前往目錄

Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?

貼文者: rabhiuz, 2009年4月16日

訊息: 25

語言: Esperanto

rabhiuz (顯示個人資料) 2009年4月16日下午7:17:06

Mi volas legi kelkajn librojn en Esperanto. Mi interesiĝas precipe pri libroj kiuj estas origine skribitaj en Esperanto (ne tradukitaj) kaj kiuj ne estis pri Esperanto.

Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?

Miland (顯示個人資料) 2009年4月16日下午10:01:51

Mi rekomendas Vojaĝo en Esperanto-lando kiel bona antologio. Se vi ne estas preta por ĝi, mi rekomendas legi pli facilajn librojn antaŭe, ekzemple tiuj, kiuj estas sugestitaj sur ti ĉiu retpaĝaro.

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年4月20日下午3:52:00

Ankaŭ mi volas konatiĝi kun la originalajn verkoj, ĉefe romanoj. Mi ne scias ĉu vi ŝatas poezion, sed en la poezia-kampo mi povas rekomendi plurajn originalajn, kiam mi estos hejme mi skribos ĉi tie.

Kaj mi ĉiam ŝatis la tradukitajn. Ekzemple, mi ĉiam ŝatis Franz Kakfa, sed kiam mi legis en esperanton, mi ekamis liajn verkojn, ĉar la portugalajn versiojn, kiujn mi legis estis el la germana, al la franca, al la angla, al la hispana, kaj nur poste al la portugala... do, kiam mi legis el la germana al la esperanta, mi pli bone komprenis la freneziĝon de Kafka.

Iel ajn, mi ankaŭ volas konsilojn.

Sammondane,
Ĥod

vejktoro (顯示個人資料) 2009年4月20日下午7:45:52

Mi legis la novelaron, 'La Aĵoj kaj la Sezonoj' de Ulrich Becker. Ĝi ja plaĉis al mi.

garrbane (顯示個人資料) 2009年4月27日下午7:03:09

Min plej impresis "La Infana Raso" de W. Auld. Por mi ĝi estas perfekta pruvo, ke ankaŭ en Esperanto eblas krei mirindan belart-verkon.
Sed la poemaro estas iom malfacila (ofte necesis PIVo leganteridulo.gif ), do mi ne rekomendas la verkon por komencantoj.

sinjoro (顯示個人資料) 2009年5月8日上午11:49:16

Por komencantoj mi ĉiam rekomendas verkojn de la esperantistoj el la unuaj jardekoj: ge-Zamenhofoj, KaBe, Privat ktp. Sekve rekomendindaj estas bonstilaj aŭtoroj verkantaj simplalingve, kiel Claude Piron (fakte ĉiuj liaj libroj estas interesaj, bonstilaj, facilaj - ĉio, kion devas havi komencanto).

Krome mi rekomendas bonan vortaron kaj iun ajn libron pri la gramatiko, ekz. facile kompreneblan PMEG-on.

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年5月8日下午8:52:17

Mi tre zorge savas la biografion de William Auld ĉe mia librobreto. Kaj ĉiam plezurege mi legas liajn poemojn... Kiam mi legis Auld, Garrbane, mi ekpensis tiel kiel vi: eblas krei arton en Esperanto.

Sed bedaŭrindege mi legis erojn de la Infana Raso. Espereble mi baldaŭ aĉetos ĝin! (:

Kaj mi samopinias, Sinjoro, Piron tre taŭgas por komencantoj! Kaj ĉiam bonas havi PMEGon.

Sammondane,
Ĥod

Pedro33 (顯示個人資料) 2010年7月17日下午4:45:49

La Blinda Birdo, de Istvan Nemere!

BradP (顯示個人資料) 2010年7月18日下午9:29:41

Mi leganta Alico de Mirlando, kaj mi trovas gin pli humora ol la filmo.

sinjoro (顯示個人資料) 2010年7月21日上午8:48:31

BradP:Mi leganta Alico de Mirlando, kaj mi trovas gin pli humora ol la filmo.
Alico en Mirlando estas mia plej amata libro, kaj mi ĝojas, ke ĝia Esperanta traduko estas sprita kaj amuza rideto.gif

回到上端