İçerik Görüntüleme

Ido

başlangıç Dehlia, 24 Ocak 2009

Mesajlar: 141

Dil: Esperanto

Dehlia (Profili görüntüle) 24 Ocak 2009 18:22:16

Kio okazis al tiu lingvo? Chu ankoraŭ ekzistas personoj, kiuj ĝin parolas?

Rogir (Profili görüntüle) 24 Ocak 2009 18:56:07

Ne, ili ĉiuj mortis en la Granda Ido-Ŝtormo.

jchthys (Profili görüntüle) 24 Ocak 2009 19:04:20

Fakte, multaj parolas Idon: estas tria plej ofte parolata lingvo.

jchthys (Profili görüntüle) 24 Ocak 2009 20:15:37

Jes, kompreneble.

linguaholic (Profili görüntüle) 24 Ocak 2009 21:42:42

Kiu estas la dua?

jchthys (Profili görüntüle) 24 Ocak 2009 22:30:37

Probable Interlingua.

nikko (Profili görüntüle) 25 Ocak 2009 01:17:50

Mi pensas ke plejparto de homoj parolantaj IDOn aŭ Interlingvaon ankaŭ scias Esperanton rido.gif

Valodnieks (Profili görüntüle) 25 Ocak 2009 23:49:32

Ido certe exzistas. Ekzistas la monda organisacio kaj orgasacioj in multaj landoj.

Ekzistas ĵurnaloj, libroj ktp
La Ido Wikipedio havas pli ol 15.000 artikloj.

Ĉiun jaron estas Ido kongreso. 2009 estos en Estonio.

Mi establis antaŭ nelonge Ido Forumo pro germanoj.
http://idoforum.foren-city.de/

Tie oni povas trovi pli informojn pri Ido.

nikko (Profili görüntüle) 26 Ocak 2009 01:31:45

Al ĉiu esperantisto estas utile scii pri IDO, almenaŭ trarigardi lernolibron, ĝi ja estas alternativa esperanto, kaj ankaŭ oficiale akceptita de delegitaro pri internacia lingvo rideto.gif .

Valodnieks (Profili görüntüle) 26 Ocak 2009 18:28:16

nikko:Al ĉiu esperantisto estas utile scii pri IDO, almenaŭ trarigardi lernolibron, ĝi ja estas alternativa esperanto, kaj ankaŭ oficiale akceptita de delegitaro pri internacia lingvo rideto.gif .
Jes la historio de Ido ne estas komprenebla sen Esperanto. La vortaro estas tre simila, sed la gramatiko estas pli facila.

Mi pensas ke Esperantistoj povas lerni tre rapide.

Başa geri dön