Skip to the content

Kiel "parolas" bestoj kaj birdoj en nia hejmlando?

by robinast, July 19, 2009

Messages: 28

Language: Esperanto

oksigeno (User's profile) July 31, 2009, 12:06:32 AM

Ŝak:
super-griek:
En Esperanto...
...
Hundo: boj boj
...
Tamen laŭ mia scio ne boj sed vaf
Onomatopeoj ne estas ekzaktaj vortoj, en mia e-vortaro la onomatopeo de bojado estas: "ŭa" aŭ "uaŭ". Mi legis ie ke laŭ la opinio de kelkaj (mi partigas tiun opinion ankaŭ) la plej korekta maniero por esprimi onomatopeoj estas per la korespondanta vorto sen la gramatika finaĵo, ekz: boji: boj; hieni: hien; knari: knar; fajfi: fajf, ktp, ktp.

Sxak (User's profile) July 31, 2009, 1:30:15 PM

oksigeno:Mi legis ie ke laŭ la opinio de kelkaj (mi partigas tiun opinion ankaŭ) la plej korekta maniero por esprimi onomatopeoj estas per la korespondanta vorto sen la gramatika finaĵo, ekz: boji: boj; hieni: hien; knari: knar; fajfi: fajf, ktp, ktp.
Tio estas ege ege stranga opinio, ĉar onomatopeo estas
PIV:sonfiguro, konsistanta el la imitado de naturaj bruoj per lingvaj sonoj
Kaj la sonkombino "boj" tute ne imitas la hundan bojadon.
Ĉu do vi planas alie prononci "boj" aŭ reinstrui hundojn?

magnifico94 (User's profile) October 7, 2009, 12:01:33 PM

En Pollando:
Anaso: kva kva
Rano: kum-kum
Korvo: kra-kra
Korako: kra-kra
Kokino: ko-ko-ko-ko
Ansero: gę-gę-gę [(legu: gEn gEn gEn)"ę" estas naza vokalo]
Pasero (kaj aliaj malgrandaj birdoj): ćwir-ćwir (legu" T'vir-T'vir (mola "T"))
Hundo: haŭ-haŭ! var-var!
Kato: miiaŭ
Bovino: muuu, amuuuu
Bovido: muu,muu
Ĉevalo: i-ja-ja-jaa
Azeno: ii-aa-aa
Ŝafo: meee-mee
Porko: hrum-hrum, kŭik
Hirundo:

Iĉo (User's profile) October 11, 2009, 9:12:16 AM

harlandski:En Anglujo

Anaso: kŭak kŭak (quack quack)
Rano: ribet ribet (ribbet ribbet)
Korvo: koa koa (caw caw)
Korako: koa koa
Kokino: kluk kluk, aŭ: bŭark (cluck cluck, bwark)
Ansero: hiss
Pasero: tŭiit tŭiit (tweet tweet - kiel multaj negrandaj birdoj)
Hundo: ŭuf ŭuf, aŭ baŭ waŭ (woof woof, bow wow)
Kato: miaŭ, aŭ purr purr (miaow, purr purr)
bovino: mu (moo)
bovido: mu (moo)
ĉevalo: neij (neigh)
azeno: i-or (ee-or)
ŝafo: baa baa
kapro: maa maa (?)
porko: oink oink
hirundo: [mi ne scias, probable ankaŭ tweet tweet]
Koko: cock-a-doodle-doo [kokaduudlduu]

Ansero: ankaŭ "honk honk"
Pasero kaj aliaj malgrandaj birdoj: "tweet tweet" (tŭiit tŭiit) aŭ "cheep cheep" (ĉiip ĉiip)
Kato: "miaaŭ" aŭ "mjaŭ" (akcento ne ĉe "i")

Kaj neniu, kiun mi renkontis el alia lando povis kompreni kiel oni iam aŭdis ĉevalan sonon kiel "nej"

Kaj la verboj, kiuj plejparte ne estas tiom onomatopea:

