Al la enhavo

klari / klarigi / klariĝi

de crescence, 2009-aprilo-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 10:29:18

Saluton,

Mi komprenas tion :

- mi klaras = mi estas klara
- mi klarigas = mi transformas alian ion klara
- mi klariĝas = mi transformas min klara

Ĉu estas ĝuste ?

Kiam verbo eliras el adjektivo, ĉiufoje oni kreas tiujn tri eblojn ?

Antaŭdankon

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 10:52:48

Fakte, mi ne scias, ĉu persono povas esti klara, sed krom tio, vi tute pravas.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 07:22:25

crescence:
Mi komprenas tiojn :
Mi komprenas tion. (Ne estas pluralo ĉe la tabelvortoj "kio", "tio, ktp...)

crescence:
- mi klaras = mi estas klara
- mi klarigas = mi transformas alian ion klaran
- mi klariĝas = mi transformas min klaran
Jes, jes kaj jes. Sed sen akuzativo fine de "klara".

crescence:
Kiam verbo eliras el adjektivo, ĉiufoje oni kreas tiujn tri eblojn ?
Mi kredas, ke tio plej ofte veras. Sed vi devas atenti, ĉar ne ĉiam klaras ĉu vorto estas "baze" adjektiva aŭ nomeca...

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 07:53:40

le_chaz:
Mi komprenas tion. (Ne estas pluralo ĉe la tabelvortoj "kio", "tio, ktp...)
...
Jes, jes kaj jes. Sed sen akuzativo fine de "klara".
Dankon pro viaj korektoj. Mi korektis miajn erarojn.

Pri la akuzativo de la adjektivo "klara", mi opiniis tion, ke tiu adjektivo estus ligata al la vorto akuzativa.

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 09:22:38

crescence:
le_chaz:
Mi komprenas tion. (Ne estas pluralo ĉe la tabelvortoj "kio", "tio, ktp...)
...
Jes, jes kaj jes. Sed sen akuzativo fine de "klara".
Dankon pro viaj korektoj.

Pri la akuzativo de la adjektivo "klara", mi opiniis tion, ke tiu adjektivo estus ligata al la vorto akuzativo.
Eble la jenaj ekzemploj helpos:

"Mi farbis la domon ruĝan." (Estis iu ruĝa domo, kaj mi farbis ĝin. Mi ne diris, kiuestas la nova koloro de la domo.)

"Mi farbis la domon ruĝa." (Estis iu domo, kaj mi farbis ĝin. Rezulte, la domo nun estas ruĝa. Mi ne diris, kiun koloron ĝi havis antaŭ ol mi farbis ĝin.)

Aŭ:

"Mi trovis la supon bongustan." (Estas iu bongusta supo. Mi serĉis ĝin kaj trovis ĝin.)

"Mi trovis la supon bongusta." (Estas iu supo; mi gustumis ĝin, kaj trovis, ke ĝi estas bongusta.)

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 15:39:14

le_chaz:
crescence:
Mi komprenas tiojn :
Mi komprenas tion. (Ne estas pluralo ĉe la tabelvortoj "kio", "tio, ktp...)
«Evidente, Zamenhof malaprobas la multenombrajn io-vortojn, kvankam ne tute kategorie. Li ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por tiuj vortoj estas sensenca.» (El jene)

Mi pensas, ke la multenombraj formoj ne estas sensencaj. Oni povas uzi ilin, ĉu ne?

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 04:29:08

jchthys:«Evidente, Zamenhof malaprobas la multenombrajn io-vortojn, kvankam ne tute kategorie. Li ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por tiuj vortoj estas sensenca.» (El jene)

Mi pensas, ke la multenombraj formoj ne estas sensencaj. Oni povas uzi ilin, ĉu ne?
Estas debateble, kaj ĉiuokaze ege malofte. En praktiko tia uzo povas malhelpe supozigi homojn ke vi eraras se vi uzas ilin (sendepende de tio, ĉu vi "teorie" vere eraras), aŭ diskutigi ilin pri la gramatika demando anstataŭ pri via efektiva mesaĝo.

En reala vivo, mi memoras unu specifan Esperantiston, kiu uzas tiujn formojn - koincide tiu estas la aŭtoro de la artikolo, el kiu vi citis!

Reen al la supro