ไปยังสารบัญ

Kio estas la nomoj el kvar inkoj por printilo?

จาก bautisto, 28 กรกฎาคม 2009

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

bautisto (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2009, 16:31:42

Saluton al ĉiu
La printiloj havas kvar (iun havas pli) inkoj, mi ne serĉas la nomo por du inkoj, en la Angla: cian kaj magenta. Ne problemo por
flava kaj nigra.
Dankon,
Joaquín.

crescence (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2009, 16:36:49

bautisto:Saluton al ĉiu
La printiloj havas kvar (iun havas pli) inkoj, mi ne serĉas la nomo por du inkoj, en la Angla: cian kaj magenta. Ne problemo por
flava kaj nigra.
Dankon,
Joaquín.
cyan = primarblua
magenta = primarruĝa

bautisto (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2009, 17:08:01

crescence:
bautisto:Saluton al ĉiu
La printiloj havas kvar (iun havas pli) inkoj, mi ne serĉas la nomo por du inkoj, en la Angla: cian kaj magenta. Ne problemo por
flava kaj nigra.
Dankon,
Joaquín.
cyan = primarblua
magenta = primarruĝa
Dankon crescence.

Mi malfruas por kompreni ĉar la vortaro printis: lango.gif
pri·mar·blu·a
..pri
....acerca de
..maro (mar·o)
....mar
..blua (blu·a)
....azul

Primara - blua aŭ ruĝa.
Primara esta nova vorto por mi.
Ĝis
Joaquín.

crescence (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2009, 18:14:15

bautisto:
Primara esta nova vorto por mi.
Ĝis
Joaquín.
La esperanta vorto "primara" signifas en la hispana "primaria".

Estas tri primaraj koloroj :

- primarflava
- primarblua ( = cyan )
- primarruĝa ( = magenta )

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2009, 18:57:52

Laŭ Vikipedio la ĝustaj vortoj estas cejana kaj malva.

crescence (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2009, 19:11:17

jchthys:Laŭ Vikipedio la ĝustaj vortoj estas cejana kaj malva.
En la franca, tiuj vortoj estas sinonimoj.

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2009, 20:10:58

crescence:
jchthys:Laŭ Vikipedio la ĝustaj vortoj estas cejana kaj malva.
En la franca, tiuj vortoj estas sinonimoj.
Cejana kaj malva sinonimaj france ?
"Cyan" kaj "magenta" ? Ĉu ci trinkas "Pastison" aŭ alkoholan aliaĵon Crescence ? okulumo.gif

crescence (แสดงโปรไฟล์) 29 กรกฎาคม 2009, 06:25:51

Frankouche:
Cejana kaj malva sinonimaj france ?
"Cyan" kaj "magenta" ? Ĉu ci trinkas "Pastison" aŭ alkoholan aliaĵon Crescence ? okulumo.gif
Mi skribis "tiuj vortoj", ne "ĉi tiuj vortoj".
- primarblua estas la sinonimo de cejana ( bleu primaire = cyan )
- primarruĝa estas la sinonimo de malva ( rouge primaire = magenta )

Ankaŭ ne trinku pastison antaŭ ol legi tion, kion mi skribis...

Mi plezure trinkus kun vi... okulumo.gif

bautisto (แสดงโปรไฟล์) 29 กรกฎาคม 2009, 18:46:23

jchthys:Laŭ Vikipedio la ĝustaj vortoj estas cejana kaj malva.
Por mi estas pli kompreneble: cejana = cyan kaj malva = magenta, dankon.
Mia komputilo, funkcias kun linukso, kaj linukso estas en Esperanto, hieraŭ mi instaligi la programo Scribus kaj en la kolormenuo las koloroj proceso estas simila a la Angla CMYK.

Amike
Joaquín

russ (แสดงโปรไฟล์) 4 สิงหาคม 2009, 06:15:05

Interese... http://reta-vortaro.de konsentas ke "cyan" (koloro #00ffff) = cejana, kvankam la floro cejano ŝajnas havi pli intense bluan koloron ol tiu subtraha komputila koloro!

La eo-en-vortaroj de Butler kaj Wells ambaŭ donas "mauve" (ne "magenta") kiel anglan tradukon de "malva".

Verŝajne estas iom da nekonsekvenco, eble pro nacilingva influo en la angla "cyan" kaj influo de la angla en komputilaj terminoj...?

กลับไปด้านบน