Al la enhavo

Norda Koreo - fino aŭ komenco?

de vedev, 2009-marto-26

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 13:06:17

henma:
Neniu devus havi nukleajn armilojn. Simple.
Mi bone komprenas vian vidpunkton!
Sed laŭ mi ne ĉio estas tiom simpla. Sen nuklea armilo mi supozas ke la tria kaj eble eĉ la kvara tutmondaj militoj jam sendube okazintus anstataŭ nur malvarma milito. Vi ne konsentas?
En nuna situacio, kiam unu lando tiom superas ĉiujn aliajn en kutimaj armiloj, landoj ne havantaj nuklean armilon estas preskaŭ plene sendefendaj. Laŭ mi tio estas la ĉefa kialo de la nordkorea kaj irana nukleaj programoj.
Mi opinias, ke nuklean armilon eblas neniigi nur se Usono (kaj aliaj landoj de NATO) dekonigos sian armeon, por landoj kiel Rusio kaj Ĉinio sentus sin sekurece sen nukleaj raketoj.

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 16:24:13

Senegaùlo:

Kiu tiel efike ellavis vian cerbon (aŭ la sponĝon, kiu anstataŭas...)

Laŭ mi scias la sola lando kiu sovaĝe kaj kontraŭleĝe atakas kaj detruas landojn malpli fortajn nomiĝas USONO... Ĝi eĉ ne hezitas lanĉi atombombojn sur centmilojn da civilajn homoj, inojn, malunulojn, infanojn... Poste venas ISRAELO... Ili kaj nur ili estas la nuntempaj faŝitoj al kiuj via lando petas protektadon...

Do mi sugestas ke vi sanĝu vian kaŝnomon de DOBRI al PLOĤI... Eble tiel vi iĝos malpli naiva... kaj lasus la koreanojn memdecidi pri sia registaro kaj futuro...
Kial vi strebas kolerigi min? Kial mi ŝanĝu mian salutnomon? Ja mi scias, ke "ploĥo" signifas "malĝuste", sed bonvolu klare diri, kiaj miaj opinioj estas malĝustaj! Mi asertis, ke anstataŭ raketoj mi preferus bonan manĝon kaj loĝadon. Ĉu vi preferus la raketojn? Norda Koreio estis nur ekzemplo de malbona mastrumado. Kompreneble la koreoj rajtus decidi pri sia agado, sed nuntempe tio ne eblas. Ĉu vi ne rimarkis, ke en Norda Koreio regas absolutismo? Vi menciis cerbolavadon. Sed al mi ŝajnas, ke vi ne loĝas en demokratia Brazilo, sed ĝuste en Koreio, ĉar vi havas vian cerbon lavitan. Plu vi menciis, ke unusola militema lando estas Usono. Vi ridigis min. Multaj landoj emas militi kontraŭ sia najbaro aŭ iu alia, sed nur Usono efektivigas tion. La aliaj timas ĝin. Feliĉe de Dua mondmilito neniu lando uzis atombombojn. Ĉu vi ne rimarkis tion?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 22:11:35

Tute ne ! La malon mi rimarkis : Usono lanĉis atombombojn sur japanon sennecese, nur por testi la bomboj (du bombojn ĉar temis pri malsamaj tipoj de bomboj) kaj por gajni potencon en la postmilita mondo rilate Sovetunio...
Tuj poste ili volis detrui Sovetunio per bombado tutmonata, sed Sovetunio akiris sufiĉan potencon por atombombe minaci Eŭropon kaj nur tial detenis Usonon... Mi ne "ignoras" ke la nura kialo de ilia veno al Eŭropo estis anstataŭi la fiaskiĝintajn naziojn kontraŭ komunismon en tiu mondparto, kiun ili konsideris sia...

En Brazilon, ili estigis militistaran puĉon kiu arestis ĉiujn ajn homojn ĉiaseksajn kaj ĉiaaĝajn (ĉefe gejunulojn)suspektitajn (sen pruvoj) de simpatio al komunismo kaj torturis kaj lanĉis en la maron el helikopteroj... Tiu diktatoreco daŭris pli ol 20 jarojn kaj detruis la brazilan societon civile, politike, kulture kaj intelekte por longaj jardekoj...

Mi ne menciis Argentinon, ĉilion, Nikaragvon, Filipinion, Vjetnamon (la naskiĝlando de mia patrino kaj plimaljuna frato), Irako ktp... Ankaŭ ne tion, kion faris Anglio antaŭ ol Usono relajsis...

Studu historion nur!

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 14:41:09

Senegaùlo:Tute ne ! La malon mi rimarkis : Usono lanĉis atombombojn sur japanon sennecese, nur por testi la bomboj (du bombojn ĉar temis pri malsamaj tipoj de bomboj) kaj por gajni potencon en la postmilita mondo rilate Sovetunio...

Ankaŭ ne tion, kion faris Anglio antaŭ ol Usono relajsis...

