Al la enhavo

krokodilo

de crescence, 2009-majo-30

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-30 07:25:39

Saluton,
Mi vidis, ĉe la pordo apertanta esperantistan kunvenĉambron, la aviztabulon : "Ne krokodilo !"

Kio estas la deveno de tiu vorto ? Kial tiu vorto ?

Ĉu estas bone nomi homojn "krokodiloj" ?
Ĉu estas bone tiu apartismo ?

Kiu estas via opinio pri tiu afero ?

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-majo-30 07:44:09

crescence:Saluton,
Mi vidis, ĉe la pordo apertanta esperantistan kunvenĉambron, la aviztabulon : "Ne krokodilo !"
Eble "Ne krokodilu!"?
Do tio signifas simple "Parolu nur Esperante!"

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-majo-30 09:58:05

Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-30 10:38:07

piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...
Mi viŝis mian unuan respondon, ĉar mi ne komprenis vian respondon. Vi volas diri : Sed estas interese scii kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo... Ĉu ne ?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-30 11:10:02

crescence:
piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...
Insulte nomi iun per bestnomo ne ŝajnas al mi interese.
Laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la esprimo estas slango. De la komenco ĝi certe estas ŝerco.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-30 16:41:37

piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...
Tio ŝajnas ne certa. Vidu ĉi tie.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-30 16:56:47

horsto:
Tio ŝajnas ne certa. Vidu ĉi tie.
Mi legis la indikatan retpaĝon. La vorto neesperantisto pli bone plaĉas al mi.

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-30 18:51:02

Estas longa fadeno en la angla forumo pri tio.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-31 07:05:31

jchthys:Estas longa fadeno en la angla forumo pri tio.
ho jes ! sed mi ne lernis la anglan (mi estas malofta besto en Francujo !
rideto.gif )

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-31 11:09:32

crescence:
Mi legis la indikatan retpaĝon. La vorto neesperantisto pli bone plaĉas al mi.
Tiu vorto kompreneble estas pli taŭga. Sed kelkfoje oni eble volas uzi pli mokan vorton por alilandano. En Usono oni tiam ekzemple uzas Krauts por la germanoj, ĉar ni manĝas la bongustan [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Saŭrkraŭto]saŭrkraŭton[/url].

Reen al la supro