הודעות: 43
שפה: Esperanto
werechick (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2009, 20:59:26
patrik:Mia tuta nomo duvortas: "Patrick Jade".Estas interesa. En mia lando, Patrick estas vira nomo (fakte, la nomo de miaj praavoj), sed "Jade" estas ina nomo. Ĉu estas ambaŭseksa en via lando/lingvo? Aŭ estas nur vira? (Mi vidis ke vi estas vira)
"Patrick" devenas de la latina vorto "patricius", kiu signifas "nobelo". Tio maltaŭgas por mi...![]()
"Jade", kio estas ornamŝtono, devenas de la hispana frazero "piedra de ijada" ["lumboŝtono"], pro ties tiam ofte-dirita efikeco kontraŭ malsanoj de lumbo kaj reno.
Mi parolas nek la latinan nek la hispanan, bedaŭrinde.
bele (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2009, 01:17:04
Mia nomo estas Cibele.
Cíbele estis diino el Grekujo. Ŝi estis nomiĝita Patrino Diino aŭ Patrino de la dioj.
Ŝi havis povon pri la naturo kaj la bestoj.
La grekuloj kredis je ĉi-tiu diino.
Mi ne parolas la grekan....
Cíbele estis diino el Grekujo. Ŝi estis nomiĝita Patrino Diino aŭ Patrino de la dioj.
Ŝi havis povon pri la naturo kaj la bestoj.
La grekuloj kredis je ĉi-tiu diino.
Mi ne parolas la grekan....
horsto (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2009, 13:27:06
bele:Mia nomo estas Cibele.Mi iam havis koleginon el Brazilo kiu nomiĝis Cibele. Ĉu vi iam estis en Germanujo?