去目錄頁

Uzo de la vorto, "la"

jchthys, 2009年2月24日

讯息: 8

语言: Esperanto

jchthys (显示个人资料) 2009年2月24日上午1:56:01

Ĉu vi uzas la vorto la vorto la kun Esperantigataj vortoj similaj al “Fajrovulpo”?

«Mi uzas la Fajrovulpon, ne la Interretan Esplorilon.»

Mi scias, ke malmultaj uzas “la” ĉi tie; sed mi volas scii, se vi uzas ĝin. Do...

russ (显示个人资料) 2009年2月24日下午1:00:52

Tiaj propraj nomoj preskaŭ neniam havas "la", same kiel ni ne dirus "la Usono", "la Londono", "la John Wells", ...

jchthys (显示个人资料) 2009年2月24日下午8:54:53

Sed ili ne estas la ĝustaj nomoj por la programaĵoj. Do mi pensas, ke ili estas similaj al komunaj nomoj, kaj ke eble ili tial povus havi "la".

russ (显示个人资料) 2009年2月24日下午10:13:55

jchthys:Sed ili ne estas la ĝustaj nomoj por la programaĵoj. Do mi pensas, ke ili estas similaj al komunaj nomoj, kaj ke eble ili tial povus havi "la".
Kion vi celas per "la ĝustaj nomoj"? Ĉar "Fajrovulpo" estas Esperanta traduko de "Firefox"? Do ĉu vi simile diras "la Novjorko" anstataŭ "Novjorko", ĉar "Novjorko" ne estas la "ĝusta nomo" de "New York", kaj "la Usono" ĉar la "ĝusta nomo" estas "United States of America"? Mi supozas ke ne!

Tradukita propra nomo estas ankoraŭ propra nomo.

jchthys (显示个人资料) 2009年2月25日上午1:18:37

Nu, "Fajrovulpo" ne estas la varmarka nomo. Sed mi scias, ke vi rajtas--mi nur pensis, ke eble iuj ŝatus la "la" ĉi tie.

Parenteze kiam ne estas streketo en vortoj similaj al "ĉi tie"? Ĉi tiu uzo ne ŝajnas logika al mi.

henma (显示个人资料) 2009年2月25日上午10:24:57

jchthys:Parenteze kiam ne estas streketo en vortoj similaj al "ĉi tie"? Ĉi tiu uzo ne ŝajnas logika al mi.
Kiam uzata kun tiu/tio/tie/ĉio... ne estas streketo.

Kiam uzata kiel prefikso (ekz. ĉi-matene, ĉi-jara, ktp) oni metas streketo, por eviti konfuzon kun ĉio (ekzemple ĉi-okaze kaj ĉiokaze)

Kiam uzata kiel sola vorto, anstataŭ ĉi tie aŭ ĉi tiu (poezie), oni ne eblas uzi streketo.

Vidu la rimarkoj pri [url=http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ĉi.html#ĉi.0]ĉi[/url] en la reta-vortaro.

Amike,

Daniel.

russ (显示个人资料) 2009年2月26日上午6:54:01

jchthys:Nu, "Fajrovulpo" ne estas la varmarka nomo. Sed mi scias, ke vi rajtas
(Per "rajtas" ĉu vi celas "pravas"?)

jchthys (显示个人资料) 2009年2月26日下午2:47:37

Kompreneble; dankon. Fojfoje mi konfuziĝas pri tiujn vortojn.

回到上端