إلى المحتويات

Trovu la nombron!

من fizikisto, 15 يوليو، 2009

المشاركات: 22

لغة: Esperanto

fizikisto (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 6:38:39 م

Kiu estas la malplej granda nombro, kiu duobliĝas, se oni metas la lastan ciferon plej antaŭen (ekzemplo: 1234 --> 4123, sed ĝi ne estas rezulto, ĉar 4123 ne estas 2*1234)?

Averto: La serĉata nombro estas sufiĉe granda, ke simple provi ĉiujn nombrojn ekde 1 daŭrus tro longe por homa vivo... rideto.gif

AlfRoland (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 8:09:53 م

Eble mi havas komencon de la solvo, sed nur malgrandan komencon. La nombro devas finiĝi per 21, 42, 63 aŭ 84 ĉar doubla 1 estas 2 ktp. La nombro sekve devas komenci per 1, 2, 3 aŭ 4. Do la solvo havas la formon
1(kelkajn ciferojn)2 aŭ
2(kelkajn ciferojn)4 aŭ
3(kelkajn ciferojn)6 aŭ
4(kelkajn ciferojn)8

Tamen restas decidi pri la nombro (kelkajn ciferojn) demando.gif

Miland (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 9:13:07 م

Ĉu ĉiuj ciferoj estas malsamaj? Se ne, 0000 estus ebleco.

Ankaŭ, tiukaze, se via numero-sistemo estas binara, estas alia ebleco: ABCD povas esti 0101, do 0101*2 = 1010 = DABC.

AlfRoland (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 9:24:03 م

Miland:Ĉu ĉiuj ciferoj estas malsamaj? Se ne, 0000 estus ebleco.

Ankaŭ, tiukaze, estas alia ebleco: se via numero-sistemo estas binara, ABCD povas esti 0101, do 0101*2 = 1010 = DABC.
Kial ne 0 sufiĉas? Aŭ 00 aŭ 000 ktp?

Miland (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 9:37:55 م

AlfRoland:Kial ne 0 sufiĉas? Aŭ 00 aŭ 000 ktp?
Estu libera uzi 0, 00 aŭ 000 se plaĉas al vi!

Se la numerosistempo havas bazon 3, ABCD = 1012 kaj 1012*2 = 2101 = DABC.

Miland (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 9:57:31 م

Ha, en bazo 8 mi trovis solvon kies ciferoj estas ĉiuj malsimilaj:
ABCD=3567 kaj 3567*2 = 7356 = DABC.
En bazo 10 tiu estas 1911*2 = 3822 (1911 = (1*512)+(9*64)+(1*8)+1, ktp).

fizikisto (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 10:33:45 م

AlfRoland:Eble mi havas komencon de la solvo, sed nur malgrandan komencon. La nombro devas finiĝi per 21, 42, 63 aŭ 84 ĉar doubla 1 estas 2 ktp. La nombro sekve devas komenci per 1, 2, 3 aŭ 4. Do la solvo havas la formon
1(kelkajn ciferojn)2 aŭ
2(kelkajn ciferojn)4 aŭ
3(kelkajn ciferojn)6 aŭ
4(kelkajn ciferojn)8

Tamen restas decidi pri la nombro (kelkajn ciferojn) demando.gif
Tio estas bona komenco!

fizikisto (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 10:44:29 م

Vi trovis belajn solvojn en diversaj numerosistemoj. Mi ne estis sufiĉe ekzakta.
Trovu nombro en baso 10 (dek), kiu estu malsama ol 0, kaj la unua cifero estu ankaŭ malsama ol 0.

Pastoro (عرض الملف الشخصي) 16 يوليو، 2009 12:33:31 ص

Ĉu la enigmo temas pri:

(ABCD..YZ)x2 = ZABCD..Y?

Miland (عرض الملف الشخصي) 16 يوليو، 2009 1:00:28 ص

Mi suspektas ke Pastoro pravas - la numero havas pli ol 4 ciferojn.

Mi ĵus memoris: 1/7 = 0.142857.. dum 2/7 = 0.285714.. Rigardu la samajn ciferojn.

Do eble ni serĉu decimalan ekspansion de reciproko de taŭga prima numero (kaj ĝia duoblo).

عودة للاعلى