Sporočila: 30
Jezik: Esperanto
crescence (Prikaži profil) 18. april 2009 09:08:59
jan aleksan:Do, laŭ vi : unu litero = du sonoj
Noto: Por mi, c, ĉ kaj ĝ estas du sonoj! (t+s, t+ŝ, d+ĵ).
La regulo "unu sono = unu litero" ne ankaŭ estis respektata.
sergejm (Prikaži profil) 18. april 2009 09:21:41
jan aleksan:Noto: Por mi, c, ĉ kaj ĝ estas du sonoj! (t+s, t+ŝ, d+ĵ).Iuj plendas ke estas malfacile prononci 'sc'.
kiel do prononcii tĉ?
Mi neniam komprenis tion.
Se vi prononcas 'ts' anstataŭ 'c', tiam vere, 'sts' estas malfacile prononcebla.
Sed se vi prononcas 'c' kiel unu sono (ĉi tiu sono ekzistas en germana, itala kaj rusa lingvoj), 'sc' estas facile prononcebla.
Sed eĉ tiam principo unu sono = unu litero ne validas:
1. 'kz' oni kitime prononcas [gz]: ekzisti[egzisti], sed ek-zumi[ekzumi].
2. 'bs' [ps]: absoluta[apsoluta].
3. Akcentita vokalo estas iom pli longa: kaj'[kāj] (kajo sen finaĵo), kaj[kaj] (konjunkcio)
4. 'nk' angloj ofte prononcas [ŋk].
5. rusoj ofte moligas konsonantojn antaŭ 'i'
6. crescence verŝajne prononcas ĥ simile al r se li proponas 'r por ĝi.
k.t.p.
AlfRoland (Prikaži profil) 18. april 2009 14:40:39
crescence:La makroo ne estas sendependa programo kiu vi instalas per "install.exe", sed mi pensas ke vi povas importi ĝin rekte el OpenOffice.org
Mi elŝutis la programon "OpenOffice.org-makrooj versio 0.7 kun instalilo" de Bertilo. Kiel instali la programojn elŝutitajn ? Mi ne vidas "install.exe" aŭ aliajn samajn dosierojn.
Ĉu Bertilo ne instruis kiel importi ĝin? Sendu la ligilon por elŝuti ĝin por ke mi refreŝu mian memoron.
crescence (Prikaži profil) 18. april 2009 14:57:56
AlfRoland:Jen la ligilo :
Ĉu Bertilo ne instruis kiel importi ĝin? Sendu la ligilon por elŝuti ĝin por ke mi refreŝu mian memoron.
Esperanto-makrooj
KoLonJaNo (Prikaži profil) 18. april 2009 15:22:35
crescence:Jen la ligilo :Mi ĵus iris al tiu retpaĝo, elŝutis la ODS-dosieron kaj malfermis ĝin per OpenOffice.org 3.01.
Esperanto-makrooj
Aperis dokumento kun butonoj por (mal)instali la makroojn.
Mi alklakis Instali kaj la makrooj instaliĝis.
Poste mi provetis kaj fakte la konvertado funkciis.
Povas esti, ke viaj agordoj de OOo 3.x estas tiom severaj, ke la makrooj ne uzeblas pro tro alta sekurec-nivelo.
Tiukaze vi devas ŝanĝi la agordojn laŭbezone por permesi funkciigon de la makrooj.
Kiam la makrooj sukcese instaliĝis, vi vidos informon pri tio en ŝprucfenestro.
Cetere: Ne temas pri akcentaj konsonantoj, sed pri konsonantoj kun supersigno.
La signifoj de la E-a vorto akcento nur parte kongruas kun tiuj de la franca accent.
El pluvema Rejnlando,
Kolonjano
AlfRoland (Prikaži profil) 18. april 2009 15:40:41
Mi pensas tamen ke estas pli kunvene uzi redefinitan klavaron por skribi la ĝustajn literojn jam de komence. Vindoze Keyman estas taŭga solvo, por Linukso estas ekvivalenta programo KMFL.
Rodrigoo (Prikaži profil) 18. april 2009 23:32:11
Por Vindozo, la plej taŭgan programon kiun mi trovis, nedube estis Tajpi. Certe, ĝi estas la plej uzebla (vindoze). Ĝi estas 206k! Ne bezonas instali, nek reagordi la klavaron.
Jen la ligilo:
[url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/ahk/Tajpi.htm]Tajpi[/url]
Sammondane,
Ĥod
AlfRoland (Prikaži profil) 19. april 2009 06:16:56
Rodrigoo:Ŝajnas ke tiu ligilo ne funkcias, almenaŭ ne ĉe mi.
Por Vindozo, la plej taŭgan programon kiun mi trovis, nedube estis Tajpi.
La motivo kial mi preferas programojn kiel "Keyman" kaj "KMFL" estas ke la interpunkciaj signoj restas kie mi alkutimiĝis trovi ilin en mia nacia klavaro. Skribante mi uzas ĉiujn fingrojn kaj nur malmulte rigardas la klavaron. Mi nur ŝanĝas kelkajn klavojn, ne bezonatajn en esperanto.
AlfRoland (Prikaži profil) 19. april 2009 06:22:29
Senegaùlo:Mi jam estis proponeton farinta jene:Mi pensas ke ankaŭ la portugala havas specialajn literojn. Ĉu vi proponas ke ankaŭ ĝi ŝanĝu literumadon por ebligi forigon de tiuj literoj?
Ĉ > Q
Ĝ > Y
Ĥ > = K (kun modifo de kelkaj vortoj kiaj "koruso", "ekoo" ktp...)
Ĵ > = J
Ŝ > X
Ŭ > W
sergejm (Prikaži profil) 19. april 2009 06:33:50
ü => ue
ö => oe
ä => ae
ß => ss
Kiel vi viads, principo 'unu speciala litero = unu anstataŭa litero' ne validas.