訊息: 122
語言: Esperanto
darkweasel (顯示個人資料) 2009年3月17日上午6:22:55
russ (顯示個人資料) 2009年3月17日上午7:55:46
Miland:Landoj kiuj pasintece nomiĝis kun ujo estas en Eŭropo, kaj la aliaj ekstere. Tiu principo aplikeblas al la plimulto de kazoj.Tio evidente ne veras. Ekster Eŭropo estas multaj landoj kun nomoj de popolo: Ĉinujo, Japanujo, Koreujo, Vjetnamujo, Afganujo, Armenujo, Kartvelujo, Rusujo, ... kaj el Eŭropaj landoj estas Islando, Irlando, Nederlando, Vatikano, Malto, San-Marino, Montenegro, Ĝibraltaro, ...
Se estas tia rilato inter Eŭropo kaj popolnomaj landonomoj, ĝi certe ne sufiĉe striktas por fidinde pensi "Ho, eŭropaj landoj havas nomojn de popolo, kaj neeŭropaj landoj havas rektan nomon ne de popolo." Tial landonomoj kun -io estas tre konfuzaj kaj kaŭzas multajn erarojn (ĉinoj en Ĉinio sed ne ĉiloj en Ĉilio - tamen ambaŭ estas ekster Eŭropo).
jan aleksan (顯示個人資料) 2009年3月17日上午9:44:12
Miland (顯示個人資料) 2009年3月17日上午10:46:36
russ:Multaj, sed ne la plimulto, pri kiu mi parolis. La principo tamen validas pri la plimulto de landoj.Miland:Landoj kiuj pasintece nomiĝis kun ujo estas en Eŭropo, kaj la aliaj ekstere. Tiu principo aplikeblas al la plimulto de kazoj.Tio evidente ne veras. Ekster Eŭropo estas multaj landoj kun nomoj de popolo..
Krome, la regulo ne estas tute rigida; vortoj kiel Franciano, Japaniano eblas, laŭ la PMEG. Do fine ne gravas se ni forgesas al kiu lando oni ne kutime aplikas ano.
Ergazomai (顯示個人資料) 2009年3月17日下午1:02:34
Miland:Krome, la regulo ne estas tute rigida; vortoj kiel Franciano, Japaniano eblas, laŭ la PMEG.Ho jes, certe tio eblas, simple ĉar povas ja esti uloj kiuj loĝas daŭre en Francio (ekzemple), sed ne estas francoj. Do, ili nomiĝu Francianoj, ĉar ili estas anoj de Francio, sed ne partoj de la franca etno.
jchthys (顯示個人資料) 2009年3月17日下午9:11:50
erikano (顯示個人資料) 2009年3月18日下午11:09:50
Tumppi1991:Mi pensas, ke Suomio estas plej bona, ĉar tio estas ankaŭ finne. Sed Finnlando havas du nomojn "Suomi" kaj "Finland". Suomio estas bona, tio estas mallonga nomo.Se "suomi" estas la radiko (en suomio), mi elektas (sendube kaj ĉiam ekde hodiaŭ
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
(Erikano : Francano kiu volus liberi la naciajn lingvojn de la lingvaj imperiismoj ...!!
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年3月19日上午1:15:11
Ergazomai:1. Laŭ PMEG pri X-o kaj X-ujano (antaŭlasta alineo) tia distingo principe eblas, se la nomo de lando deriviĝas de tiu de popolano:Miland:Krome, la regulo ne estas tute rigida; vortoj kiel Franciano, Japaniano eblas, laŭ la PMEG.Ho jes, certe tio eblas, simple ĉar povas ja esti uloj kiuj loĝas daŭre en Francio (ekzemple), sed ne estas francoj. Do, ili nomiĝu Francianoj, ĉar ili estas anoj de Francio, sed ne partoj de la franca etno.
landonomo minus sufikso -uj- = popolano
landonomo plus sufikso -an- = landano
ekz.
Germanujo - -uj- = germano
Germanujo + -an- = germanujano (ne nepre germano, sed eble dano, friso, sorabo, turko, greko, italo, ruso, ...)
Hispanujo - -uj- = hispano
Hispanujo + -an- = hispanujano (ne nepre hispano, sed eble galego, kataluno, eŭsko, marokano ...)
2. Kio okazas, se la nomo de la lando mem estas la baza radiko?
landonomo plus sufikso -an- = landano kaj|aŭ popolano
ekz.
a) Irano + -an- = iranano
Eble iu proponus uzi iranano por landano kaj perso por ano de la ĉefa etno de la lando.
Do necesus dua radiko por distingi landanon de popolano.
b) Nederlando + -an- = nederlandano
Ŝercemulo dirus, ke nederlandanoj konsistas el nederoj, frisoj ktp.
Sed bedaŭrinde Nederlando ne analizeblas kiel Neder-land-o.
Tia distingo eble ofte tute ne necesas aŭ oni laŭbezone uzas esprimojn kiel ekz. ital(deven)a usonano aŭ franc(lingv)a kanadano.
Ĉu eble nederlanda nederlandano taŭgus?
Certe iu jam elpensis kompletan "politike ĝustan" sistemon de nomoj por landanoj kaj popolanoj.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Samplanedane,
Kolonjano (germana germanujano)
Rogir (顯示個人資料) 2009年3月19日下午1:24:35
Hilded (顯示個人資料) 2009年6月16日下午8:28:21
La prelego estis filmita, kaj estas nun spektebla ĉe Vimeo:
La landonomoj - pli simplaj ol vi supozas!