去目錄頁

La lingvo de lernu!

jchthys, 2009年4月11日

讯息: 24

语言: Esperanto

KoLonJaNo (显示个人资料) 2009年7月28日上午9:17:44

Saluton!

jchthys:
jsewell94:Mi uzas mian denaskan lingvon (angla) kiam mi studas (Ĉar mi estas komencanto). [...]
Ĉu iu jam rimarkis, ke la retejo ne nomiĝas studu.net, sed lernu.net? okulumo.gif

Ĉu eble ordinara lernado estas tiom hontiga kompare al prestiĝa studado?

Lernu plu! rideto.gif

Mizera eksstudento kaj senhonta dumviva lernanto,
Kolonjano

ceigered (显示个人资料) 2009年8月6日上午1:06:11

Jo,
Mi uzas lernu!'n Esperante ĉar mi estas tro maldiligenta por uzi ĝin alie ridulo.gif
Estas plej facila por mi uzi ĝin defaŭltlingve.

(Kaj me pensas ke la frazo supre ne estas bonkonstruita. Ĉu devus esti 'por mi por uzi' aŭ 'por mi uzi'? Stultaj angla kaj lfn'a lingvoj kiuj konfuzas min lango.gif)

KoLonJaNo (显示个人资料) 2009年8月6日下午1:15:48

Saluton!

ceigered:Jo,
Mi uzas lernu!'n Esperante ĉar mi estas tro maldiligenta por uzi ĝin alie ridulo.gif
Estas plej facila por mi uzi ĝin defaŭltlingve.

(Kaj me pensas ke la frazo supre ne estas bonkonstruita. Ĉu devus esti 'por mi por uzi' aŭ 'por mi uzi'? Stultaj angla kaj lfn'a lingvoj kiuj konfuzas min lango.gif)
La por mi uzi estas ĝusta.

Sed estas alia erareto en via frazo:

Estas plej facile ...

Koncize,
Kolonjano

Pharoah (显示个人资料) 2009年8月12日下午7:31:59

Mi uzas ĝin en Angla, mia denaska lingvo. Sed, iam, mi serĉas informacion pri esperanto ĉi tie pro aliaj homoj kiuj parolas aliajn lingvojn, kaj mi forgesas kaj restigas la lingvon en lia lingvo ridulo.gif.

回到上端