У садржају

Finnlando

од Iĉo, 01. фебруар 2009.

Поруке: 122

Језик: Esperanto

heirabbit (Погледати профил) 02. новембар 2011. 14.43.13

Svomoj loĝas en Svomujo.

Urho (Погледати профил) 13. мај 2014. 18.03.51

Urho:Etaj rimarkoj:

Bonvolu noti, ke en la finna lingvo ”uo” estas la diftongo – ”uŏ”.

Do, eble la ĝusta ortografio estu jena (?):
suŏmo [suŏ.mo]
Suŏmujo [suŏ.mu:jo] aŭ Suŏmio [suŏ.mi: o]
la suŏma [la suŏ.ma] (lingvo)
suŏma [suŏ.ma].

Pro tio mi prefere (kiel plimulto da gefinnoj) uzas plue la formojn:
finno [fin.no], finnino [fin.ni:no], gefinnoj [ge.fin.noj]
Finnlando [fin.lan.do] aŭ Finnujo [fin.nu:jo] aŭ Finnio [fin.ni: o]
la finna lingvo [la fin.na lin.gvo] aŭ nur la finna [la fin.na]
finna [fin.na]
___
(2) 2014-05-13: Mi ŝanĝis jene ŭo
(1) 2011-11-04: Mi ŝanĝis jene · → . Do, punkto (kaj dupunkto) estas silabolimo
Etaj ŝanĝoj ridulo.gif

Urho (Погледати профил) 01. јун 2014. 09.20.41

Bonvolu legi pri la vorto Finnlando ĉe la Lingva Konsultejo -blogo de AdE:____
AdE = Akademio de Esperanto

haydn (Погледати профил) 01. јун 2014. 18.56.02

Urho:
Pri ”Finnlando”
Unu grava faktoro, kiun influas al la elekto de landonomo, estas la opinio de tiulandaj esperantistoj.
Hmm... Ŝajnas al mi, ke la formo Finnlando utiligas la germanan formon. La koncerna lando tiulingve nomiĝas Finnland.
"Finlando" tamen povus kompreniĝi kiel "fina lando" -> "finlando". Ĉu ne ĝustas, ke plej ofte (se ne ĉiam) Esperantaj landonomoj ne eblas miskompreniĝi kiel kunigitaj vortetoj? Eble tial, la Zamenhofan dukonsonantan version oni trovas la plej akceptebla...
Nu, eble mi ĵus deklaris la evidenton.

"Ni vojaĝis tra Nordio dum kvin tagoj. Nia finlando estis Finnlando."

Rejsi (Погледати профил) 02. јун 2014. 15.18.54

Urho:
Urho:Etaj rimarkoj:

Bonvolu noti, ke en la finna lingvo ”uo” estas la diftongo – ”uŏ”.

Do, eble la ĝusta ortografio estu jena (?):
suŏmo [suŏ.mo]
Suŏmujo [suŏ.mu:jo] aŭ Suŏmio [suŏ.mi: o]
la suŏma [la suŏ.ma] (lingvo)
suŏma [suŏ.ma].

Pro tio mi prefere (kiel plimulto da gefinnoj) uzas plue la formojn:
finno [fin.no], finnino [fin.ni:no], gefinnoj [ge.fin.noj]
Finnlando [fin.lan.do] aŭ Finnujo [fin.nu:jo] aŭ Finnio [fin.ni: o]
la finna lingvo [la fin.na lin.gvo] aŭ nur la finna [la fin.na]
finna [fin.na]
___
(2) 2014-05-13: Mi ŝanĝis jene ŭo
(1) 2011-11-04: Mi ŝanĝis jene · → . Do, punkto (kaj dupunkto) estas silabolimo
Etaj ŝanĝoj ridulo.gif
Kio?? Tiu litero ne ekzistas en Esperanto!!

Urho (Погледати профил) 02. јун 2014. 15.58.55

Rejsi:

Kompreneble mi scias tion. ridulo.gif

La brevo [˘] (angle: breve) super la litero ja estas signo de la mallongeco. Do, la ”uŏ” estas diftongo kiel jam Esperantlingvaj diftongoj ”aŭ”, ”oŭ” kaj ”eŭ”. Ĉu tio estas iel strange?

