Al la enhavo

Kial vi komencis lerni Esperanton?

de pl74, 2009-marto-27

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

robinast (Montri la profilon) 2009-julio-30 15:37:11

jchthys:
robinast:... funkcianta kiel helpverbo?
Ne kiel helpverbo, sed kiel anstataŭverbo. Oni ne diras Mi faris vidi ĝin anstataŭ Mi ja vidis ĝin. Sed oni ja povas diri Ĉu vi ja faras?.
Pardonu min, reale mi celis anstataŭverbon, ne helpverbon (kio estis nur mia mistraduko en tiu kunteksto).
Mi rigardis en PMEG kaj ne trovis ke "fari" povas uzata kiel vi uzis ĝin en via ekzemplo. Sed mi ankaŭ ne trovis ke ĝi ne povas uzata tiel (rigardu fari en PMEG). Tamen, tia uzmaniero de "fari" ŝajnas pli malpli anglaspecife al mi... Ĉu mi eraras ĉi tie? Mi ne scias la esperanton sufiĉe bone ankoraŭ por senti min certe pri tio.

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-30 16:59:12

robinast:
jchthys:
robinast:... funkcianta kiel helpverbo?
Ne kiel helpverbo, sed kiel anstataŭverbo. Oni ne diras Mi faris vidi ĝin anstataŭ Mi ja vidis ĝin. Sed oni ja povas diri Ĉu vi ja faras?.
Pardonu min, reale mi celis anstataŭverbon, ne helpverbon (kio estis nur mia mistraduko en tiu kunteksto).
Mi rigardis en PMEG kaj ne trovis ke "fari" povas uzata kiel vi uzis ĝin en via ekzemplo. Sed mi ankaŭ ne trovis ke ĝi ne povas uzata tiel (rigardu fari en PMEG). Tamen, tia uzmaniero de "fari" ŝajnas pli malpli anglaspecife al mi... Ĉu mi eraras ĉi tie? Mi ne scias la esperanton sufiĉe bone ankoraŭ por senti min certe pri tio.
Mi ne certegas, sed mi pensas, ke la jena difino en la Reta Vortaro inklusivas tian uzadon: “Plenumi agon; estigi efikon; okazigi rezulton”.

robinast (Montri la profilon) 2009-julio-30 19:25:08

jchthys:Mi ne certegas, sed mi pensas, ke la jena difino en la Reta Vortaro inklusivas tian uzadon: “Plenumi agon; estigi efikon; okazigi rezulton”.
Hmm, al mi ŝajnas, ke "fari" ankaŭ en la senco "plenumi agon" bezonas objekton.
PMEG:Aga fari
Fari povas signifi “plenumi agon”. La ago mem aperas kiel objekto:

Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino.[M.29] = Ŝi kapsalutis facile al la mastrino.

Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.[FE.15] = ...ke mi devas donaci ion al vi.

Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron.[FE.24]
Ankaŭ ekzemploj en la Reta Vortaro havas "fari"-n kun objekto. Mi pensas, ke frazo "Li trinkis unu bieron kaj nun faris ĝin ree" devus esti ĝusta, sed la sama frazo sen "ĝin" verŝajne ne estas. Kompreneble, ĝi estas nur mia opinio kaj mi facile povas erari ĉi tie.

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-30 19:47:20

Nu, mi pensas, ke oni povas forlasi la objekton kiel komprenendan. Eble tia uzo ne estas oficiala, eble ja.

Sed gratulon pro via centa mesaĝo!

robinast (Montri la profilon) 2009-julio-31 06:19:20

jchthys:Nu, mi pensas, ke oni povas forlasi la objekton kiel komprenendan. Eble tia uzo ne estas oficiala, eble ja.

Sed gratulon pro via centa mesaĝo!
Dankon! rideto.gif
Mi pensis ke mi ekis fadenon pri la uzado de "fari" en la angla forumo - povus esti interesa ekscii oficialan usadon de tiu verbo.

Amike,
Harri.

mairead (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-21 11:06:54

Ne multaj personaj ŝajnas scii ke la lingvo de Italujo estis 'artefarita lingvo' je ĝia komenco ridulo.gif Eble ĉiaj lingvoj estis konstruita iam en historio..kiu scias?
Laŭ mi, Esperanto estas ne nur lingvo facila kaj mirinda, sed laborego de arto. Tio estas mia kialo lerni ĝin.

maratonisto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 19:58:11

pl74:Mi estas scivola: kial vi komencis iam lerni Esperanton?

Mi, bedaŭrinde, konas multajn homojn, kiuj lernas la lingvon nur por lingvoekzameno.
Tio ne estas malbona. Ne gravas multe kial, gravas lernado.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 21:37:51

Mi lernis Esperanton unue ĉar mi ŝatas lingvojn.

Kaj mi iam, mi forgesis kiel, eltrovis artikolon de Claude Piron. Male al multaj homoj, kiuj certe pensas "Tio estas stultaĵo", mi pensis "Se tio estas vera, do Esperanto certe estas bonega afero."

Do mi lernis Esperanton. Tio sendube estis unu el la plej bonaj decidoj en mia vivo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 22:39:19

Vivu por ĉiam Piron! Ni ne forgesos lin.

Reen al la supro