Tin nhắn: 29
Nội dung: Esperanto
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 20:56:14 Ngày 24 tháng 12 năm 2006
mi raziĝis, estis razita, iĝis razita --> malkorekta (?)
T0dd (Xem thông tin cá nhân) 23:11:08 Ngày 26 tháng 12 năm 2006
"Demandi" estas interesa vorto. La difino, laŭ ReVo, estas " Peti pri sciigo, informo: li demandis ŝin, kion ŝi faras".
La verbo estas transitiva, kaj ĝia rekta objekto estas tiu, al kiu oni celas la demandon (Antaŭ nelonge, estis diputo ĉe soc.culture.esperanto pri ĉi tiu verbo, kaj ĉu oni ja demandas *al* iu aŭ *de* iu).
ReVo ankaŭ montras, "mi devas ... demandi konsilon de la pastroj" En ĉi tiu kazo, la rekta objekto de "demandi" ne estas la pastroj; ĝi estas la konsilo. Do, mi supozas ke oni rajtas uzi la vorton en ambaŭ manieroj.
Laŭ mia kompreno, kiam verbo transitiva prenas la "-iĝ-" finaĵon, ĝi ankaŭ ekhavas pasivan sencon. Do, "Mi demandiĝis" signifas ke oni demandis min pri io.
Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 15:27:01 Ngày 27 tháng 12 năm 2006
Demandi ne estas litere "to ask". En la angla oni uzas "to ask" por demandi, peti kaj (iam) mendi.
Kiam vi diras en Esperanto: "mi demandas al mi", estas memevidenta ke mi demandas al mi DEMANDON!
Mi suspektas ke Esperanto ne estas la angla maskita...
Mi konsentas kun mem... tiel: "Mi demandas al mi mem", se vi volas.
Ĉu vi diras: "mi demandas je vi?" aŭ "mi demandas al vi?" Kial do vi proponas uzi: mi demandas je mi mem?????
Zenom (Xem thông tin cá nhân) 19:04:09 Ngày 27 tháng 12 năm 2006
Tie ĉi estas fragmento de teksto el lernolibro:
Bonan vesperon, kamaradoj! Mi estas Boris Grigorjeviĉ. MiDo, mi demandas min (vin, lin, ŝin) kaj mi demandas pri io.
demandas vin, kaj vi respondas al mi en Esperanto.
Zenom (Xem thông tin cá nhân) 19:04:23 Ngày 27 tháng 12 năm 2006
Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 20:39:01 Ngày 27 tháng 12 năm 2006
Mi demandas min (?)
Kiu vi estas? La muso?
Mi demandas demandon al mi
Demandon ĉi tie estas la muso, ne mi!
Mi ankaŭ ŝatas: "Mi demandiĝas", sed eble ne estas tiel ortodoksa...
Zenom (Xem thông tin cá nhân) 20:59:45 Ngày 27 tháng 12 năm 2006
Mendacapote:Jes, ĝuste.
Mi demandas min (?)
Mi demandas demandon al miNe. Mi metas demandon al mi.
Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 23:52:57 Ngày 27 tháng 12 năm 2006
Tial oni ne diras: "Mi demandas demandon al mi", sed nur: "Mi demandas al mi". "Mi metas demandon AL MI" eblus esti ankaŭ korekta. Fakte, mi trovis 65 artikolojn ĉe la reto kun ĉi tiu gramatika konstruĵo.
Bedaŭrinde, la frekvenco de iu frazo ĉe la reto ne sufiĉas por difini ĝia taŭga gramatika ĝusteco… Ekzemple: “Mi demandas min” estas eĉ la plej ofte uzata konstruaĵo trovita ĉe la reto kaj laŭ mi mankas logika senco.
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 00:40:29 Ngày 28 tháng 12 năm 2006
Kiam mi legas verbo+iĝi, mi komprenas pli bone, tuj, la refleksivan sencon. Estas simple, elegante.
Sed mi ne komprenas tiujn nekompreneblajn malsimilojn en la gramatiko de Seppik kaj Wennergren.
Nun, mi iĝidiras...
Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 03:37:07 Ngày 28 tháng 12 năm 2006
Mi uzos ambaŭ...