Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?
de rabhiuz, 2009-aprilo-16
Mesaĝoj: 25
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 11:43:53
La kialo, mi volas esti distrita. Kaj se la teksto estas malglata aŭx la aŭxtoro troe eksperimente aŭx ne konsekvence uzas la lingvon, tio ĝenas.
Ŝajnas al mi ke mankas vere distraj verkoj en E. tiaj, kiajn oni volonte legus por pasigi tempon dum trajn-vojaĝo.
Kaj tre malabundas verkoj en E. de la ĝenro 'suspens/krim-romano', kiaj tre facile haveblas en la angla, kaj kiajn oni ne demetas volonte kaj devas finlegi pro la enkatenigo de la atento.
Tamen mi tutlegis lastatempe tradukojn de du Maigret-romanoj kaj bone amuziĝis, frandante la lakonajn sen-balastajn dialogojn kaj priskribojn.
Pri la libroj de Piron en la serio 'Ĉu li..', mia sento estas ke ili estas laŭdindaj eksperimentaj ekprovoj de la ĝenro sed estas iom palaj kaj ne-suspensaj.
'La Granda Kaldrono' de John Francis (originalaĵo) estas impona leksike-riĉa romano kiu certe meritas atenton de ĉiu serioza amanto de la lingvo.
glig (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 16:08:18
Mi planas tralegi "La Mastro de l'Ringoj", libron kiu estas unu el miaj plej ŝataj.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 01:27:44
La Origino de Specio kiun verkis Karolo Darvino
Katuci (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 18:34:03
La Monto
Serĉu mian sonĝon
Fuzzy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 19:19:39
Viktoro44:Unu el miaj plej ŝatataj esperantaj libroj estas la romano Vojaĝo al Kazohinio fare de Sándor Szathmári.Ankaŭ mi estas ege impresita de tiu romano! Ĝi vere renversas la cerbon.