目次へ

El kiu lingvo venas via nomo? Ĉu vi ĝin parolas?

werechick,2009年3月17日の

メッセージ: 43

言語: Esperanto

werechick (プロフィールを表示) 2009年8月30日 20:59:26

patrik:Mia tuta nomo duvortas: "Patrick Jade".

"Patrick" devenas de la latina vorto "patricius", kiu signifas "nobelo". Tio maltaŭgas por mi... rido.gif

"Jade", kio estas ornamŝtono, devenas de la hispana frazero "piedra de ijada" ["lumboŝtono"], pro ties tiam ofte-dirita efikeco kontraŭ malsanoj de lumbo kaj reno.

Mi parolas nek la latinan nek la hispanan, bedaŭrinde. lango.gif
Estas interesa. En mia lando, Patrick estas vira nomo (fakte, la nomo de miaj praavoj), sed "Jade" estas ina nomo. Ĉu estas ambaŭseksa en via lando/lingvo? Aŭ estas nur vira? (Mi vidis ke vi estas vira)

bele (プロフィールを表示) 2009年8月31日 1:17:04

Mia nomo estas Cibele.
Cíbele estis diino el Grekujo. Ŝi estis nomiĝita Patrino Diino aŭ Patrino de la dioj.
Ŝi havis povon pri la naturo kaj la bestoj.
La grekuloj kredis je ĉi-tiu diino.
Mi ne parolas la grekan....

horsto (プロフィールを表示) 2009年8月31日 13:27:06

bele:Mia nomo estas Cibele.
Mi iam havis koleginon el Brazilo kiu nomiĝis Cibele. Ĉu vi iam estis en Germanujo?

先頭にもどる