____
ĝisdatigita: 2014-06-03

Rejsi (Погледати профил) 03. јун 2014. 04.51.35

Urho:Kompreneble mi scias tion. ridulo.gif

La brevo [˘] (angle: breve) super la litero ja estas signo de la mallongeco. Do, la ”uŏ” estas diftongo kiel jam Esperantlingvaj diftongoj ”aŭ”, ”oŭ” kaj ”eŭ”. Ĉu tio estas iel strange?

____
ĝisdatigita: 2014-06-03
Tio ne gravas. Oni nur ne povas uzi literon se ĝi ne ekzistas Esperante. Ĝi estas kontraŭfundamenta.

Urho (Погледати профил) 03. јун 2014. 07.55.16

Rejsi:
Urho:Kompreneble mi scias tion. ridulo.gif

La brevo [˘] (angle: breve) super la litero ja estas signo de la mallongeco. Do, la ”uŏ” estas diftongo kiel jam Esperantlingvaj diftongoj ”aŭ”, ”oŭ” kaj ”eŭ”. Ĉu tio estas iel strange?

____
ĝisdatigita: 2014-06-03
Tio ne gravas. Oni nur ne povas uzi literon se ĝi ne ekzistas Esperante. Ĝi estas kontraŭfundamenta.
Bone! – Ni do ne uzu la vorton Suomio [su.o.mi: o || kvar silapoj] ktp., ĉar ĝia prononco estas nekorekta. La prononco ja devus esti – [suŏ.mi: o || tri silaboj]. ridulo.gif

Parenteze, vi povas aŭskulti per Google Translate jenajn finnlingvajn vortojn:
Suomi [suŏ.mi] = Finnlando
suomalainen [suŏ.ma.laj.nen] = finna; finno
suomen kieli [suŏ.men kiĕ.li] = la finna lingvo
suomenkielinen [suŏ.men.kiĕ.li.nen] = finnlingva

suo [suŏ] = marĉo
maa [ma:] = lando; tero; tereno

Suomen kieli on kaunis kieli. = La finna lingvo estas bela lingvo.

russ (Погледати профил) 04. јун 2014. 07.22.07

Urho:Bone! – Ni do ne uzu la vorton Suomio [su.o.mi: o || kvar silapoj] ktp., ĉar ĝia prononco estas nekorekta. La prononco ja devus esti – [suŏ.mi: o || tri silaboj]. ridulo.gif
Ne klaras al mi, ĉu vi nur ŝercas aŭ ne.

Estas tute normala afero, ke vorto, kiu eniras alian lingvon, ricevas iom ŝanĝitan prononcon por konformi al la fonetiko de tiu lingvo. Estus absurde malpraktike se Esperanto celus havi literon kaj fonemon por precize redoni la sonon de ĉiu esperantigita fremda nomo. Neniu kapablus lerni tian universalan lingvon kiu havas la sonojn de ĉiu lingvo en la mondo.

Ekzemple la originala angla prononco (/ˈlʌndən/) de la urbo "Londono" ne vere sonas kiel "Londono" en Esperanto, sed tio ne signifas, ke ni devas aldoni 2 novajn literojn al Esperanto por reprezenti la sonon de la vokaloj /ʌ/ kaj /ə/ en la originala angla prononco, aŭ ke iel maltaŭgas uzi "Londono" kiel la esperantigitan formon de tiu anglalingva nomo.

Urho (Погледати профил) 04. јун 2014. 07.35.06

russ:
Urho:Bone! – Ni do ne uzu la vorton Suomio [su.o.mi: o || kvar silapoj] ktp., ĉar ĝia prononco estas nekorekta. La prononco ja devus esti – [suŏ.mi: o || tri silaboj]. ridulo.gif
Ne klaras al mi, ĉu vi nur ŝercas aŭ ne.
Mi ne ŝercas en tiuj aferoj. – Ĝuste pro la prononco la vorto Finnlando (aŭ Finnujo, …) estas la plej taŭga alternativo.

Krome la vorto Suomio ne estas tre internacia.

Вратите се горе