Aller au contenu

Kial vi komencis lerni Esperanton?

de pl74, 27 mars 2009

Messages : 39

Langue: Esperanto

ĵipe (Voir le profil) 28 mars 2009 14:27:15

Mi neaŭgureble komencis lerni esperanton ekde tri semajnoj. Mi konis la ideon de la lingvo ekde iomaj jaroj kaj mi ŝatis ĝin. Sed, mi ĉiam malŝate kaj malfacile lernis lingvojn. Do, mi neniam komecis lerni ĝin, ĝis tio koincido antaŭ nelonge. Serĉanta retejo por daŭrigi lerni anglalingvo, mi hazarde trovis esperantan kurson kaj mi remarkis ke mi facile povus lerni gîn.

Do, por ĝia celo, sed nur ĉar ĝi estas facila (tio estas ankaŭ en ĝia celo).

nikko (Voir le profil) 28 mars 2009 16:26:49

Mi eklernis Esperanton, ĉar pensis ke neniu ĝin parolas. Mi bezonis lingvon por kaŝaj notoj junecaj. rideto.gif Ellerninte, mi uzis ĝin dum 2 jaroj tute private. Mi sciis ke ĝi estas uzata de apartaj homoj, sed mi ne sciis ilian certan kvanton. Poste mi akiris kablan konekton al reto kaj trovis tutan komunumon. Mi ne tre bedaŭras, ke mia kaŝlingvo vere estas pli populara ol mi supozis komence, mi ja ricevis pli milte ol volis mem. lango.gif

tommjames (Voir le profil) 28 mars 2009 17:25:09

Kiam mi feriis en Pollando mia amikino tie diris al mi pri tio, ke ŝiaj gepatroj lernis Esperanton en la lernejo. Mi ne tiam konis Esperanton, do pensis nenion pri tio, sed la nomo restis en mia menso.

Iom post tio mi hazarde trovis en la reto la jenan paĝaron pri lingvoj, kaj mi rimarkis tiun lingvon Esperanto, pri kiu mia amikino parolis. Mirigis min, ke artefarita lingvo povas havi 2 milionojn da parolantoj, kaj kiam mi legis ke estas senkosta kurso mi decidis provi ĝin.

Post tio mi baldaŭ enamiĝis kun la lingvo, kaj tial daŭrigis mian lernadon. rideto.gif

darkweasel (Voir le profil) 28 mars 2009 17:37:23

Babilanto sur la IRC parolis pri Esperanto (kaj lernu!) en babilejo, en kiu ankaŭ mi estis. Mi estis scivolema kaj komencis lerni.

nikko (Voir le profil) 28 mars 2009 17:58:08

darkweasel:Babilanto sur la IRC parolis pri Esperanto (kaj lernu!) en babilejo, en kiu ankaŭ mi estis. Mi estis scivolema kaj komencis lerni.
En kiu kanalo tio okazis?

Rogir (Voir le profil) 28 mars 2009 23:37:28

Mi komencis samtempe kun mia frato kiam li eksciis pri ĝi interrete. Li pli rapide lernis ol mi, sed nun mi parolas ĝin sufiĉe flue ankaŭ. Kaj antaŭ duona jaro mi malkovris ke kunlernanto ankaŭ parolas ĝin!

darkweasel (Voir le profil) 29 mars 2009 12:26:18

nikko:
darkweasel:Babilanto sur la IRC parolis pri Esperanto (kaj lernu!) en babilejo, en kiu ankaŭ mi estis. Mi estis scivolema kaj komencis lerni.
En kiu kanalo tio okazis?
Mi ne certas - la babilanto estis Weegee (kiu, tamen, parolas nur tre malmulte da Esperanto) sur la euIRC reto. Mi pensas, ke la kanalo estis #wald aŭ #pkinside aŭ iu... (oni parolas la germanan tie).

Martinbr (Voir le profil) 29 mars 2009 13:05:19

Mi komencis lerni Esperanton pro mia ĝenerala intereso pri lingvo. Mi volis scii, ĉu planlingvo kiel Esperanto povas funkcii same bone kiel "naturaj" lingvoj. Kaj dum la koresponda kurso, mi rimarkis baldaŭ, ke ĝi funkciis bonege! Post tiu kurso, mi partoprenis unusemajnan lingvokurson en suda Francio. La facileco de Esperanto multe impresigis min. Lernante tiun lingvon, oni tre rapide atingas nivelon, je kiu oni povas facile komuniki. Tio faras la lernadon -- kaj uzadon -- de Esperanto tre plezura.

Mi tute ne regretas lerni Esperanton. Intertempe mi partoprenis multajn Esperanto-renkontiĝojn kaj tie havis gajan tempon kun homoj el tre diversaj landoj. Sed Esperanto nen nur donis al oni la eblon vojaĝi al multaj lokoj -- kaj sufiĉa multekoste; ĝi ankaŭ havas interesan kulturan. Mi jam antaŭĝojas la KEF-on, kiu okazos en Julio en Danlando kaj kie oni povas sperti multe da tiu kulture, ĉefe Esperanto-muzikon.

jchthys (Voir le profil) 29 mars 2009 13:14:25

Mi ne scias ĝuste, kial mi komencis antaŭ tri monatoj. Ĝi ŝajnis facila; kaj mi volis lerni alian lingvon flue kaj tute; kaj ĝi ŝajnas, kiel ĝi helpus min pri aliaj lingvoj, kiujn mi volas lerni (ekz. la nederlanda); kaj baldaŭ mi eklegis pri la Pasporta Servo. Ili estas la ĉeftialoj por iu ajn, mi supozas.

Andreo Jankovskij (Voir le profil) 29 mars 2009 23:53:01

lango.gif
Miaj amikoj iris al E-klubejo kaj invitis min.
...

Retour au début