Al la enhavo

Kial vi komencis lerni Esperanton?

de pl74, 2009-marto-27

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 17:18:13

Mi ekkomencis lerni esperanton ĉar ĝi ŝajnis al mi tre amuzan lingvon!
De ĉiam, mi ŝatas ludi kun vortojn (en mia patrina lingvo, la franca), do esperanto ŝajnis esti amuzega ludilo.

Mi ankoraŭ ŝatis la ideon de unu lingvo por komuniki egale kun ĉiuj. Mi havas mutlajn geamikojn kun aliaj patrinaj lingvoj. Kaj mi vivis la malfacilecojn por interparoli kune. Kelkfoje, mi nur silentas ĉar la vortoj mankas. Tio ne estas tre bona. Aŭ kelkfoje, mi ne ŝatas kiam mi parolas kun aliaj kaj rimarkas erarojn. Sed mi havas konscion ke la alia pli bone parolas mian patrinan lingvon ol mi parolas la sian (ŝian, lian). Do... Ŝajnas al mi ke esperanto estas utila ilo por komuniki.

Mi ankoraŭ pensis "kun tiu lingvo, mi povos renkonti multajn homojn kaj interparoli kun ili.

Mi pensas ke oni ne batalas kontraŭ uloj kun kiun ni povas paroli, kiun ni komprenas.null

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 20:27:13

Mi ĵus konstatis ke tiu fadeno temas pri tre simila temo ol mia "ENKETO" nomata :
"Kial vi lernis/lernas Esperanton " (En la forumo "Pri ĉio cetera")

ĈU VI BONVOLAS, ĉiuj, ankaŭ respondi tiun interesegan enketon ? ?
(Tio eblas tre rapide !)

Se JES, klaku ĉi tie : http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Antaŭe dankon !

Paulinho (Montri la profilon) 2009-julio-26 22:38:05

Hodiaŭ mi estas kvindeksepjara viro. Kiam mi estis dekunujara knabo prezentis al mi esperanton katolika pastro naŭdekkvinjara. Li donis al libreton CHAVE PARA O ESPERANTO -ŝlosilo per esperanto. Mi lernis iometon. Sed mi vivis izole. Nun mi havas la reton. Bela okazaĵo! Mia hobio estas eksterlandajn lingvojn lerni. Nun mi lernas eton de Esperanto...

Geez75526 (Montri la profilon) 2009-julio-28 21:04:06

Mi eklernis esperanton ĉar mi volas lerni alian lingvon. Mi lernas germanon sed ĝi estas tre malfacile. Mi ŝatas la ideon de esperanto kaj mi pensas ke ĝi nur sukcesus se homoj lernas ĝin. Do mi lernas ĝin.

Mi ankoraŭ lernas germanon sed esperanto estas pli facile kaj mi pensas ke esperanto helpos min kun germano kaj iuj aliaj lingvoj ke mi volos lerni.

Diru al mi se vi ne komprenas min!

Korektadoj estas bonvena!

sal.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-28 22:34:41

Mi komprenas! Bonegan Esperanton vi havas por komencanto. La lingon tamen oni nomas la germana.

Geez75526 (Montri la profilon) 2009-julio-29 18:23:35

Dankon por via korektado!

Nomoj de la lingvoj konfuzas min, kio estas 'germano'? Ĉu germano estas homo de germanio?

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-30 00:45:48

Geez75526:Dankon por via korektado! Nomoj de la lingvoj konfuzas min, kio estas 'germano'? Ĉu germano estas homo de germanio?
Ĝuste.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-30 05:19:56

Geez75526:Nomoj de la lingvoj konfuzas min...
Kutime, ni parolas pri la itala (lingvo). Aŭ la germana (lingvo). Aŭ la franca (lingvo). Vidu - ĉiuj plejparte sekvas la saman skemon. La nomo de la lingvo ĉiam estas adjektivo faris el la nomo de la lando kie ĝi devenas, kaj la substantivo, "lingvo", estas ĵus komprenita (sed ne dirita).

Vi povas diri "lingvo"-n, sed kutime ni ne faras.

robinast (Montri la profilon) 2009-julio-30 06:43:42

RiotNrrd:Vi povas diri "lingvo"-n, sed kutime ni ne faras.
Ĉu "fari" en esperanto povas anstataŭigi aliajn verbojn kiel "do" en la angla, funkcianta kiel helpverbo?

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-30 13:56:08

robinast:Ĉu "fari" en esperanto povas anstataŭigi aliajn verbojn kiel "do" en la angla, funkcianta kiel helpverbo?
Ne kiel helpverbo, sed kiel anstataŭverbo. Oni ne diras Mi faris vidi ĝin anstataŭ Mi ja vidis ĝin. Sed oni ja povas diri Ĉu vi ja faras?.

Reen al la supro