Mesaĝoj: 23
Lingvo: Esperanto
crescence (Montri la profilon) 2009-marto-22 08:37:01
En franca, "ktp" estas tradukata "etc", kiu reduktas la esprimon "et cetera".
Multaj Francoj misformas kaj la mallongigon kaj la esprimon. Oni ofte legas "ect" kaj oni aŭdas "ek cetera".
Kiel oni skribas la mallongigon kaj oni diras la esprimon en la aliaj lingvoj ?
darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-22 09:17:26
Trold (Montri la profilon) 2009-marto-22 09:52:52
antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:01:52
Amike.
crescence (Montri la profilon) 2009-marto-22 11:02:43
Trold:En dana oni diras "osv" (og så videre)Kion signifas la cirkleto super la litero "a" ?
AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-22 13:31:11
"och så vidare" aŭ mallonge "o.s.v". La skandinavaj lingvoj havas kelkajn supersignitajn literojn same kiel havas esperanto. En la sveda estas "å, ä kaj ö".
crescence (Montri la profilon) 2009-marto-22 14:43:56
AlfRoland:La skandinavaj lingvoj havas kelkajn supersignitajn literojn same kiel havas esperanto. En la sveda estas "å, ä kaj ö".Ĉu la literoj "a cirkleto" kaj "ä" simile prononciĝas ? Kiel ĉiu prononciĝas ?
AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-22 17:30:15
crescence: Ĉu la literoj "a cirkleto" kaj "ä" simile prononciĝas ? Kiel ĉiu prononciĝas ?Plej probable iu alia povus klarigi pli bone sed mi provas:
Sveda "å" preskaŭ similas al "o" en esperanto
Sveda "o" similas al "u" en esperanto.
Sveda "u" mi pensas ne estas en esperanto
kaj svedaj "ä" kaj "e" similas unu al la alian.
Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:07:15
patrik (Montri la profilon) 2009-marto-24 13:27:56