去目錄頁

Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?

从 rabhiuz, 2009年4月16日

讯息: 25

语言: Esperanto

sudanglo (显示个人资料) 2010年8月18日上午11:43:53

Mi devas konfesi ke mi sufiĉe ofte aĉetis fikciajn librojn en Esperanto kaj poste nur legis ĉapitron aŭx kelkajn paĝojn.

La kialo, mi volas esti distrita. Kaj se la teksto estas malglata aŭx la aŭxtoro troe eksperimente aŭx ne konsekvence uzas la lingvon, tio ĝenas.

Ŝajnas al mi ke mankas vere distraj verkoj en E. tiaj, kiajn oni volonte legus por pasigi tempon dum trajn-vojaĝo.

Kaj tre malabundas verkoj en E. de la ĝenro 'suspens/krim-romano', kiaj tre facile haveblas en la angla, kaj kiajn oni ne demetas volonte kaj devas finlegi pro la enkatenigo de la atento.

Tamen mi tutlegis lastatempe tradukojn de du Maigret-romanoj kaj bone amuziĝis, frandante la lakonajn sen-balastajn dialogojn kaj priskribojn.

Pri la libroj de Piron en la serio 'Ĉu li..', mia sento estas ke ili estas laŭdindaj eksperimentaj ekprovoj de la ĝenro sed estas iom palaj kaj ne-suspensaj.

'La Granda Kaldrono' de John Francis (originalaĵo) estas impona leksike-riĉa romano kiu certe meritas atenton de ĉiu serioza amanto de la lingvo.

glig (显示个人资料) 2010年8月20日下午4:08:18

Nun mi legas "La mirindaj adventuroj de metilernanto Hlapiĉ" de kroata verkistino Ivana Brlić-Mažuranić("kroata Anderson"). La libro estas fabelo for infanoj , sed ĝi estas bona materialo por lerni EO kaj krom tio tre interesa. Tiun libron mi jam legis dum mia infanaĝo en kroata versio.

Mi planas tralegi "La Mastro de l'Ringoj", libron kiu estas unu el miaj plej ŝataj.

okulumo.gif

Genjix (显示个人资料) 2010年8月25日上午1:27:44

http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/origino/index...

La Origino de Specio kiun verkis Karolo Darvino

Katuci (显示个人资料) 2010年8月26日下午6:34:03

Du romanoj de Istvan Nemere:
La Monto
Serĉu mian sonĝon

Fuzzy (显示个人资料) 2010年8月26日下午7:19:39

Viktoro44:Unu el miaj plej ŝatataj esperantaj libroj estas la romano Vojaĝo al Kazohinio fare de Sándor Szathmári.
Ankaŭ mi estas ege impresita de tiu romano! Ĝi vere renversas la cerbon.

回到上端