目次へ

El kiu lingvo venas via nomo? Ĉu vi ĝin parolas?

werechick,2009年3月17日の

メッセージ: 42

言語: Esperanto

Matthieu (プロフィールを表示) 2009年3月20日 17:26:56

Mia persona nomo estas Matthieu. ([matjø] laŭ la franca elparolo.)

Laŭ informoj trovitaj de mi, ĝi venas de la malnovhebrea lingvo, matit (donaco) kaj yah (Dio). Do ĝi signifas “donaco de Dio”.

La saman devenon havas ankaŭ la nomoj Matthias, Matti, Mateo…

sinjoro (プロフィールを表示) 2009年3月24日 16:04:22

jchthys:
sinjoro:Mia nomo, Przemysław, estas ĝenerale slava, do krom la pola ĝi estas ankaŭ foje uzata en aliaj slavaj lingvoj. Interesa estas ĝia historio: ĝi formiĝis el la nomo Przemysł (pripensanto), kiam dum jarcentoj oni forgesis pri la deveno kaj pensis, ke ĝi devas finiĝi per "-sław" (-gloriganto) anstataŭ vera -mysł (-pensanto).
Przemysław ankaŭ estis pola reĝo, ĉu ne?
Ekzakte li nomiĝis Przemysł la 2-a, ne Przemysław ridulo.gif

1Guy1 (プロフィールを表示) 2009年3月24日 17:01:16

Mia persona nomo estas Guy. La libroj kaj retpaĝoj disputas de kie ĝi venis kaj kio ĝi signifas. ploro.gif

Leporino (プロフィールを表示) 2009年3月25日 17:30:41

Saluton!

Mia persona nomo estas Åsa (Oni prononcas ĝin: osa). Estas maljuna skandinava nomo kaj signifikas "Diino".
Bela, ĉu ne?! rideto.gif Mi ŝatas mian nomon kaj mi parolas la svedan.

piotrek92 (プロフィールを表示) 2009年3月28日 8:33:02

Mia nomo Piotr devenas de greka Petros kiu signifas "roko"

Grekan mi ne konas sal.gif

Tarducci (プロフィールを表示) 2009年3月28日 16:53:23

werechick:Mia vera nomo venas el la latina lingvo, kiun mi ne parolas. Mia familio kaj mi parolas denaske angle, kaj mia patrino kaj frato havas hebreajn nomojn, kaj la nomo de mia patro estas germana.

Mi scias ke, ekzemple, japanaj homoj havas japanajn nomojn, sed la resto de la mondo?
Jorge Angel: Estas grekaj.

nikko (プロフィールを表示) 2009年3月30日 7:26:03

Ironchef:Mia vera nomo estas "Owen" kiu elvenas el la Kimra lingvo (Owain) kaj ĝenerale estas keltika nomo. Mi kredas ke la nomo signifas "ŝafisto" aŭ eble "ŝafido". Mi ne parolas la kimran lingvon. Mi estas el Anglio, tamen, ne Kimrio.
Hehe, ruse "oven" estas ŝafiĉo.

Mia nomo "Nikita" estas greka, sed mi ne parolas grekan.

Timi85 (プロフィールを表示) 2009年6月30日 21:55:01

Mia nomo "Tímea" estas kurioza, ĉar ĝi ekzistas nur en nia lando kaj nur ekde la 19-a jarcento, kiam nia fama verkisto Mór JÓKAI kreis ĝin, kaj Tímea estis la rolulino de lia romano. Oni povas legi iometan pri li ĉi tie: [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Mór_Jókai]http://eo.wikipedia.org/wiki/Mór_Jókai[/url], kaj la romano, pri kio mi parolas, estas "La ora homo".

Do mi ne povus ion alian diri - jes, mi parolas la lingvon, el kiu mia nomo venas. ridulo.gif

Sed se ni akceptas la supozon, ke Jókai kreis la nomon el greka nomo "Euthümia" (kio signifas, se mi scias bone, "bona + estimo"), mi tamen ne parolas la originalan lingvon. ridulo.gif

Momomomomo (プロフィールを表示) 2009年7月13日 21:22:36

nikko: Mia nomo "Nikita" estas greka, sed mi ne parolas grekan.
Ĉu vere? Mi havas amikon nomiĝatan Nikita kaj ankaŭ li estas rusa. Li unufoje diris, ke Nikita estas ordinara nomo en Rusio.

patrik (プロフィールを表示) 2009年7月13日 21:39:50

Mia tuta nomo duvortas: "Patrick Jade".

"Patrick" devenas de la latina vorto "patricius", kiu signifas "nobelo". Tio maltaŭgas por mi... rido.gif

"Jade", kio estas ornamŝtono, devenas de la hispana frazero "piedra de ijada" ["lumboŝtono"], pro ties tiam ofte-dirita efikeco kontraŭ malsanoj de lumbo kaj reno.

Mi parolas nek la latinan nek la hispanan, bedaŭrinde. lango.gif

先頭にもどる