შეტყობინებები: 37
ენა: Esperanto
robinast (მომხმარებლის პროფილი) 30 ივლისი, 2009 19:25:08
jchthys:Mi ne certegas, sed mi pensas, ke la jena difino en la Reta Vortaro inklusivas tian uzadon: “Plenumi agon; estigi efikon; okazigi rezulton”.Hmm, al mi ŝajnas, ke "fari" ankaŭ en la senco "plenumi agon" bezonas objekton.
PMEG:Aga fariAnkaŭ ekzemploj en la Reta Vortaro havas "fari"-n kun objekto. Mi pensas, ke frazo "Li trinkis unu bieron kaj nun faris ĝin ree" devus esti ĝusta, sed la sama frazo sen "ĝin" verŝajne ne estas. Kompreneble, ĝi estas nur mia opinio kaj mi facile povas erari ĉi tie.
Fari povas signifi “plenumi agon”. La ago mem aperas kiel objekto:
Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino.[M.29] = Ŝi kapsalutis facile al la mastrino.
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.[FE.15] = ...ke mi devas donaci ion al vi.
Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron.[FE.24]
jchthys (მომხმარებლის პროფილი) 30 ივლისი, 2009 19:47:20
Sed gratulon pro via centa mesaĝo!
robinast (მომხმარებლის პროფილი) 31 ივლისი, 2009 06:19:20
jchthys:Nu, mi pensas, ke oni povas forlasi la objekton kiel komprenendan. Eble tia uzo ne estas oficiala, eble ja.Dankon!
Sed gratulon pro via centa mesaĝo!
Mi pensis ke mi ekis fadenon pri la uzado de "fari" en la angla forumo - povus esti interesa ekscii oficialan usadon de tiu verbo.
Amike,
Harri.
mairead (მომხმარებლის პროფილი) 21 აგვისტო, 2009 11:06:54
Laŭ mi, Esperanto estas ne nur lingvo facila kaj mirinda, sed laborego de arto. Tio estas mia kialo lerni ĝin.
maratonisto (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2009 19:58:11
pl74:Mi estas scivola: kial vi komencis iam lerni Esperanton?Tio ne estas malbona. Ne gravas multe kial, gravas lernado.
Mi, bedaŭrinde, konas multajn homojn, kiuj lernas la lingvon nur por lingvoekzameno.
Matthieu (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2009 21:37:51
Kaj mi iam, mi forgesis kiel, eltrovis artikolon de Claude Piron. Male al multaj homoj, kiuj certe pensas "Tio estas stultaĵo", mi pensis "Se tio estas vera, do Esperanto certe estas bonega afero."
Do mi lernis Esperanton. Tio sendube estis unu el la plej bonaj decidoj en mia vivo.
Rogir (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2009 22:39:19