目次へ

dankon pro / por

crescence,2009年3月9日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

crescence (プロフィールを表示) 2009年3月9日 11:36:41

Saluton al ĉiuj,

Mi legas en la artikoloj de tiu forumo :

"Dankon por viaj komentoj"

kaj

"Dankon pro viaj komentoj"

Kion preferi ?

Dankon por/pro viaj respondoj ! rido.gif

Sxak (プロフィールを表示) 2009年3月9日 11:39:48

preferu pro
sed ankaŭ por estas uzata kaj ne estas eraro

Martinbr (プロフィールを表示) 2009年3月9日 12:13:10

En PMEG, klarigoj kaj ekzemloj pri por kaj pro ĉe dankmotivoj troveblas ĉi tie kaj tie ĉi.

crescence (プロフィールを表示) 2009年3月9日 18:02:05

Mi dankas vin du.

Mi uzos de nun unue "pro".

Ankaŭ dankon pro hiperligo de hejm-paĝo bertilow.com/pmeg, kion mi ne sciis.

Stephan S (プロフィールを表示) 2009年3月14日 10:08:18

Se la homo estas rusa, li/ŝi ne havas tiun demandon. Sed povas esti malfacile respondi al angloj, ekzemple, kiuj uzas "for" por "por" kaj "pro"

Kiel oni povas respondi?

Sxak (プロフィールを表示) 2009年3月16日 8:16:37

Stephan S:Se la homo estas rusa, li/ŝi ne havas tiun demandon.
Mi tute ne povas konsenti kun vi. En la rusa lingvo ni ĉi tie uzas prepozicion, kutime tradukatan kiel por. Eble ĝuste pro tio en la komenca periodo de Eo Z (kaj verŝajne multaj aliaj) uzis ĝuste por.
Sed mi atentigas vin, ke laŭ la senco ĉi tie devas esti ĝuste pro.

erikano (プロフィールを表示) 2009年3月19日 17:26:45

crescence:Mi dankas vin du.

Mi uzos de nun unue "pro".

Ankaŭ dankon pro hiperligo de hejm-paĝo bertilow.com/pmeg, kion mi ne sciis.
Mi opinias ke, por franca-parolantoj (kiel vi), la signifo/senco de "pro" estas proksima je "par rapport à" en la franca lingvo...

Do, mi preferas "dankon pro"...

Sed, esperanto estas "libera" lingvo, kun malmute reguloj (16 ekzakte) rideto.gif :

Do, mi opinias... ke vi povas paroli tiel, kiel vi volas... se iel vi estas komprenata !

先頭にもどる