Tartalom

Finnlando

Iĉo-tól, 2009. február 1.

Hozzászólások: 122

Nyelv: Esperanto

darkweasel (Profil megtekintése) 2009. március 17. 6:22:55

Do Japanujo, Egiptujo, Ĉinujo kaj Somalujo estas en Eŭropo, sed Montenegro, Liĥtenŝtejno kaj San-Marino ne estas tie? (Mi povus doni pluajn ekzemplojn...)

russ (Profil megtekintése) 2009. március 17. 7:55:46

Miland:Landoj kiuj pasintece nomiĝis kun ujo estas en Eŭropo, kaj la aliaj ekstere. Tiu principo aplikeblas al la plimulto de kazoj.
Tio evidente ne veras. Ekster Eŭropo estas multaj landoj kun nomoj de popolo: Ĉinujo, Japanujo, Koreujo, Vjetnamujo, Afganujo, Armenujo, Kartvelujo, Rusujo, ... kaj el Eŭropaj landoj estas Islando, Irlando, Nederlando, Vatikano, Malto, San-Marino, Montenegro, Ĝibraltaro, ...

Se estas tia rilato inter Eŭropo kaj popolnomaj landonomoj, ĝi certe ne sufiĉe striktas por fidinde pensi "Ho, eŭropaj landoj havas nomojn de popolo, kaj neeŭropaj landoj havas rektan nomon ne de popolo." Tial landonomoj kun -io estas tre konfuzaj kaj kaŭzas multajn erarojn (ĉinoj en Ĉinio sed ne ĉiloj en Ĉilio - tamen ambaŭ estas ekster Eŭropo).

jan aleksan (Profil megtekintése) 2009. március 17. 9:44:12

:-/... Por internacia lingvo, estas ja grava problemo...

Miland (Profil megtekintése) 2009. március 17. 10:46:36

russ:
Miland:Landoj kiuj pasintece nomiĝis kun ujo estas en Eŭropo, kaj la aliaj ekstere. Tiu principo aplikeblas al la plimulto de kazoj.
Tio evidente ne veras. Ekster Eŭropo estas multaj landoj kun nomoj de popolo..
Multaj, sed ne la plimulto, pri kiu mi parolis. La principo tamen validas pri la plimulto de landoj.

Krome, la regulo ne estas tute rigida; vortoj kiel Franciano, Japaniano eblas, laŭ la PMEG. Do fine ne gravas se ni forgesas al kiu lando oni ne kutime aplikas ano.

Ergazomai (Profil megtekintése) 2009. március 17. 13:02:34

Miland:Krome, la regulo ne estas tute rigida; vortoj kiel Franciano, Japaniano eblas, laŭ la PMEG.
Ho jes, certe tio eblas, simple ĉar povas ja esti uloj kiuj loĝas daŭre en Francio (ekzemple), sed ne estas francoj. Do, ili nomiĝu Francianoj, ĉar ili estas anoj de Francio, sed ne partoj de la franca etno.

jchthys (Profil megtekintése) 2009. március 17. 21:11:50

Mi pensas, ke estas tro malfacile diri "Finnlando". Esperanto devus ne havi duobligitan leteron en la radiko mem; estas eĉ pli malfacile, ĉar konsonanto sekvas.

erikano (Profil megtekintése) 2009. március 18. 23:09:50

Tumppi1991:Mi pensas, ke Suomio estas plej bona, ĉar tio estas ankaŭ finne. Sed Finnlando havas du nomojn "Suomi" kaj "Finland". Suomio estas bona, tio estas mallonga nomo.
Se "suomi" estas la radiko (en suomio), mi elektas (sendube kaj ĉiam ekde hodiaŭ rideto.gif !) la vorton "suomianoj" por la landanoj de tiu lando !!

(Erikano : Francano kiu volus liberi la naciajn lingvojn de la lingvaj imperiismoj ...!! rido.gif )

KoLonJaNo (Profil megtekintése) 2009. március 19. 1:15:11

Saluton!

Ergazomai:
Miland:Krome, la regulo ne estas tute rigida; vortoj kiel Franciano, Japaniano eblas, laŭ la PMEG.
Ho jes, certe tio eblas, simple ĉar povas ja esti uloj kiuj loĝas daŭre en Francio (ekzemple), sed ne estas francoj. Do, ili nomiĝu Francianoj, ĉar ili estas anoj de Francio, sed ne partoj de la franca etno.
1. Laŭ PMEG pri X-o kaj X-ujano (antaŭlasta alineo) tia distingo principe eblas, se la nomo de lando deriviĝas de tiu de popolano:

landonomo minus sufikso -uj- = popolano
landonomo plus sufikso -an- = landano

ekz.

Germanujo - -uj- = germano
Germanujo + -an- = germanujano (ne nepre germano, sed eble dano, friso, sorabo, turko, greko, italo, ruso, ...)

Hispanujo - -uj- = hispano
Hispanujo + -an- = hispanujano (ne nepre hispano, sed eble galego, kataluno, eŭsko, marokano ...)

2. Kio okazas, se la nomo de la lando mem estas la baza radiko?

landonomo plus sufikso -an- = landano kaj|aŭ popolano

ekz.

a) Irano + -an- = iranano

Eble iu proponus uzi iranano por landano kaj perso por ano de la ĉefa etno de la lando.
Do necesus dua radiko por distingi landanon de popolano.

b) Nederlando + -an- = nederlandano

Ŝercemulo dirus, ke nederlandanoj konsistas el nederoj, frisoj ktp.
Sed bedaŭrinde Nederlando ne analizeblas kiel Neder-land-o.

Tia distingo eble ofte tute ne necesas aŭ oni laŭbezone uzas esprimojn kiel ekz. ital(deven)a usonanofranc(lingv)a kanadano.

Ĉu eble nederlanda nederlandano taŭgus?

Certe iu jam elpensis kompletan "politike ĝustan" sistemon de nomoj por landanoj kaj popolanoj. rideto.gif

Samplanedane,
Kolonjano (germana germanujano)

Rogir (Profil megtekintése) 2009. március 19. 13:24:35

Ne zorgu pri la Nederlandanoj, nia (Argentina!) princino mem diris ke ŝi ne povis trovi 'la Nederlandanon'.

Hilded (Profil megtekintése) 2009. június 16. 20:28:21

Anna Löwenstein faris bonan prelegon pri la landonomoj en Dua Vivo (Second Life) antaŭ tri semajnoj.
La prelego estis filmita, kaj estas nun spektebla ĉe Vimeo:
La landonomoj - pli simplaj ol vi supozas!

Vissza a tetejére