Kwa maudhui

akcentaj konsonantoj

ya crescence, 17 Aprili 2009

Ujumbe: 30

Lugha: Esperanto

crescence (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2009 9:08:59 asubuhi

jan aleksan:
Noto: Por mi, c, ĉ kaj ĝ estas du sonoj! (t+s, t+ŝ, d+ĵ).
Do, laŭ vi : unu litero = du sonoj

La regulo "unu sono = unu litero" ne ankaŭ estis respektata.

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2009 9:21:41 asubuhi

jan aleksan:Noto: Por mi, c, ĉ kaj ĝ estas du sonoj! (t+s, t+ŝ, d+ĵ).
kiel do prononcii tĉ?
Mi neniam komprenis tion.
Iuj plendas ke estas malfacile prononci 'sc'.
Se vi prononcas 'ts' anstataŭ 'c', tiam vere, 'sts' estas malfacile prononcebla.
Sed se vi prononcas 'c' kiel unu sono (ĉi tiu sono ekzistas en germana, itala kaj rusa lingvoj), 'sc' estas facile prononcebla.

Sed eĉ tiam principo unu sono = unu litero ne validas:

1. 'kz' oni kitime prononcas [gz]: ekzisti[egzisti], sed ek-zumi[ekzumi].
2. 'bs' [ps]: absoluta[apsoluta].
3. Akcentita vokalo estas iom pli longa: kaj'[kāj] (kajo sen finaĵo), kaj[kaj] (konjunkcio)
4. 'nk' angloj ofte prononcas [ŋk].
5. rusoj ofte moligas konsonantojn antaŭ 'i'
6. crescence verŝajne prononcas ĥ simile al r se li proponas 'r por ĝi.
k.t.p.

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2009 2:40:39 alasiri

crescence:
Mi elŝutis la programon "OpenOffice.org-makrooj versio 0.7 kun instalilo" de Bertilo. Kiel instali la programojn elŝutitajn ? Mi ne vidas "install.exe" aŭ aliajn samajn dosierojn.
La makroo ne estas sendependa programo kiu vi instalas per "install.exe", sed mi pensas ke vi povas importi ĝin rekte el OpenOffice.org

Ĉu Bertilo ne instruis kiel importi ĝin? Sendu la ligilon por elŝuti ĝin por ke mi refreŝu mian memoron.

crescence (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2009 2:57:56 alasiri

AlfRoland:
Ĉu Bertilo ne instruis kiel importi ĝin? Sendu la ligilon por elŝuti ĝin por ke mi refreŝu mian memoron.
Jen la ligilo :
Esperanto-makrooj

KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2009 3:22:35 alasiri

Saluton!

crescence:Jen la ligilo :

Esperanto-makrooj
Mi ĵus iris al tiu retpaĝo, elŝutis la ODS-dosieron kaj malfermis ĝin per OpenOffice.org 3.01.

Aperis dokumento kun butonoj por (mal)instali la makroojn.

Mi alklakis Instali kaj la makrooj instaliĝis.

Poste mi provetis kaj fakte la konvertado funkciis.

Povas esti, ke viaj agordoj de OOo 3.x estas tiom severaj, ke la makrooj ne uzeblas pro tro alta sekurec-nivelo.

Tiukaze vi devas ŝanĝi la agordojn laŭbezone por permesi funkciigon de la makrooj.

Kiam la makrooj sukcese instaliĝis, vi vidos informon pri tio en ŝprucfenestro.

Cetere: Ne temas pri akcentaj konsonantoj, sed pri konsonantoj kun supersigno.

La signifoj de la E-a vorto akcento nur parte kongruas kun tiuj de la franca accent.

El pluvema Rejnlando,
Kolonjano

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2009 3:40:41 alasiri

Mi pensas ke KoLonJaNo jam klarigis kiel instali la makroon!?

Mi pensas tamen ke estas pli kunvene uzi redefinitan klavaron por skribi la ĝustajn literojn jam de komence. Vindoze Keyman estas taŭga solvo, por Linukso estas ekvivalenta programo KMFL.

Rodrigoo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2009 11:32:11 alasiri

En Linukso mi neniam havis tian problemon, ĉar estas nur "ŝalti" la klavaron.
Por Vindozo, la plej taŭgan programon kiun mi trovis, nedube estis Tajpi. Certe, ĝi estas la plej uzebla (vindoze). Ĝi estas 206k! Ne bezonas instali, nek reagordi la klavaron.

Jen la ligilo:
[url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/ahk/Tajpi.htm]Tajpi[/url]

Sammondane,
Ĥod

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2009 6:16:56 asubuhi

Rodrigoo:
Por Vindozo, la plej taŭgan programon kiun mi trovis, nedube estis Tajpi.
Ŝajnas ke tiu ligilo ne funkcias, almenaŭ ne ĉe mi.

La motivo kial mi preferas programojn kiel "Keyman" kaj "KMFL" estas ke la interpunkciaj signoj restas kie mi alkutimiĝis trovi ilin en mia nacia klavaro. Skribante mi uzas ĉiujn fingrojn kaj nur malmulte rigardas la klavaron. Mi nur ŝanĝas kelkajn klavojn, ne bezonatajn en esperanto.

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2009 6:22:29 asubuhi

Senegaùlo:Mi jam estis proponeton farinta jene:

Ĉ > Q
Ĝ > Y
Ĥ > = K (kun modifo de kelkaj vortoj kiaj "koruso", "ekoo" ktp...)
Ĵ > = J
Ŝ > X
Ŭ > W
Mi pensas ke ankaŭ la portugala havas specialajn literojn. Ĉu vi proponas ke ankaŭ ĝi ŝanĝu literumadon por ebligi forigon de tiuj literoj?

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2009 6:33:50 asubuhi

Germana linvo ankaŭ havas specialajn literojn kaj ĝi havas eblecon srcibi sen ili, se mi ne eraras:
ü => ue
ö => oe
ä => ae
ß => ss
Kiel vi viads, principo 'unu speciala litero = unu anstataŭa litero' ne validas.

Kurudi juu