Al la enhavo

Kial vi komencis lerni Esperanton?

de pl74, 2009-marto-27

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-28 17:25:09

Kiam mi feriis en Pollando mia amikino tie diris al mi pri tio, ke ŝiaj gepatroj lernis Esperanton en la lernejo. Mi ne tiam konis Esperanton, do pensis nenion pri tio, sed la nomo restis en mia menso.

Iom post tio mi hazarde trovis en la reto la jenan paĝaron pri lingvoj, kaj mi rimarkis tiun lingvon Esperanto, pri kiu mia amikino parolis. Mirigis min, ke artefarita lingvo povas havi 2 milionojn da parolantoj, kaj kiam mi legis ke estas senkosta kurso mi decidis provi ĝin.

Post tio mi baldaŭ enamiĝis kun la lingvo, kaj tial daŭrigis mian lernadon. rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-28 17:37:23

Babilanto sur la IRC parolis pri Esperanto (kaj lernu!) en babilejo, en kiu ankaŭ mi estis. Mi estis scivolema kaj komencis lerni.

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-28 17:58:08

darkweasel:Babilanto sur la IRC parolis pri Esperanto (kaj lernu!) en babilejo, en kiu ankaŭ mi estis. Mi estis scivolema kaj komencis lerni.
En kiu kanalo tio okazis?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-28 23:37:28

Mi komencis samtempe kun mia frato kiam li eksciis pri ĝi interrete. Li pli rapide lernis ol mi, sed nun mi parolas ĝin sufiĉe flue ankaŭ. Kaj antaŭ duona jaro mi malkovris ke kunlernanto ankaŭ parolas ĝin!

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-29 12:26:18

nikko:
darkweasel:Babilanto sur la IRC parolis pri Esperanto (kaj lernu!) en babilejo, en kiu ankaŭ mi estis. Mi estis scivolema kaj komencis lerni.
En kiu kanalo tio okazis?
Mi ne certas - la babilanto estis Weegee (kiu, tamen, parolas nur tre malmulte da Esperanto) sur la euIRC reto. Mi pensas, ke la kanalo estis #wald aŭ #pkinside aŭ iu... (oni parolas la germanan tie).

Martinbr (Montri la profilon) 2009-marto-29 13:05:19

Mi komencis lerni Esperanton pro mia ĝenerala intereso pri lingvo. Mi volis scii, ĉu planlingvo kiel Esperanto povas funkcii same bone kiel "naturaj" lingvoj. Kaj dum la koresponda kurso, mi rimarkis baldaŭ, ke ĝi funkciis bonege! Post tiu kurso, mi partoprenis unusemajnan lingvokurson en suda Francio. La facileco de Esperanto multe impresigis min. Lernante tiun lingvon, oni tre rapide atingas nivelon, je kiu oni povas facile komuniki. Tio faras la lernadon -- kaj uzadon -- de Esperanto tre plezura.

Mi tute ne regretas lerni Esperanton. Intertempe mi partoprenis multajn Esperanto-renkontiĝojn kaj tie havis gajan tempon kun homoj el tre diversaj landoj. Sed Esperanto nen nur donis al oni la eblon vojaĝi al multaj lokoj -- kaj sufiĉa multekoste; ĝi ankaŭ havas interesan kulturan. Mi jam antaŭĝojas la KEF-on, kiu okazos en Julio en Danlando kaj kie oni povas sperti multe da tiu kulture, ĉefe Esperanto-muzikon.

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-29 13:14:25

Mi ne scias ĝuste, kial mi komencis antaŭ tri monatoj. Ĝi ŝajnis facila; kaj mi volis lerni alian lingvon flue kaj tute; kaj ĝi ŝajnas, kiel ĝi helpus min pri aliaj lingvoj, kiujn mi volas lerni (ekz. la nederlanda); kaj baldaŭ mi eklegis pri la Pasporta Servo. Ili estas la ĉeftialoj por iu ajn, mi supozas.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-marto-29 23:53:01

lango.gif
Miaj amikoj iris al E-klubejo kaj invitis min.
...

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 17:18:13

Mi ekkomencis lerni esperanton ĉar ĝi ŝajnis al mi tre amuzan lingvon!
De ĉiam, mi ŝatas ludi kun vortojn (en mia patrina lingvo, la franca), do esperanto ŝajnis esti amuzega ludilo.

Mi ankoraŭ ŝatis la ideon de unu lingvo por komuniki egale kun ĉiuj. Mi havas mutlajn geamikojn kun aliaj patrinaj lingvoj. Kaj mi vivis la malfacilecojn por interparoli kune. Kelkfoje, mi nur silentas ĉar la vortoj mankas. Tio ne estas tre bona. Aŭ kelkfoje, mi ne ŝatas kiam mi parolas kun aliaj kaj rimarkas erarojn. Sed mi havas konscion ke la alia pli bone parolas mian patrinan lingvon ol mi parolas la sian (ŝian, lian). Do... Ŝajnas al mi ke esperanto estas utila ilo por komuniki.

Mi ankoraŭ pensis "kun tiu lingvo, mi povos renkonti multajn homojn kaj interparoli kun ili.

Mi pensas ke oni ne batalas kontraŭ uloj kun kiun ni povas paroli, kiun ni komprenas.null

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 20:27:13

Mi ĵus konstatis ke tiu fadeno temas pri tre simila temo ol mia "ENKETO" nomata :
"Kial vi lernis/lernas Esperanton " (En la forumo "Pri ĉio cetera")

ĈU VI BONVOLAS, ĉiuj, ankaŭ respondi tiun interesegan enketon ? ?
(Tio eblas tre rapide !)

Se JES, klaku ĉi tie : http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Antaŭe dankon !

Reen al la supro