去目錄頁

Kiel traduki Esperante "Faire partie de"?

从 mononk, 2009年5月16日

讯息: 8

语言: Esperanto

mononk (显示个人资料) 2009年5月16日下午7:13:34

Saluton! Ĉe mia vortaro F-E/E-F, la aŭtoroj tradukas "faire partie de..." per "esti membro de..." Tiu ĉi traduko ne kontentigas min. Ĉu estas alia ? Anticipe dankon.

Matthieu (显示个人资料) 2009年5月16日下午7:29:23

Mi dirus “esti parto de” aŭ “aparteni al”.

heliko (显示个人资料) 2009年5月16日下午7:46:37

faire partie de : aparteni al; partopreni en; aliĝi en; esti ero de.

en kiu frazo vi deziras ĝin traduki?
eble oni devas tute ŝanĝi la frazon.

cela fait partie de la vie.
tio kutime okazas ...

Tion ni ofte travivas...

mononk (显示个人资料) 2009年5月16日下午7:57:21

heliko:faire partie de : aparteni al; partopreni en; aliĝi en; esti ero de.

en kiu frazo vi deziras ĝin traduki?
eble oni devas tute ŝanĝi la frazon.

cela fait partie de la vie.
tio kutime okazas ...

Tion ni ofte travivas...
"Cela fait partie de la vie": tiun eblecon mi ne pripensis! La aliaj kontentigas min (krom eble: esti ero de) Amikajn salutojn.

mononk (显示个人资料) 2009年5月16日下午8:02:20

Mutusen:Mi dirus “esti parto de” aŭ “aparteni al”.
Bonvolu vidi mian respondon al nia samideano Heliko. Kaj akcepti miajn dankojn.

Dominique (显示个人资料) 2009年5月16日下午9:00:00

mononk:Saluton! Ĉe mia vortaro F-E/E-F, la aŭtoroj tradukas "faire partie de..." per "esti membro de..." Tiu ĉi traduko ne kontentigas min. Ĉu estas alia ? Anticipe dankon.
Pensu Esperante. Eblas krei verbon el la sufikso "-an". Ekz:

Mi anas la ŝakteamon.<br />
[fr] Je suis membre de lquipe dchecs.

Frankouche (显示个人资料) 2009年5月16日下午9:58:11

Mi enaras...

Filu (显示个人资料) 2009年5月16日下午10:21:19

"Mi estas ŝakteamano" estas iom pli kutima konstruo. Ankaŭ eblus "Mi ŝakteamanas"... Sed mi antaŭe ne renkontis la verbon "ani" memstare. Ĝi ja kompreneblas, sed al mi ne tiel plaĉas ĝi, speciale uzata kun akuzativon.

回到上端