Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?
貼文者: rabhiuz, 2009年4月16日
訊息: 25
語言: Esperanto
sudanglo (顯示個人資料) 2010年8月18日上午11:43:53
La kialo, mi volas esti distrita. Kaj se la teksto estas malglata aŭx la aŭxtoro troe eksperimente aŭx ne konsekvence uzas la lingvon, tio ĝenas.
Ŝajnas al mi ke mankas vere distraj verkoj en E. tiaj, kiajn oni volonte legus por pasigi tempon dum trajn-vojaĝo.
Kaj tre malabundas verkoj en E. de la ĝenro 'suspens/krim-romano', kiaj tre facile haveblas en la angla, kaj kiajn oni ne demetas volonte kaj devas finlegi pro la enkatenigo de la atento.
Tamen mi tutlegis lastatempe tradukojn de du Maigret-romanoj kaj bone amuziĝis, frandante la lakonajn sen-balastajn dialogojn kaj priskribojn.
Pri la libroj de Piron en la serio 'Ĉu li..', mia sento estas ke ili estas laŭdindaj eksperimentaj ekprovoj de la ĝenro sed estas iom palaj kaj ne-suspensaj.
'La Granda Kaldrono' de John Francis (originalaĵo) estas impona leksike-riĉa romano kiu certe meritas atenton de ĉiu serioza amanto de la lingvo.
glig (顯示個人資料) 2010年8月20日下午4:08:18
Mi planas tralegi "La Mastro de l'Ringoj", libron kiu estas unu el miaj plej ŝataj.

Genjix (顯示個人資料) 2010年8月25日上午1:27:44
La Origino de Specio kiun verkis Karolo Darvino
Katuci (顯示個人資料) 2010年8月26日下午6:34:03
La Monto
Serĉu mian sonĝon
Fuzzy (顯示個人資料) 2010年8月26日下午7:19:39
Viktoro44:Unu el miaj plej ŝatataj esperantaj libroj estas la romano Vojaĝo al Kazohinio fare de Sándor Szathmári.Ankaŭ mi estas ege impresita de tiu romano! Ĝi vere renversas la cerbon.