komencis aŭ komenciĝis
od victornino, 30. mája 2009
Príspevky: 37
Jazyk: Esperanto
horsto (Zobraziť profil) 7. júna 2009 10:06:43
Senegaùlo:Sed mi ne eltenas ne praktiki nian karan ... lingvon...Vi forgesis unu ne-n! Bonvolu korekti.
gyrus (Zobraziť profil) 18. júna 2009 9:59:07
Rogir (Zobraziť profil) 18. júna 2009 11:48:00
tommjames (Zobraziť profil) 18. júna 2009 16:02:10
Senegaùlo:Mi opinias ke internacia lingvo ne devus havi tiajn komplikaĵojn kiaj transitiveco kaj akuzativo...Estas ioma truo en via logiko. Vi ŝajne kredas ke oni ne devas zorgi pri tiaj "negravaj" aferoj kiel transitiveco, ĉar en la jena frazo...
Mi bolis la akvon
.. oni povas bone kompreni la transitivan sencon el la kunteksto. Oni supozeble ne devas meti ig en la verbon boli ĉar la transitiveco jam estas evidenta pro la uzo de la akuzativo en akvon. Bedaŭrinde, la akuzativo mem estas plia afero kiun vi nomas "senutila komplikaĵo", sed kiel via Mi bolis la akvon frazo povas havi sencon se vi forigus la "n" el akvon? Kiel vi povus scii kiu "bolas" kiun? Vi devus perdi la eblon havi liberan vortordon, kaj tio tute ŝanĝus la karakteron de la lingvo. Ĉi tiu supozeble pli simpla sistemo en kiu oni dependas de la vortordo, kaj verboj povas havi diversajn transitivajn signifojn laŭ la kunteksto havas siajn proprajn problemojn por la lernantoj (kiujn, mi rimarkas, vi kaj aliaj kritikantoj de la lingvo neniam priparolas).
Senegaùlo:...la fakto ke ekzemple "bicikli" kaj "produkti" estas verboj al kiuj devas korespondi la agoj "biciklo" kaj "produkto"...Fakte la radiko bicikl' estas baze substantivo, ne verbo. Do la verbigo de ĝi, bicikli, signifas "uzi biciklon", same kiel gitari, violini, brosi ktp.
Senegaùlo:Ĉar se biciklo estas maŝino, bicikli signifas esti biciklo !!!Ne. Legu pri verbigado de substantivaj radikoj en [url= http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/verbaj.html]PMEG[/url].
La morfologia sistemo estas regula. Ja estas nombro da esceptoj al la sistemo, rilate al la akceptitaj signifoj de vortoj, sed la sistemo mem havas bonan sencon kaj ne havas escepton. Mi rekomendas ke vi lernu ĝin por ke vi ne faru tiajn bazajn erarojn en via eterna kritikado.
Estas tre facile kritiki esperanton pri ĝiaj laŭdiraj problemoj. Estas multe pli malfacile proponi ion kio efektive funkcius pli bone en la granda skemo de aferoj. Eble bazu viajn argumentojn sur tiaj proponoj, tiam ili estus pli konvinkaj. Por nun, vi parolas nenion kio konvinkas min pri Esperanto.
bbc (Zobraziť profil) 23. júna 2009 5:07:05
Ne. Ĉar oni komencas ion (t.e. lerni esperanton). Se iu komencus vin, vi estus komenciĝanto.Nu, se mi komprenas prave, vi ne tute pravas.
Se iu komencas vin, vi estas komencato.
Komenciĝanto diras pri tion, kio komecas mem(aŭ fakto de "mastro" de komenco ne gravas). Komenciĝanta tago, ekzemple. Sed pli bone uzi -at-.
Komencanto komencas komencaton.
Rogir (Zobraziť profil) 23. júna 2009 16:28:19
bbc (Zobraziť profil) 24. júna 2009 3:39:39
Ho jes, vi pravas. Mi devas pli praktiki.
(Mi sentis, ke ĉi-lasta frazo havas ion malpravan).
Mi korektis, dankon.