Berichten: 37
Taal: Esperanto
pl74 (Profiel tonen) 27 maart 2009 21:00:33
Mi, bedaŭrinde, konas multajn homojn, kiuj lernas la lingvon nur por lingvoekzameno. Sed mi serĉas aliajn kialojn. Kiam, kiel vi aŭdis pri Esperanto, kaj kial decidis ekkoni ĝin?
Polako (Profiel tonen) 27 maart 2009 21:43:27
AlfRoland (Profiel tonen) 27 maart 2009 21:45:09
Mi mem lernis ĉar mi ŝatas la ideon de "dua lingvo de ĉiuj". Mi estas pigra kaj komprenas ke mi neniam povus lerni sufiĉe multajn lingvojn por interparoli kun homoj diverslande kaj tial mi eklernis esperanton.
Malavantaĝo estas ke esperantistoj ne abundas sed tamen eblas trovi iun en plej multaj landoj. Estas pli facile bone lerni unu fremdan lingvojn ol plurajn.
hilex (Profiel tonen) 27 maart 2009 23:43:17
dobri (Profiel tonen) 28 maart 2009 06:48:40
AlfRoland:Pro la sama ideo mi komencis lerni ĝin. Mi estas eĉ pli pigra, ĉar mi ne sukcesis ellerni la anglan tiagrade por flue paroli ĝin. Sed Esperanto jes. Tial mi nun asertas, ke ĉiu homo povas ellerni Esperanton, kvankam li eble antaŭe malsukcesis ĉe la alia lingvo.
Mi mem lernis ĉar mi ŝatas la ideon de "dua lingvo de ĉiuj". Mi estas pigra kaj komprenas ke mi neniam povus lerni sufiĉe multajn lingvojn por interparoli kun homoj diverslande kaj tial mi eklernis esperanton.
Kvantumo (Profiel tonen) 28 maart 2009 10:27:52
Mi ankaŭ ŝatas la esperanta principoj. Ĉefe postprovis instrui la angla lingvo al mia geavoj. Ĉiam mi devas ekspliki angla vortaprononcojn al ili, mi freneziĝas!
Neniam antaŭe mi ekpensis al tiu. Mi devis lerni anglalingvo, kiel mi devis lerni mi ĉefa lingva, italo.
Nun mi scias, ke ekzistas bonegan alternativon. Mi estas certa, ke se mi ekinstruus esperanton al mia geavoj, ili faĉile lernus.
Ve! Mi bedaŭras ke esperantistoj ne estas multa! Ĉar mi ne povas ekinstrui al mia geavoj! Ankoraŭ bedaŭrinte anglalingvo estas la internacia ligvo!
1Guy1 (Profiel tonen) 28 maart 2009 10:57:33
pl74:Mi estas scivola: kial vi komencis iam lerni Esperanton?Mi legis la Unuan Libron de Zamenhof kaj decidis lerni Esperanton. Liaj ideoj ankoraŭ estas bonaj hodiaŭ, mi pensas.
antoniomoya (Profiel tonen) 28 maart 2009 12:22:45
Amike el Hispanio.
MV1 (Profiel tonen) 28 maart 2009 12:42:23
Multaj miaj kolegoj, la plejparte mezaĝaj, partoprenis enstuziaste; post la laboro (ni estas laboristoj) ni studis diligente sed... antaŭ la fino de la kurso la plejparte forlasis la lernadon.
Post tio ili ekopinis ke lernado de alia ligvo estas multekosta, temporaba, malfacila kaj ĝiaj avantaĝoj estas malpli ol la penoj.
Poste, retumante, mi eksciis pri Esperanto kaj legante pri ĝia facileco decidis lerni ĝin por testi tiun reklamitan simplecon.
Laŭ mi, internacia lingvo devas esti facile lernebla, almenaŭ ĝis komprenebla nivelo por ĉiuj kaj Esperanto ŝajnas esti, eble ne perfecta lingvo, sed tre taŭga por plenumi tiun taskon.
Mi pardonpetas pro mia manko de koncizeco.
nikko (Profiel tonen) 28 maart 2009 16:26:49