Messages: 24
Language: Esperanto
KoLonJaNo (User's profile) July 28, 2009, 9:17:44 AM
jchthys:Ĉu iu jam rimarkis, ke la retejo ne nomiĝas studu.net, sed lernu.net?jsewell94:Mi uzas mian denaskan lingvon (angla) kiam mi studas (Ĉar mi estas komencanto). [...]
Ĉu eble ordinara lernado estas tiom hontiga kompare al prestiĝa studado?
Lernu plu!
Mizera eksstudento kaj senhonta dumviva lernanto,
Kolonjano
ceigered (User's profile) August 6, 2009, 1:06:11 AM
Mi uzas lernu!'n Esperante ĉar mi estas tro maldiligenta por uzi ĝin alie
Estas plej facila por mi uzi ĝin defaŭltlingve.
(Kaj me pensas ke la frazo supre ne estas bonkonstruita. Ĉu devus esti 'por mi por uzi' aŭ 'por mi uzi'? Stultaj angla kaj lfn'a lingvoj kiuj konfuzas min )
KoLonJaNo (User's profile) August 6, 2009, 1:15:48 PM
ceigered:Jo,La por mi uzi estas ĝusta.
Mi uzas lernu!'n Esperante ĉar mi estas tro maldiligenta por uzi ĝin alie
Estas plej facila por mi uzi ĝin defaŭltlingve.
(Kaj me pensas ke la frazo supre ne estas bonkonstruita. Ĉu devus esti 'por mi por uzi' aŭ 'por mi uzi'? Stultaj angla kaj lfn'a lingvoj kiuj konfuzas min )
Sed estas alia erareto en via frazo:
Estas plej facile ...
Koncize,
Kolonjano
Pharoah (User's profile) August 12, 2009, 7:31:59 PM