Príspevky: 12
Jazyk: Esperanto
crescence (Zobraziť profil) 30. mája 2009 7:25:39
Mi vidis, ĉe la pordo apertanta esperantistan kunvenĉambron, la aviztabulon : "Ne krokodilo !"
Kio estas la deveno de tiu vorto ? Kial tiu vorto ?
Ĉu estas bone nomi homojn "krokodiloj" ?
Ĉu estas bone tiu apartismo ?
Kiu estas via opinio pri tiu afero ?
Fuzzy (Zobraziť profil) 30. mája 2009 7:44:09
crescence:Saluton,Eble "Ne krokodilu!"?
Mi vidis, ĉe la pordo apertanta esperantistan kunvenĉambron, la aviztabulon : "Ne krokodilo !"
Do tio signifas simple "Parolu nur Esperante!"
piotrek92 (Zobraziť profil) 30. mája 2009 9:58:05
crescence (Zobraziť profil) 30. mája 2009 10:38:07
piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...Mi viŝis mian unuan respondon, ĉar mi ne komprenis vian respondon. Vi volas diri : Sed estas interese scii kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo... Ĉu ne ?
AlfRoland (Zobraziť profil) 30. mája 2009 11:10:02
crescence:Laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la esprimo estas slango. De la komenco ĝi certe estas ŝerco.piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...Insulte nomi iun per bestnomo ne ŝajnas al mi interese.
horsto (Zobraziť profil) 30. mája 2009 16:41:37
piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...Tio ŝajnas ne certa. Vidu ĉi tie.
crescence (Zobraziť profil) 30. mája 2009 16:56:47
horsto:Mi legis la indikatan retpaĝon. La vorto neesperantisto pli bone plaĉas al mi.
Tio ŝajnas ne certa. Vidu ĉi tie.
jchthys (Zobraziť profil) 30. mája 2009 18:51:02
crescence (Zobraziť profil) 31. mája 2009 7:05:31
jchthys:Estas longa fadeno en la angla forumo pri tio.ho jes ! sed mi ne lernis la anglan (mi estas malofta besto en Francujo !
)
horsto (Zobraziť profil) 31. mája 2009 11:09:32
crescence:Tiu vorto kompreneble estas pli taŭga. Sed kelkfoje oni eble volas uzi pli mokan vorton por alilandano. En Usono oni tiam ekzemple uzas Krauts por la germanoj, ĉar ni manĝas la bongustan [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Saŭrkraŭto]saŭrkraŭton[/url].
Mi legis la indikatan retpaĝon. La vorto neesperantisto pli bone plaĉas al mi.