Studu historion nur!
Historion de Dua mondmilito mi studis pli profunde ol vi, ĉar vi ne scias, ke Usono uzis atombombojn kontraŭ Japanio por rapide fini la Duan mondmiliton! De tiu tempo feliĉe neniu uzis ĝin.
Ankaŭ mi estis instruita en lernejoj, ke Usono volas detrui Sovetunion por akiri tutplanedan potencon. Hodiaŭ mi opinias, ke male Sovetunio volis akiri potencon almenaŭ por Eŭropo, sed usonaj atombomboj detenis ĝin.
Detalan historion de Brazilo mi ne konas. Bonvolu instrui min pri ĝi.
Kaj ke Usono enmiksiĝas al multaj landoj, tio estas konata fakto. Kion ni povas fari kun tio? Mi simple kredas, ke Usono nur zorgas pri sia sekureco. Al mia lando venis usonaj soldatoj nur por liberigi nin de nazioj, ili neniam okupis mian landon (kiel Sovetunio).
Kion vi volis diri per la vorto "relajsis"? Ĉu potenciĝis?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 16:35:19

dobri:
Fuzzy:Ĉu iu povas klarigi al mi: kial Norda Koreio ne rajtas lanĉi raketojn?
Tio estas facila. Ĉar la nordkoreia registaro ne estas fidinda.
Nek fidinda estis la usona registaro de Buŝ. Ĝi atakis kaj detruis la Irakion, suverenan ŝtaton, per malveraj diroj, solece sen la "konsento" de la internacia landaro (UN), kiel ia...diktaturo.

Nu, kion diras Iranio ? Ĝi estas el unu de la plej grandaj kaj maljunaj civilizacioj. Se, iu lando atakas Iranion, kiu defendas ĝin ? La UN (kiel la Irakio) ?
En tiu milita reĝiono de la mondo (mezoriento), ĉu la Iranio atakis unufoje iun landon ? Neniam! Nu kiu ? Arabaj landoj, Israelio, Usono...
Nu, kiu estas la plej danĝera ?

Kial la Iranio ne povus havi nukleajn armilojn ? Ĉar ĝi subskribis la traktaton de nemultigo de nukleaj armiloj ?
Nu kial Pakistanio, Hindio, Israelio, kiuj ne subskribas tiun traktaton, povas havi la nukleajn armilojn ? Ĉar ili estas fidindaj landoj, neniam militante ? El kie venas la talibanoj, kie estus Ben Laden, en Pakistanio, ĉu ne ? Hum hum!
Neniu devus havi nukleajn armilojn. Simple.
Nukleaj armiloj alportas la pacon, "la ekvilibro de la teroro". La certeco de reciproka detruaĵo, militkaze, preventas la militon inter landoj (eĉ diktaturoj) kiuj posedas tiujn armilojn.
Tial mi opinias ke la Norda Koreio ne atakos. Neeblas gajni.

La kontraŭraketoj ŝildoj nur kaŭzas kuradon al armiloj, la ekvilibro ne devas rompiĝita.

Nun, la vera problemo estas tiuj fanatikaj organizaĵoj, kiel "Alkaida", kiuj ne havas responsecon al unu lando aŭ al popolo, kaj ne povas facile "teroriĝita".
Tiaj organizaĵoj ĉiam ekzistis en la mondo, sed, nun, ilia monda divastigo kaj la eblo de posedi tiun teruran armilon, certe zorgiĝas. Tial, necesas, ĉiam pririgardi kaj batali ilin.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 21:18:49

"Relajsi" estas daŭrigi la agon/efiko (fiagon, ĉikaze)

"nenio lando devus..." Do kial unuj ?

Lando sen atombomboj devas obei Usonon. Male, ĝi estos atakita kaj eventuale detruita...

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 04:22:12

dobri:Historion de Dua mondmilito mi studis pli profunde ol vi...
Al mia lando venis usonaj soldatoj nur por liberigi nin de nazioj, ili neniam okupis mian landon (kiel Sovetunio).
Junulo, malfermu lernolibron de historio kaj legu kiu liberigis Ĉeĥoslovakion de faŝistoj. Estas tre strange, ke vi ne memoras la feston de liberigeco de via propra lando.

Ankaŭ, kvankam propagando de via lando asertas inverson, Sovetunio neniam okupis Ĉeĥoslovakion. Jes estas unu fakto: je septembro 1968 j. armeoj de "Varŝava kontrakto" eniris en la Praha. Sed Ĉeĥoslovakio ĝis 1993 j. estis memstara lando. Soveta registaro certe enmiksiĝis en enaj aferoj de ĝi. Ĝuste tiel, kiel tion faras Eŭropounio nun. Plimulte, Ĉeĥoslovakio neniam estis parto de Sovetunio, sed Ĉeĥio estas parto de Eŭropounio. "Kiu pagas la muzikistojn, tiu mendas la muzikon".

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 04:24:18

ripeto estas forviŝita

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 07:58:28

Frankouche:Nun, la vera problemo estas tiuj fanatikaj organizaĵoj, kiel "Alkaida", kiuj ne havas responsecon al unu lando aŭ al popolo, kaj ne povas facile "teroriĝita".
Tiaj organizaĵoj ĉiam ekzistis en la mondo, sed, nun, ilia monda divastigo kaj la eblo de posedi tiun teruran armilon, certe zorgiĝas. Tial, necesas, ĉiam pririgardi kaj batali ilin.
Jes, eble vi pravas. Sed eble ne.
Mi verdire ne tre kredas je vera ekzisto kaj sendependeco de Alkaida. Laŭ mi tio estas tre stranga terorista organizacio -- la ĉefa malamiko de ĝi (Usono) profitas de ĝia ekzisto multe pli ol iu alia ridulo.gif
Interese, sed ja la fakta kreanto de Alkaida por batali kontraŭ Sovetunio estis... jes, ĝuste, Usono okulumo.gif

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 14:19:37

dobri:> aĝo: 59
Simile, mi eraris. Vi ne estas junulo, kaj sekve vi bone memoras tion tempon. Do vi konscie trompas. Aŭ via cerbo estas tute privalita per propagando.

Reen al la supro