Anaso: quack [kŭäk] (ä estas inter "e" kaj "a")
Rano: croak [kroŭk]
Korvo/Korako: caw [koo]
Kokino: cluck [klak]
Koko: crow [kroŭ]
Pasero ktp: chirp [ĉö(r)p] (ö mezmunde, preskaŭ antaŭe kun iom ronditaj lipoj en mia dialekto. R aperas elparole en iuj dialektoj, sed ne la mia)
Hundo: "bark" [baak] aŭ [bark], "howl" [haŭl] (= hojli, kiel lupo)
Kato: meow [miaaŭ]
Gebovo: moo [muu]
Ĉevalo: neigh, whinny [nej, (h)ŭini]
Ŝafo/Kapro: bleat [bliit]
Porko: grunt [grant]
Kolombo: coo [kuu]

Junpe (User's profile) October 24, 2009, 2:10:06 PM

En Japanio

Anaso: gaa-gaa
Rano: kŭa-kŭa
Korvo/korako: kaa-kaa
Kokino: pii-pii
Koko: kokekokkoo
Ansero: gaa-gaa
Pasero: ĉun-ĉun
Hirundo: (mi ne scias.)
Hundo: ŭan-ŭan
Kato: nja-nja
Bovino/bovido: moo-moo
Ĉevalo: hihiin
Azeno: (mi ne scias.)
Ŝafo: mee-mee
Porko: buu-buu
Kolombo: kuu-kuu
Kapro: mee-mee
Kukoro: kakko, kakko
Fiŝo: puk-puk
Muŝo: bun-bun

黄鸡蛋 (User's profile) November 1, 2009, 5:44:27 AM

En Ĉinio (en Mandarino)

Anaso: ga-ga
Rano: gŭa-gŭa
Korvo/korako: gŭa-gŭa
Kokino: ge-ge-ge aŭ gu-gu
Koko: ŭo-ŭo
Ansero: ja-ja aŭ ga-ga
Pasero: ĝiĝi-ĝaĝa
Hirundo: nan-nan (Mi ne certas)
Hundo: ŭang-ŭang
Kato: mjaŭ-mjaŭ
Gebovo: moŭ-moŭ
Ĉevalo: Si-si
Azeno: juuu
Ŝafo/kapro: mje-mje
Porko: lu-lu
Kolombo: gu-gu
Muŝo: ĝi-ĝi

N.B: la konsonantoj estas senvoĉaj...

Spajky (User's profile) November 1, 2009, 7:56:10 AM

Kial merde preskaŭ ĉiuj eŭropaj kaj brazilaj anasoj blekas simile al kŭak? En la ĉeĥa tion faras ranoj. rido.gif

Aeldona (User's profile) November 1, 2009, 9:40:22 AM

En Hungario:

Anaso: háp-háp [haap-haap]
Rano: brek-brek
Koko: kukurikú [kukurikuu]
Kokino: kot-kot-kot, kotkodács [kotkodaaĉ]
Ansero: gá-gá [gaa-gaa]
Pasero: kaj aliaj malgrandaj birdoj: csip-csip [ĉip-ĉip], csipcsirip [ĉipĉirip]
Hundo: vau-vau
Kato: miáu [miaŭ], nyau-nyau [njaŭ-njaŭ]
Gebovoj: múúú [muuu] (u longe)
Ĉevalo: nyihaha [njihaha]
Azeno: i-á i-á [i-aa i-aa]
Ŝafo: beee
Porko: röff-röff [reff-reff] („e” kiel en la angla vorto „the”)
Kapro: mek-mek
Muso: cin-cin

rideto.gif

darkweasel (User's profile) November 1, 2009, 3:05:04 PM

Spajky:Kial merde preskaŭ ĉiuj eŭropaj kaj brazilaj anasoj blekas simile al kŭak? En la ĉeĥa tion faras ranoj. rido.gif
En germanlingvaj landoj, kaj anasoj kaj ranoj kŭakas.

Stephan S (User's profile) November 10, 2009, 8:12:41 PM

En Rusio:

Anaso: krja-krja
Rano: kva-kva
Korvo: kar-karrrrr
Kokino: ko-ko, kudaĥ-taĥ-taĥ
Koko: kukareku
Kokido: pi-pi
Ansero: ga-ga
Pasero: ĉirIk
Hundo: gav-gav
Kato: mjau
Bovino: muu
Ĉevalo: ijijijiji, igogo
Azeno: ii-aa-aa
Ŝafo: beee, meee
Kapro: meee
Porko: ĥrju-ĥrju
Muso: pi-pi-pi
Muŝo kaj aliaj flugantaj insektoj: ĵ-ĵ-ĵ-ĵ-ĵ
Kukolo: ku-ku, ku-ku

Back to the top