본문으로

KTP en ĉiuj lingvoj

글쓴이: crescence, 2009년 3월 22일

글: 27

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오전 8:37:01

Saluton al ĉiuj,

En franca, "ktp" estas tradukata "etc", kiu reduktas la esprimon "et cetera".

Multaj Francoj misformas kaj la mallongigon kaj la esprimon. Oni ofte legas "ect" kaj oni aŭdas "ek cetera".

Kiel oni skribas la mallongigon kaj oni diras la esprimon en la aliaj lingvoj ?

darkweasel (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오전 9:17:26

En la germana, ekzistas "usw" (und so weiter = kaj tiel plu) kaj "etc" (et cetera).

Trold (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오전 9:52:52

En dana oni diras "osv" (og så videre)

antoniomoya (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오전 10:01:52

En la hispana oni diras (kiel en la franca), "et cetera", kaj skribas "etc."

Amike.

crescence (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오전 11:02:43

Trold:En dana oni diras "osv" (og så videre)
Kion signifas la cirkleto super la litero "a" ?

AlfRoland (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오후 1:31:11

En la sveda estas preskaŭ same kiel la dana:
"och så vidare" aŭ mallonge "o.s.v". La skandinavaj lingvoj havas kelkajn supersignitajn literojn same kiel havas esperanto. En la sveda estas "å, ä kaj ö".

crescence (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오후 2:43:56

AlfRoland:La skandinavaj lingvoj havas kelkajn supersignitajn literojn same kiel havas esperanto. En la sveda estas "å, ä kaj ö".
Ĉu la literoj "a cirkleto" kaj "ä" simile prononciĝas ? Kiel ĉiu prononciĝas ?

Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오후 2:58:10

Pli kaj pli analfebetas la francoj, chefe kiam temas pri la latina...

En la bretona (francia alternativa lingvo) oni diras HAG ALL (h.a.), kiu signifas "kaj alia" aù HA C'HOAZ, kiu signifas "Kaj plu", sed oni ankaù povas kunigi por diri HAG ALL C'HOAZ...

HAG ALL havas du signifojn parole:
HAG ALL kaj HA GALL, kiu signifas "kaj franca" !!!

AlfRoland (프로필 보기) 2009년 3월 22일 오후 5:30:15

crescence: Ĉu la literoj "a cirkleto" kaj "ä" simile prononciĝas ? Kiel ĉiu prononciĝas ?
Plej probable iu alia povus klarigi pli bone sed mi provas:

Sveda "å" preskaŭ similas al "o" en esperanto
Sveda "o" similas al "u" en esperanto.
Sveda "u" mi pensas ne estas en esperanto
kaj svedaj "ä" kaj "e" similas unu al la alian.

Rogir (프로필 보기) 2009년 3월 23일 오후 8:07:15

Nederlande ni diras enzovoorts (enz.) aŭ iam etcetera (etc.), kiu estas pli formala.

다시 위로