Al la enhavo

Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?

de rabhiuz, 2009-aprilo-16

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

rabhiuz (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 19:17:06

Mi volas legi kelkajn librojn en Esperanto. Mi interesiĝas precipe pri libroj kiuj estas origine skribitaj en Esperanto (ne tradukitaj) kaj kiuj ne estis pri Esperanto.

Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 22:01:51

Mi rekomendas Vojaĝo en Esperanto-lando kiel bona antologio. Se vi ne estas preta por ĝi, mi rekomendas legi pli facilajn librojn antaŭe, ekzemple tiuj, kiuj estas sugestitaj sur ti ĉiu retpaĝaro.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 15:52:00

Ankaŭ mi volas konatiĝi kun la originalajn verkoj, ĉefe romanoj. Mi ne scias ĉu vi ŝatas poezion, sed en la poezia-kampo mi povas rekomendi plurajn originalajn, kiam mi estos hejme mi skribos ĉi tie.

Kaj mi ĉiam ŝatis la tradukitajn. Ekzemple, mi ĉiam ŝatis Franz Kakfa, sed kiam mi legis en esperanton, mi ekamis liajn verkojn, ĉar la portugalajn versiojn, kiujn mi legis estis el la germana, al la franca, al la angla, al la hispana, kaj nur poste al la portugala... do, kiam mi legis el la germana al la esperanta, mi pli bone komprenis la freneziĝon de Kafka.

Iel ajn, mi ankaŭ volas konsilojn.

Sammondane,
Ĥod

vejktoro (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 19:45:52

Mi legis la novelaron, 'La Aĵoj kaj la Sezonoj' de Ulrich Becker. Ĝi ja plaĉis al mi.

garrbane (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 19:03:09

Min plej impresis "La Infana Raso" de W. Auld. Por mi ĝi estas perfekta pruvo, ke ankaŭ en Esperanto eblas krei mirindan belart-verkon.
Sed la poemaro estas iom malfacila (ofte necesis PIVo leganteridulo.gif ), do mi ne rekomendas la verkon por komencantoj.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-majo-08 11:49:16

Por komencantoj mi ĉiam rekomendas verkojn de la esperantistoj el la unuaj jardekoj: ge-Zamenhofoj, KaBe, Privat ktp. Sekve rekomendindaj estas bonstilaj aŭtoroj verkantaj simplalingve, kiel Claude Piron (fakte ĉiuj liaj libroj estas interesaj, bonstilaj, facilaj - ĉio, kion devas havi komencanto).

Krome mi rekomendas bonan vortaron kaj iun ajn libron pri la gramatiko, ekz. facile kompreneblan PMEG-on.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-majo-08 20:52:17

Mi tre zorge savas la biografion de William Auld ĉe mia librobreto. Kaj ĉiam plezurege mi legas liajn poemojn... Kiam mi legis Auld, Garrbane, mi ekpensis tiel kiel vi: eblas krei arton en Esperanto.

Sed bedaŭrindege mi legis erojn de la Infana Raso. Espereble mi baldaŭ aĉetos ĝin! (:

Kaj mi samopinias, Sinjoro, Piron tre taŭgas por komencantoj! Kaj ĉiam bonas havi PMEGon.

Sammondane,
Ĥod

Pedro33 (Montri la profilon) 2010-julio-17 16:45:49

La Blinda Birdo, de Istvan Nemere!

BradP (Montri la profilon) 2010-julio-18 21:29:41

Mi leganta Alico de Mirlando, kaj mi trovas gin pli humora ol la filmo.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-julio-21 08:48:31

BradP:Mi leganta Alico de Mirlando, kaj mi trovas gin pli humora ol la filmo.
Alico en Mirlando estas mia plej amata libro, kaj mi ĝojas, ke ĝia Esperanta traduko estas sprita kaj amuza rideto.gif

Reen al la supro