Messaggi: 122
Lingua: Esperanto
heirabbit (Mostra il profilo) 02 novembre 2011 14:43:13
Urho (Mostra il profilo) 13 maggio 2014 18:03:51
Urho:Etaj rimarkoj:Etaj ŝanĝoj
Bonvolu noti, ke en la finna lingvo ”uo” estas la diftongo – ”uŏ”.
Do, eble la ĝusta ortografio estu jena (?):
– suŏmo [suŏ.mo]
– Suŏmujo [suŏ.mu:jo] aŭ Suŏmio [suŏ.mi: o]
– la suŏma [la suŏ.ma] (lingvo)
– suŏma [suŏ.ma].
Pro tio mi prefere (kiel plimulto da gefinnoj) uzas plue la formojn:
– finno [fin.no], finnino [fin.ni:no], gefinnoj [ge.fin.noj]
– Finnlando [fin.lan.do] aŭ Finnujo [fin.nu:jo] aŭ Finnio [fin.ni: o]
– la finna lingvo [la fin.na lin.gvo] aŭ nur la finna [la fin.na]
– finna [fin.na]
___
(2) 2014-05-13: Mi ŝanĝis jene ŭo → uŏ
(1) 2011-11-04: Mi ŝanĝis jene · → . Do, punkto (kaj dupunkto) estas silabolimo
Urho (Mostra il profilo) 01 giugno 2014 09:20:41
AdE = Akademio de Esperanto
haydn (Mostra il profilo) 01 giugno 2014 18:56:02
Urho:
Pri ”Finnlando”
Unu grava faktoro, kiun influas al la elekto de landonomo, estas la opinio de tiulandaj esperantistoj.Hmm... Ŝajnas al mi, ke la formo Finnlando utiligas la germanan formon. La koncerna lando tiulingve nomiĝas Finnland.
"Finlando" tamen povus kompreniĝi kiel "fina lando" -> "finlando". Ĉu ne ĝustas, ke plej ofte (se ne ĉiam) Esperantaj landonomoj ne eblas miskompreniĝi kiel kunigitaj vortetoj? Eble tial, la Zamenhofan dukonsonantan version oni trovas la plej akceptebla...
Nu, eble mi ĵus deklaris la evidenton.
"Ni vojaĝis tra Nordio dum kvin tagoj. Nia finlando estis Finnlando."
Rejsi (Mostra il profilo) 02 giugno 2014 15:18:54
Urho:Kio?? Tiu litero ne ekzistas en Esperanto!!Urho:Etaj rimarkoj:Etaj ŝanĝoj
Bonvolu noti, ke en la finna lingvo ”uo” estas la diftongo – ”uŏ”.
Do, eble la ĝusta ortografio estu jena (?):
– suŏmo [suŏ.mo]
– Suŏmujo [suŏ.mu:jo] aŭ Suŏmio [suŏ.mi: o]
– la suŏma [la suŏ.ma] (lingvo)
– suŏma [suŏ.ma].
Pro tio mi prefere (kiel plimulto da gefinnoj) uzas plue la formojn:
– finno [fin.no], finnino [fin.ni:no], gefinnoj [ge.fin.noj]
– Finnlando [fin.lan.do] aŭ Finnujo [fin.nu:jo] aŭ Finnio [fin.ni: o]
– la finna lingvo [la fin.na lin.gvo] aŭ nur la finna [la fin.na]
– finna [fin.na]
___
(2) 2014-05-13: Mi ŝanĝis jene ŭo → uŏ
(1) 2011-11-04: Mi ŝanĝis jene · → . Do, punkto (kaj dupunkto) estas silabolimo
Urho (Mostra il profilo) 02 giugno 2014 15:58:55
Rejsi:Kompreneble mi scias tion.Urho:Kio?? Tiu litero ne ekzistas en Esperanto!!Urho:Etaj rimarkoj:Etaj ŝanĝoj
Bonvolu noti, ke en la finna lingvo ”uo” estas la diftongo – ”uŏ”.
Do, eble la ĝusta ortografio estu jena (?):
– suŏmo [suŏ.mo]
– Suŏmujo [suŏ.mu:jo] aŭ Suŏmio [suŏ.mi: o]
– la suŏma [la suŏ.ma] (lingvo)
– suŏma [suŏ.ma].
