Till sidans innehåll

Neutreco de Esperanto

av vedev, 22 mars 2009

Meddelanden: 31

Språk: Esperanto

horsto (Visa profilen) 22 mars 2009 21:26:37

R2D2!:
Mı kredıs tıon, ke “infano” estıs ne nur por gefıloȷn, sed ankaŭ por geknabetoȷn
—Ilhuıtemoc δ
Vi pravas, infanoj kaj gefiloj ne estas tute samsencaj. Gefiloj pli akcentas la sencon "estas filo aŭ filino de", dum infano pli signifas "juna homo". Sed tamen vi povas diri "miaj infanoj" samkiel "miaj gefiloj".
vajŝnavisto:
Sed pri vortkonstruadoj kiel virpatro aŭ virfrato?
Pardonu, mi ne komprenas la demandon.
vejktoro:
Hmmm, do, ni volas unuopa formo por 'ge-'
Ĉu tiuj ĉi estas komprenebla?
'iu gefilo'... 'ungepatro'
Ĉu oni povus diri 'unu da gepatro', aŭ 'unu da gefilo'?
Aŭ ebla 'gepatrero'?; 'gepatrulo'?
Kiu volas tion? Se vi volas paroli nur pri unu parto de la gepatroj, vi simple diru patro aŭ patrino.

vejktoro (Visa profilen) 22 mars 2009 21:44:11

Se vi volas paroli nur pri unu parto de la gepatroj, vi simple diru patro aŭ patrino.
Ebla mi ne komprenas. Mi pensas ke la celo estas paroli pri unu parto sen atribui genron.

le_chaz (Visa profilen) 23 mars 2009 09:16:04

Mi voĉdonis "ne", ĉar mi opinias ke la genrosistemo en esperanto povus esti pli kontentiga. Tamen, mi volas substreki, ke temas pri teoria afero, kaj nur detaleto de la lingvo. Praktike, ne eblas ŝanĝi tion kaj fakte tute ne gravas ĉar esperanto jam bone funkcias.

Paroli pri reformoj en la lingvo estas malfekunde. Uzu esperanton, kun ties supozataj mankoj. Pli gravas la filozio kiu tenas la lingvon, ol ĝia formo.

MikhailMarkeyev (Visa profilen) 23 mars 2009 11:50:24

Mi ne ĉesas miri de homa stultaĵo.
Ial homoj provas malpermesi vortojn, kvazaŭ tio helpos solvi problemojn, kiujn tiuj vortoj nomas. Tia tendenco ne nur formovas solvecon de la problemoj, ĝi damaĝas socion mem. Ni, kiel struto, enŝovis niajn kapojn en sablo, kaj pensas, ke ĉiaj problemoj estas solvitaj.
Fakte, la diskriminacio ne vaporiĝos subite. Se vi malpermesus la vorto "negro", ili uzos alia, ekzemple, "nigro", "karbo", "koto"... Ĉu ĝi estos bone? Ĉu vi malpermesos eĉ tiujn vortojn?
La vorto "virino" havas sinonimojn kiel "belulino", "diino", "ĉarmino". Eĉ en oficialaj dokumentoj oni povus nomi ilin "damo", "fraŭlino", "sinjorino". Se ĉi tio insultas vin, tiel vi devas viziti bonan psikologiston, ĉar ĝi indikas, ke vi havas problemojn de via seksa identigeco.
Ekzemple, mi fieras, ke mi estas viro, ruso, patro, edzo, blankulo. Kaj mi estimas ĉiujn virinojn, eksterlandanojn, indeanojn, negrojn, unuavorte ĉiujn, kiu estimas min.
Se la afero estas ĵus en tio, ke oni deziras havi vorton, kiu signifos "patro aŭ patrino", mi ne vidas ĉi tie problemon. Elpensu novan vorton, aŭ uzu "gepatro".

antoniomoya (Visa profilen) 23 mars 2009 12:12:02

MikhailMarkeyev:Mi ne ĉesas miri de homa stultaĵo.
Vi tute pravas. Kaj mi akordas plene kun viaj paroloj.

Amike el Hispanio.

Oŝo-Jabe (Visa profilen) 15 november 2009 08:31:22

nshepperd:Kion mi intencas, estas: ekzemple, la koncepto "ido de sama gepatroj" ne rilatas sekson iom ajn, sed la radiko por tiu estas "frato" kiu klare montras vireco kaj klare ne virineco.
Samgepatrido?

vedev:Kial -in- ? Kial por virinoj? Ĉu tio ne estas diskriminacio?
En Esperanto estas tri vortklasoj pri sekso, ili certe estas malsimetria, sed neniumaniere diskriminacia:

Neŭtra-
a) bovo, virbovo, bovino b) kelnero, vira kelnero, kelnerino c) blondulo(j), (vira) blondulo, blondulino
Vira-
a) gepatroj/[gepatrano], patro, patrino b) geknaboj/infano, knabo, knabino
Ina-
a) [geamazonoj], [vira amazono], amazono

[] = Nekutima kaj teoria

jan aleksan (Visa profilen) 15 november 2009 10:44:08

vedev:

Kaj - kial multe da personoj estos "ili"? Ne Ŝij? lango.gif

Mi pensas, tre bone - "ĝij"! au pleje bone - ZEJ.
nu, laŭ mi "ŝij" kaj "ĝij" ne estas kontraŭregulaj. Do oni povus uzi ilin, flanke de "ili".

Sed "Zej" laŭ mi ne utilas.

jan aleksan (Visa profilen) 15 november 2009 10:48:05

le_chaz:Mi voĉdonis "ne", ĉar mi opinias ke la genrosistemo en esperanto povus esti pli kontentiga. Tamen, mi volas substreki, ke temas pri teoria afero, kaj nur detaleto de la lingvo. Praktike, ne eblas ŝanĝi tion kaj fakte tute ne gravas ĉar esperanto jam bone funkcias.

Paroli pri reformoj en la lingvo estas malfekunde. Uzu esperanton, kun ties supozataj mankoj. Pli gravas la filozio kiu tenas la lingvon, ol ĝia formo.
+1

Oŝo-Jabe (Visa profilen) 15 november 2009 20:56:19

jan aleksan:
vedev:

Kaj - kial multe da personoj estos "ili"? Ne Ŝij? lango.gif

Mi pensas, tre bone - "ĝij"!
nu, laŭ mi "ŝij" kaj "ĝij" ne estas kontraŭregulaj. Do oni povus uzi ilin, flanke de "ili".
Kiel oni elparolas la duliteraĵon "ij"?

sergejm (Visa profilen) 16 november 2009 08:08:03

R2D2!:
Oŝo-Jabe:Kiel oni elparolas la duliteraĵon "ij"?
Demandu al rusoj, kiuj uzas ĝin en ilia lingvo.

—Ilhuıtemoc
En tekstaro.com estas du vortoj kun 'ij':
'trijara' kar 'prijuĝi' kaj kelkaj nomoj, precipe rusaj.
Mi vidas neniajn malfacilaĵojn prononci '-ij', 'j' prononciĝas same kiel en '-uj', sed por ne-rusoj tio eble estas malfacile.
Mi vidas nenian utilon uzi 'ŝij', 'ĝij' ktp.

Tillbaka till toppen