Mesaĝoj: 122
Lingvo: Esperanto
Urho (Montri la profilon) 2014-junio-04 15:32:40
russ:Estas tute normala afero, ke vorto, kiu eniras alian lingvon, ricevas iom ŝanĝitan prononcon por konformi al la fonetiko de tiu lingvo. Estus absurde malpraktike se Esperanto celus havi literon kaj fonemon por precize redoni la sonon de ĉiu esperantigita fremda nomo. Neniu kapablus lerni tian universalan lingvon kiu havas la sonojn de ĉiu lingvo en la mondo.Jes, vi ja tute pravas! – Nu, mi iomete ankoraŭ kirlas: Ŝajne la elekto de literoj en la esperantlingva vorto Suomio ne estis tre bona, ĉar en Esperanto ne ekzistas diftongo uo [uŏ]. Eble pli bone jene:
som/o = finno || → somino = finnino, gesomoj = gefinnoj
→ soma = finna
→ la soma lingvo = la finna lingvo
→ somlingva = *finnlingva* → finnalingva
→ somlingvano = *finnlingvano* → finnalingvano
→ some = finne
→ Somlando, Somujo, Somio = Finnlando || bv. kompari la estonlingvan vorton Soome kun la finnalingva vorto Suomi
Averto: tio estas nur eta cerbumfantazio!
- - -
2014-06-07: finnalingva, finnalingvano || bv. kompari kun la vortoj anglalingva, anglalingvano, polalingva, polalingvano.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-junio-04 16:50:29
ekzemple, ekzistas lando, kiu preskaŭ en ĉiuj lingvoj nomiĝas aŭ Georgia, aŭ Gruzia. sed la popolo de tiu lando nomas ĝin Sakartvelo (la lando de kartveloj). en Esperanto la lando nomiĝas Kartvelio (aŭ Kartvelujo).
krome, mi scias duo, duopo, duono, luonta. laŭdezire oni povas trovi aliajn ekzemplojn de la diftongo.
Urho (Montri la profilon) 2014-junio-04 17:04:50
Terurĉjo:[…] krome, mi scias duo, duopo, duono, luonta. laŭdezire oni povas trovi aliajn ekzemplojn de la diftongo.Miakomprene, en la vortoj duo [du: o], duopo [du.o: po], duono [du.o: no] kaj luonta [lu.on.ta] ne ekzistas diftongoj, ĉar la vokaloj ”u” kaj ”o” estas en la apudaj silaboj.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-junio-04 17:14:07
Urho (Montri la profilon) 2014-junio-04 17:24:18
Terurĉjo:SomaDankon pro la atentigo!
Nu, ankaŭ en la finna lingvo estas la vorto soma (≈ beleta, ĉarma).
Urho (Montri la profilon) 2014-junio-07 05:43:50
Urho:2014-06-07: finnalingva, finnalingvano || bv. kompari kun la vortoj anglalingva, anglalingvano, polalingva, polalingvano.Ekde ĉi tiu dato mi komencas uzi la vortojn finnalingva kaj finnalingvano anstataŭ la vortoj finnlingva kaj finnlingvano.
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 08:57:39
Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 10:42:45
Zam_franca:Dankon por via respondo. Tamen mi ne vidas la malsamecon inter "finn-" kaj "fin"Nu, la malsameco ja estas jena:
• finno (finn·o)
• fino (fin·o ← fin·i)
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 10:47:04
Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 11:07:06
Zam_franca:Ho, mi volis diri la prononcon. Mi prononcas same finnon kaj finon.OK.
Tamen, mi prononcas:
• finno [fin.no] → finnon [fin.non]
• fino [fi:no] → finon [fi:non]
Aliaj vortoj:
• Finnlando [fin.lan.do], Finnujo [fin.nu:jo], Finnio [fin.ni: o]
• finna [fin.na]
• finnalingva [fin.na.lin.gva]
• finnalingvano [fin.na.lin.gva:no]