본문으로

Mallongigoj de landoj

글쓴이: Vilinilo, 2009년 4월 20일

글: 19

언어: Esperanto

Vilinilo (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 3:33:11

Ofte mi ne komprenas la mallongigojn de loĝlandoj montrataj tie ĉi. Ekzemple, kiu estas SE? Eble Senegalo? Nekredeble tiu ne estas Senegalo, sed Svedio shoko.gif Mi nur tion malkovris ĉar, klakante sur la nomon de uzanto AlfRoland mi vidis ke lian urbonomon ne ŝajnas tre afrikana...

Sed mi ankoraŭ ne scias kiuj landoj estas SI (Eble Singapuro?), LT (Latvio aŭ Litovio?), CH (Chinio aŭ Chilio?), AT (Aŭstrio aŭ Aŭstralio?), AD (?????) ktp... Ĉu ĝi estas iu liston ĉe la paĝaro klarigante la signifojn de ĉiuj mallongigoj? Ĉiumaniere mi sugestas ke Lernu montru la tutan nomon de landoj en la profiloj. okulumo.gif

horsto (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 3:40:59

Mi ĝis nun nur ĉi tie trovis la longajn nomojn. Klaku sur la kampon "lando".

Matthieu (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 3:59:08

Lernu uzas la landokodojn laŭ la normo ISO 3166. Vi povas vidi la liston en Vikipedio.

Tamen mi konsentas, estus pli bone, se la landoj estus skribitaj tutlitere.

AlfRoland (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 4:02:00

Vilinilo:klakante sur la nomon de uzanto AlfRoland mi vidis ke lian urbonomon ne ŝajnas tre afrikana...
Vi tute pravas, mi ne loĝas en Afriko. Plenan liston de landaj mallongigoj vi trovas en Lernu jene:

Komunikado/Uzantoj/Serĉi.

Donu al mi vian retpoŝtadreson kaj mi sendos bildon kiu provas ke Svedio ne situas en Afriko. sal.gif

Rodrigoo (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 4:02:17

Mirindas ke lernu sekvas internacian kodon, sed miopinie tio certe estas maluzebla kaj tute ne taŭga por la celo de la paĝaro; komencintoj kaj komencantoj kiuj miskomprenas ĉion. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 4:09:03

Vilinilo:Ofte mi ne komprenas la mallongigojn de loĝlandoj montrataj tie ĉi. Ekzemple, kiu estas SE? Eble Senegalo? Nekredeble tiu ne estas Senegalo, sed Svedio shoko.gif Mi nur tion malkovris ĉar, klakante sur la nomon de uzanto AlfRoland mi vidis ke lian urbonomon ne ŝajnas tre afrikana...

Sed mi ankoraŭ ne scias kiuj landoj estas SI (Eble Singapuro?), LT (Latvio aŭ Litovio?), CH (Chinio aŭ Chilio?), AT (Aŭstrio aŭ Aŭstralio?), AD (?????) ktp... Ĉu ĝi estas iu liston ĉe la paĝaro klarigante la signifojn de ĉiuj mallongigoj? Ĉiumaniere mi sugestas ke Lernu montru la tutan nomon de landoj en la profiloj. okulumo.gif
Horsto, via ligilo estas rompita.

CH estas nek chinio (chinoj ofte eraras), nek chilio, sed svislando (Schweiz); noto: Ĉinio (CN), Chilio (CL)
AT: aŭstrio (aŭstralio: AU)
AD: Andoro (sed verŝajne kelkaj miksis kun Al Djazair : Alĝerio)
SI: slovenio
LT: litovio

Verŝajne estas laŭ nacia nomo de lando.

horsto (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 7:33:48

jan aleksan:
Horsto, via ligilo estas rompita.
Dankon, mi riparis. Estas 'c'x' en la adreso.

Ironchef (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 7:46:14

Se vi ne sciis, "CH" signifas "Cantons de Helvetia", kiu estas la formala nomo de Svisujo. Evidente estis la Helvetii, grupo de Keltianoj, kiuj loĝis tie en malnovaj eraoj.

Mi memoras ke mi ofte vidis "CH" televide kiam miaj gepatroj rigardis la skiadon ĉiudimanĉo.

Estas ankaŭ surprizo en Usono ke uloj ne ĉiam scias la 2-literajn mallongigojn de statoj. Ofte mi aŭdas "AR" uzita por "Arizono" kiu ne estas ĝusta. "AR" estas "Arkansaso" kaj "AZ" estas Arizono! ridulo.gif

Jev (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 8:13:04

Eblus doni plenajn nomojn, sed tiukaze tio iĝus granda kapdoloro por tradukantoj, ĉar necesus ĉiujn nomojn traduki al ĉiuj lernu!-lingvoj.

Vilinilo (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 10:05:38

CH estas por Svislando? Mi estas ege shokata shoko.gif Cantons de Helvetia estas noveco por mi! Ĉiumaniere, dankon al ĉiuj por la klarigoj, mi ne sciis pri la landokodoj de ISO.

다시 위로