Al la enhavo

Karecaj sufiksoj -ĉj- kaj -nj- en naciaj lingvoj

de rosto, 2009-januaro-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-24 06:16:50

En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-24 18:52:36

En la nederlanda ni havas -je (aliaj formoj -tje kaj -pje) kiu signafas et, ĉj, aŭ nj. Ekzemploj:

Jan (Jano (vira))- Jantje (eta Jano (vira))
boom (arbo) - boompje (arbeto)
Jos (Joso (vira)) - Josje (Jonjo (ina))

Ni ankaŭ havas -ke, kio nur funkcias por inoj:

Marieke, Meike, Mieke, Femke ktp

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-januaro-25 11:02:05

Interesa demando,

Mi demandis min dum kelkaj sekundoj ĉu tio ekzistas en la francan. Ne estas tiel facila.

Ekzistas almenaŭ 1 sufikso: -inou. Sed certe ekzistas pli.

ekz: lapin (kuniklo) > lapinou.

Tio ne sekvas striktaj reguloj, sed komprenebla por francparolantoj

Kelkfoje, silaboj estas duoblita:

chien (hundo) >> chienchien
poule (kokino) >> poupoule

sed "chat" (kato) ne iĝos chachat. Oni prefereble diros "le petit chat" (La kateto).

Por uloj, Oni prefereble duobliĝas silabojn de la nomo. Tio estas multe pli uzita:

- Georges (ĵorĵ) >> Jojo (ĵoĵo)
- Paul (pol) >> Popol, Paulo (polo)
- Charlotte (ŝarlot) >> Chacha (ŝaŝa)
- Didier (didie) >> Dédé (dede)
- Thierry (tieri) >> Titi
- ktp...

Ankaŭ por kelkaj adĵektivoj
- Mignon (ĉarma) >> mimi

ILuvEire (Montri la profilon) 2009-februaro-02 06:50:18

En la hispana estas "-ito" por viraj substantivoj, kaj "-ita" por inaj substantivoj:

Perro - hundo
Perrito - hundido

Ankaŭ en la germana estas "chen"

Mäd - Arĥaika formo de virino (mi pensas...)
Mädchen - knabino

Ankaŭ, ĉiuj malgrandoj estas la "gender" (?) neŭtra.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-februaro-02 13:20:14

jan aleksan: Ekzistas almenaŭ 1 sufikso: -inou. Sed certe ekzistas pli.

ekz: lapin (kuniklo) > lapinou.
Oni ankaŭ povas aldoni -ounet (aŭ -ounette por inoj), Alexounet. rido.gif

Sed tiuj sufiksoj ne vere estas samaj ol esperantaj sufiksoj. Francaj nomoj kun tia sufikso aspektas iom stulaj al mi.

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-02 17:29:51

En Aŭstralio, ni havas:

-o (oŭ, sed la 'o' estas ŝvao)
Compensation (rekompenco) >> compo (ina vorto *gramatike*, sed vira koncepto *komunuze*)
Christian (Krisĉen, mia nomo) >> Chrisso (vira nomo)
Matthew >> Matto (vira nomo)

-ie/y (iridulo.gif
Lad (knabo) >> Laddie (vira vorto)
Christimas (Kristnasko) >> Chrissy (vira koncepto)
Fitzgerald (familinomo) >> Fitzy (vira nomo)
Matthew >> Matty (vira nomo)
Kerry >> Kezzy (ina nomo)

-a/-zza (a aŭ ŝvao)
Daniel >> Dazza (vira nomo)
Lauren >> Lozza (ina nomo)
Karen >> Kazza (ina nomo)
Matthew >> Mazza (vira nomo)
Mary >> Mezza (ina nomo)
Sharon >> Shazza (ina nomo)
Gerald >> Gezza (vira nomo)
(R kaj foje aliaj konsonantoj povas iĝi 'zz' komunuze)

Ni ne havas firmajn regulojn por tio (ĉar la angla linguo ne havas efektivajn virajn kaj inajn vortojn), sed 'o' povas esti vira aŭ forta, 'ie/y' povas esti ina kaj dolĉa, kaj '-a/-azza' povas esti neŭtrala.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-februaro-03 15:22:24

Mutusen: Alexounet. rido.gif
Beĥĥĥ... Mathiounet ... gh!...

Mi preferas Aleks, aŭ Al, aŭ eĉ ...A ^^

Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-19 17:23:51

rosto:En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?
tamen etimologio de ambaŭ tiuj sufiksoj estas rusa.

werechick (Montri la profilon) 2009-februaro-21 07:30:40

rosto:En la rusa kaj la angla oni uzas unun karecan sufikson por ambaŭ, viroj kaj inoj. En la angla tio estas sufikso -y (aŭ -ie varianto), en la rusa ni havas multe da tiuj sufiksoj, sed ili ĉiuj taŭgas por ambaŭ, viroj kaj inoj. En kiuj lingvoj estas du diversaj karecaj sufiksoj aŭ iaj aliaj karecaj gramatikaĵoj por inoj kaj viroj kiel -ĉj- kaj -nj- en Esperanto?
En la angla lingvo, "-ie" estas kiel "-njo," do viraj kaj inaj nomoj kiu oni sonas same, oni povas legi klare malsame.

"Bobby" probable estas viro kiu nomiĝas "Robert," sed "Bobbie" probable estas ino kiu nomiĝas "Roberta."

Ofte, viraj inaj mallongnomoj uzas malsamajn literojn por la sama sono, ne nur kun "y" kaj "ie."

Viro kiu nomiĝas "Joseph" povas esti ankaŭ, mallonge, "Joe," sed virino, "Josephine" estas nur "Jo." (Joe kaj Jo sonas same)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-08 02:59:53

ATENTU ke temas ne pri kareCaj sufiksoj sed pri kareSaj kun S ! el la verbo kareSi kaj tute senrilate al kara/kareca...

En la brazilportugala reghas la sufikso INHO/INHA [Îju/Îja] kaj varia ZIHNO/ZINHA post vokaloj, diftongoj, triftongoj kaj finvortaj konsonantoj...

Ghi ankaù rolas diminutive kaj male la augmentativa sufikso estas ÃO/ONA kaj ZÃO/ZONA...

Reen al la supro