Pro tio mi prefere (kiel plimulto da gefinnoj) uzas plue la formojn:
– finno [fin.no], finnino [fin.ni:no], gefinnoj [ge.fin.noj]
– Finnlando [fin.lan.do] aŭ Finnujo [fin.nu:jo] aŭ Finnio [fin.ni: o]
– la finna lingvo [la fin.na lin.gvo] aŭ nur la finna [la fin.na]
– finna [fin.na]
___
(2) 2014-05-13: Mi ŝanĝis jene ŭo → uŏ
(1) 2011-11-04: Mi ŝanĝis jene · → . Do, punkto (kaj dupunkto) estas silabolimo
La brevo [˘] (angle: breve) super la litero ja estas signo de la mallongeco. Do, la ”uŏ” estas diftongo kiel jam Esperantlingvaj diftongoj ”aŭ”, ”oŭ” kaj ”eŭ”. Ĉu tio estas iel strange?
____
ĝisdatigita: 2014-06-03
Rejsi (Mostra il profilo) 03 giugno 2014 04:51:35
Urho:Kompreneble mi scias tion.Tio ne gravas. Oni nur ne povas uzi literon se ĝi ne ekzistas Esperante. Ĝi estas kontraŭfundamenta.
La brevo [˘] (angle: breve) super la litero ja estas signo de la mallongeco. Do, la ”uŏ” estas diftongo kiel jam Esperantlingvaj diftongoj ”aŭ”, ”oŭ” kaj ”eŭ”. Ĉu tio estas iel strange?
____
ĝisdatigita: 2014-06-03
Urho (Mostra il profilo) 03 giugno 2014 07:55:16
Rejsi:Bone! – Ni do ne uzu la vorton Suomio [su.o.mi: o || kvar silapoj] ktp., ĉar ĝia prononco estas nekorekta. La prononco ja devus esti – [suŏ.mi: o || tri silaboj].Urho:Kompreneble mi scias tion.Tio ne gravas. Oni nur ne povas uzi literon se ĝi ne ekzistas Esperante. Ĝi estas kontraŭfundamenta.
La brevo [˘] (angle: breve) super la litero ja estas signo de la mallongeco. Do, la ”uŏ” estas diftongo kiel jam Esperantlingvaj diftongoj ”aŭ”, ”oŭ” kaj ”eŭ”. Ĉu tio estas iel strange?
____
ĝisdatigita: 2014-06-03
Parenteze, vi povas aŭskulti per Google Translate jenajn finnlingvajn vortojn:
– Suomi [suŏ.mi] = Finnlando
– suomalainen [suŏ.ma.laj.nen] = finna; finno
– suomen kieli [suŏ.men kiĕ.li] = la finna lingvo
– suomenkielinen [suŏ.men.kiĕ.li.nen] = finnlingva
– suo [suŏ] = marĉo
– maa [ma:] = lando; tero; tereno
– Suomen kieli on kaunis kieli. = La finna lingvo estas bela lingvo.
russ (Mostra il profilo) 04 giugno 2014 07:22:07
Urho:Bone! – Ni do ne uzu la vorton Suomio [su.o.mi: o || kvar silapoj] ktp., ĉar ĝia prononco estas nekorekta. La prononco ja devus esti – [suŏ.mi: o || tri silaboj].Ne klaras al mi, ĉu vi nur ŝercas aŭ ne.
Estas tute normala afero, ke vorto, kiu eniras alian lingvon, ricevas iom ŝanĝitan prononcon por konformi al la fonetiko de tiu lingvo. Estus absurde malpraktike se Esperanto celus havi literon kaj fonemon por precize redoni la sonon de ĉiu esperantigita fremda nomo. Neniu kapablus lerni tian universalan lingvon kiu havas la sonojn de ĉiu lingvo en la mondo.
Ekzemple la originala angla prononco (/ˈlʌndən/) de la urbo "Londono" ne vere sonas kiel "Londono" en Esperanto, sed tio ne signifas, ke ni devas aldoni 2 novajn literojn al Esperanto por reprezenti la sonon de la vokaloj /ʌ/ kaj /ə/ en la originala angla prononco, aŭ ke iel maltaŭgas uzi "Londono" kiel la esperantigitan formon de tiu anglalingva nomo.
Urho (Mostra il profilo) 04 giugno 2014 07:35:06
russ:Mi ne ŝercas en tiuj aferoj. – Ĝuste pro la prononco la vorto Finnlando (aŭ Finnujo, …) estas la plej taŭga alternativo.Urho:Bone! – Ni do ne uzu la vorton Suomio [su.o.mi: o || kvar silapoj] ktp., ĉar ĝia prononco estas nekorekta. La prononco ja devus esti – [suŏ.mi: o || tri silaboj].Ne klaras al mi, ĉu vi nur ŝercas aŭ ne.
Krome la vorto Suomio ne estas tre internacia.