:50

En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?

Rogir (顯示個人資料) 2009年1月24日下午6:52:36

En la nederlanda ni havas -je (aliaj formoj -tje kaj -pje) kiu signafas et, ĉj, aŭ nj. Ekzemploj:

Jan (Jano (vira))- Jantje (eta Jano (vira))
boom (arbo) - boompje (arbeto)
Jos (Joso (vira)) - Josje (Jonjo (ina))

Ni ankaŭ havas -ke, kio nur funkcias por inoj:

Marieke, Meike, Mieke, Femke ktp

jan aleksan (顯示個人資料) 2009年1月25日上午11:02:05

Interesa demando,

Mi demandis min dum kelkaj sekundoj ĉu tio ekzistas en la francan. Ne estas tiel facila.

Ekzistas almenaŭ 1 sufikso: -inou. Sed certe ekzistas pli.

ekz: lapin (kuniklo) > lapinou.

Tio ne sekvas striktaj reguloj, sed komprenebla por francparolantoj

Kelkfoje, silaboj estas duoblita:

chien (hundo) >> chienchien
poule (kokino) >> poupoule

sed "chat" (kato) ne iĝos chachat. Oni prefereble diros "le petit chat" (La kateto).

Por uloj, Oni prefereble duobliĝas silabojn de la nomo. Tio estas multe pli uzita:

- Georges (ĵorĵ) >> Jojo (ĵoĵo)
- Paul (pol) >> Popol, Paulo (polo)
- Charlotte (ŝarlot) >> Chacha (ŝaŝa)
- Didier (didie) >> Dédé (dede)
- Thierry (tieri) >> Titi
- ktp...

Ankaŭ por kelkaj adĵektivoj
- Mignon (ĉarma) >> mimi

ILuvEire (顯示個人資料) 2009年2月2日上午6:50:18

En la hispana estas "-ito" por viraj substantivoj, kaj "-ita" por inaj substantivoj:

Perro - hundo
Perrito - hundido

Ankaŭ en la germana estas "chen"

Mäd - Arĥaika formo de virino (mi pensas...)
Mädchen - knabino

Ankaŭ, ĉiuj malgrandoj estas la "gender" (?) neŭtra.

Matthieu (顯示個人資料) 2009年2月2日下午1:20:14

jan aleksan: Ekzistas almenaŭ 1 sufikso: -inou. Sed certe ekzistas pli.

ekz: lapin (kuniklo) > lapinou.
Oni ankaŭ povas aldoni -ounet (aŭ -ounette por inoj), Alexounet. rido.gif

Sed tiuj sufiksoj ne vere estas samaj ol esperantaj sufiksoj. Francaj nomoj kun tia sufikso aspektas iom stulaj al mi.

ceigered (顯示個人資料) 2009年2月2日下午5:29:51

En Aŭstralio, ni havas:

-o (oŭ, sed la 'o' estas ŝvao)
Compensation (rekompenco) >> compo (ina vorto *gramatike*, sed vira koncepto *komunuze*)
Christian (Krisĉen, mia nomo) >> Chrisso (vira nomo)
Matthew >> Matto (vira nomo)

-ie/y (iridulo.gif
Lad (knabo) >> Laddie (vira vorto)
Christimas (Kristnasko) >> Chrissy (vira koncepto)
Fitzgerald (familinomo) >> Fitzy (vira nomo)
Matthew >> Matty (vira nomo)
Kerry >> Kezzy (ina nomo)

-a/-zza (a aŭ ŝvao)
Daniel >> Dazza (vira nomo)
Lauren >> Lozza (ina nomo)
Karen >> Kazza (ina nomo)
Matthew >> Mazza (vira nomo)
Mary >> Mezza (ina nomo)
Sharon >> Shazza (ina nomo)
Gerald >> Gezza (vira nomo)
(R kaj foje aliaj konsonantoj povas iĝi 'zz' komunuze)

Ni ne havas firmajn regulojn por tio (ĉar la angla linguo ne havas efektivajn virajn kaj inajn vortojn), sed 'o' povas esti vira aŭ forta, 'ie/y' povas esti ina kaj dolĉa, kaj '-a/-azza' povas esti neŭtrala.

jan aleksan (顯示個人資料) 2009年2月3日下午3:22:24

Mutusen: Alexounet. rido.gif
Beĥĥĥ... Mathiounet ... gh!...

Mi preferas Aleks, aŭ Al, aŭ eĉ ...A ^^

Sxak (顯示個人資料) 2009年2月19日下午5:23:51

rosto:En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?
tamen etimologio de ambaŭ tiuj sufiksoj estas rusa.

werechick (顯示個人資料) 2009年2月21日上午7:30:40

rosto:En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?
En la angla lingvo, "-ie" estas kiel "-njo," do viraj kaj inaj nomoj kiu oni sonas same, oni povas legi klare malsame.

"Bobby" probable estas viro kiu nomiĝas "Robert," sed "Bobbie" probable estas ino kiu nomiĝas "Roberta."

Ofte, viraj inaj mallongnomoj uzas malsamajn literojn por la sama sono, ne nur kun "y" kaj "ie."

Viro kiu nomiĝas "Joseph" povas esti ankaŭ, mallonge, "Joe," sed virino, "Josephine" estas nur "Jo." (Joe kaj Jo sonas same)

Senegaùlo (顯示個人資料) 2009年3月8日上午2:59:53

ATENTU ke temas ne pri kareCaj sufiksoj sed pri kareSaj kun S ! el la verbo kareSi kaj tute senrilate al kara/kareca...

En la brazilportugala reghas la sufikso INHO/INHA [Îju/Îja] kaj varia ZIHNO/ZINHA post vokaloj, diftongoj, triftongoj kaj finvortaj konsonantoj...

Ghi ankaù rolas diminutive kaj male la augmentativa sufikso estas ÃO/ONA kaj ZÃO/ZONA...

回到上端